Mi ofte legas en multaj tekstoj priskribantaj aŭ pravigantaj la dominadon de la angla en internaciaj rilatoj, verkitaj de anglalingvanoj, la tezon ke tio ŝuldiĝas al la internaj ecoj de la lingvo, kaj specife al ĝia fleksebleco, kiu permesas la alprenon de eksteraj vortoj, ne atendante la aprobon de ajna Lingva Akademio.
Ion tian oni defendas, laŭ la recenzoj kiujn mi trovis (mi ankoraŭ ne legis la verkon mem), en la nova libro “Globish”, de britia ĵurnalisto Robert McCrum. Tiu termino aludas la uzadon de la angla fare de nedenaskuloj, en kripligita sed efektiva maniero, laŭ la vortumo de francia merkatisto Jean Paul Nerrière, kiun mi jam priskribis antaŭ iom da tempo, kaj kiun mi tiam konsideris kiel ĵargono por nelertuloj. Mi plu pensas la samon, kaj, eĉ pli, mi konstatas ke la nova libro bone bildigas la avantaĝojn esti denaskulo: la vorto pli populariĝos post la nