Ĉar dum lastaj tri semajnoj mi estis plejparta malkonektata de la movado, permesu ke miaj unuaj blogeroj utiligu la iom pigran proceduron komenti la somerajn legaĵojn. Mi promesas ne troe trouzi ĝin, sed eble iuj komentoj, kiuj eĉ ne atingas la kategorion de recenzoj, povas vin interesi.
Mi komencu per verko relative konata en ĝia kampo, la kulturhistorio, la libro de Orlando Figes, “La danco de Nataŝa”, kies legadon mi finis dum tiu ĉi somera paŭzo. Mi havis la intencon legi la verkon jam de antaŭ iom da tempo, pro mia delonga interesiĝo pri rusia kulturo, kaj pri la prestiĝo kiun la verko ĝuas en tiu tereno. Nun mi havis la okazon trovi momenton por ĝin tralegi en la originala versio, kaj kvankam min iom dubigis la lasta skandalo, en kiu la aŭtoro estis surprizita (li aŭ lia edzino, en tiu ĉi aparta kazo tio ne multe gravas) aldonante malicajn anonimajn pritaksadojn al verkoj de konkurencaj kolegoj, mi fine decidis ne atenti tiujn personajn mispaŝojn, eĉ se eble riveligajn, kaj koncentriĝi en la enhavon mem.
Ne atendu ĝeneralan taksadon de la verko, ĉar ne pri tio mi vere kompetentas. Oni certe povas trovi komentojn de pli kleraj specialistoj, kaj tian ĝeneralan pritakson mi ja volus ricevi de rusia amiko. Sed mi ne povis rezisti skribi pri du aferoj, la lasta el kiuj probable ne estis pritraktata de plejmultaj kritikistoj (mi verkas tion ĉi ne leginte alies recenzojn)
KULTURO ESTAS POLITIKO
Tiu estas la konkludo kiun eblas eltiri el la legado de la fama libro. Ĝi laŭtitole temas pri kulturo kaj arto, sed vere rilatas ĉefe pri ideoj kaj politiko. Kaj tion mi ne komentas kiel kritikon. La verko bone montras ke kulturo ne estas strukturo super sia epoko, kaj la ideoj nepre evidentigas la rilatojn kiuj ĉefrolas en la socio kie ĝi naskiĝas. Fakte, tiu probable estas unu el la ĉefaj fortaĵoj de la verko: ke ĝi bone eksplikas la kuntekston kaj ideon malantaŭ verkoj kiujn homoj kiel mi, ekster tiu socio kaj en alia tempo, ofte ne kapablas percepti. Tion mi nun eĉ pli rimarkas en literaturaĵoj, kaj mi ne povas ne konfesi ke la iama legado de “Malvivaj animoj” de Gogol estis tute mistera afero por mi, ĝis la konatiĝo kun tiu socia fono pere de la libro de Figes. Pli klare tio evidentiĝas ĉe muziko: mi volonte aŭskultas muzikpecojn de rusiaj komponistoj, sed havis ĝis nun absolute neniun ideon pri la kialoj de la diversaj stiloj kaj strukturoj kiuj ilin naskis. Nur la pura formo restas.
Tiurilate en la libro, specife en tiu interrilato de kulturo kaj politiko, ekzistas du klaraj partoj: la antaŭ- kaj post-revolucia periodoj.
En la unua, la granda fadeno estas la rilato inter la diversaj kurentoj de la rusiaj kulturo kaj idearo, ne nur la jam topikaj eŭropema kaj slavema, sed ankaŭ la diversaj nuancoj en ties sinoj, kaj inter ambaŭ. Tio ŝajnas al mi granda merito de la verko de Figes, ke li ne simpligas tiujn kunpuŝiĝojn, sed ke li montras la multajn nuancojn, fluojn, kompleksecojn de tiu debato, tiel facile simpligita. Mi ne povas prijuĝi la akuratecon de lia vidpunkto (por kio denove necesus specialisto aŭ rusiano), sed ne povas ne rimarki la grandan paralelismon kiun oni povas fari kun similaj debatoj en mia lando, Hispanio. Jam en aliaj okazoj mi rimarkis tiajn similaĵojn en la historio de Rusio kaj Hispanio en la lastaj tri jarcentoj, kaj ankaŭ en tiu ĉi duoninsulo la konfrontiĝo inter modernistoj kaj popolistoj fariĝis granda temo de la evoluo de la lando. Eĉ la napoleonaj militoj ĝuis similan rolon en Hispanio kompare kun Rusio, kaj ekzemple nur duona jardeko disigas la klopodon de puĉo de la rusiaj decembristoj disde la hispania revolucio de Riego. Iom simile, ankaŭ en Hispanio en iu momento literaturistoj kaj kleruloj sin turnis al la kastiliaj kamparanoj por trovi la veran animon de la lando, nur por trovi ke tiuj ĉi apenaŭ konformis al iliaj antaŭjuĝoj kaj ne interesiĝis pri iliaj teorioj (tian idealigon de la vilaĝo fare de urbaj mezklasuloj mi plu trovas ofte nun, kaj eble iam mi komentos pli specife pri tiu kurioza fenomeno)
Nu, mi ne volas tro puŝi la analogion, ĉar tre probable tio ŝuldiĝas al ia leĝo de historio kaj estas pli ĝenerala trajto en la socia disvolviĝo de aliaj teritorioj en la periferio de Eŭropo, sed mi volis almenaŭ ĝin mencii. Kaj tio probable povas montri la malpravon de slavemistoj (kaj de casticistas en Hispanio kaj similaj movadoj en ekz. arabaj landoj), pri la supozata unikeco de siaj respektivaj landoj aŭ regionoj. Bedaŭrinde, Figes ne atentas tiajn similaĵojn kaj foje traktas tiun polemikon kiel apartan trajton de Rusio.
La granda peno por nuancigi la debatojn kaj montri la kompleksecojn, laŭ mia opinio malaperas en la libro kiam oni alvenas al la periodo post la Ruĝa Revolucio. Tie ĉi mi havas la impreson ke por la aŭtoro valoras unu ĉefa regulo: la artisto estas bona nur se kaj kiam ĝi kolizias kun la Ŝtato. Se dum la antaŭa periodo la kulturo estas politiko, en la senco ke ĝi sekvas la ideojn kaj la socian evoluon, nun ĝi rilatas nur kun la politiko, en ĝia plej senpera rilato al la povo. Kaj tie ĉi la aŭtoro prenas partion, klaran partion. Li prenas okcidentecan vidpunkton, kaj perdas la kapablon nuancigi kaj kompreni. Eble temas pri subjektiva taksado, sed eĉ la revoluciema arto nur valoras ĉar ĝi estis poste atakita de la povo, ne pro la veraj meritoj de la intencoj kaj la rezultoj.
Estas bedaŭrinde, ĉar ŝajnas al mi ke tiu ĉi estos la kanono kiu triumfos pri la arto kaj la kulturo de Rusio, almenaŭ ekster tiu ĉi lando mem. Kvazaŭ konfirmo ke la historion verkas la venkintoj.
ĈU NE ESTIS SCIENCO EN RUSIO?
La dua punkto kiun mi volis iom longe pritrakti estas temo kiun mi jam aludis plurfoje en tiu ĉi blogo kaj aliloke: ĉu la scienco ne estas kulturo?
Estas mirinde ke en verko subtitolita “kultura historio de Rusio”, preskaŭ tute forestas la pritrakto de la scienco. Ĉu ne troviĝis scienco en Rusio en tiu periodo? Aŭ, pli verŝajne, ĉu la aŭtoro konsideras ke la scienco ne estas parto de la kulturo? Tio ĉi lasta estas pli verŝajna ekspliko: eĉ post la fama prelego de C.P. Snow, la kulturaj historiistoj konsideras sciencon io aparta afero. Kaj tio estas bedaŭrinde.
Foje ja aperas diversaj mencioj kaj pritraktoj pri sociaj sciencoj: historiografio, geografio, antropologio, literatura kritiko. Kiam tio konvenas por la disvolvo de ideoj, eĉ biologio kaj geologio povas dise roleti. Sed natursciencoj tute forestas.
Kiel eblas ke en tiom dika libro ne aperas la nomo de Mendelejev? En la indekso oni referencas dufoje al la nomo de Lomonosov, sed en unu el la okazoj oni aludas al li kiel poeto. La eksperimentoj de Pavlov estas priskribataj, sed por tuj sekve komenti pri nesciencaj konsekvencoj. Kapitsa (aŭ Kapitza) kaj Saĥarov estas preterpase aludataj en la komento pri sciencfikcia romano. La rolon de Lisenko kaj ties teorioj, apenaŭ skizatan, la aŭtoro baze miskomprenas.
Eĉ pli, scienco kaj teĥniko aperas en kuntekstoj negativaj, kvazaŭ intereso pri ili estus kontraŭmetita al vera spirita disvolvo.
Kaj tamen, studo pri la disvolvo de la scienco kaj la rolo de sciencistoj en Rusio povus multon diri rilate la kulturan kaj ĝenerale la socian progreson de la lando, kaj specife pri tiu dialektiko inter eŭropismo, slavismo, izoliĝemo kaj malfermiteco kiu trakuras la libron.
Ĉu temas pri malkono, ĉu pri rifuzo, ĉu pri malŝato, ĉu pri antaŭjuĝo? Ĉiukaze, ĝis kiam kulturhistoriistoj ne atentos la sciencan disvolvon, iliaj verkoj, eĉ se kleraj kaj analizaj, restos lamaj.
«ĝis kiam kulturhistoriistoj ne atentos la sciencan disvolvon, iliaj verkoj, eĉ se kleraj kaj analizaj, restos lamaj.»
bele dirite, tonyo! dankon pro tiu ĉi recenzo.
giri
hajderabado, barato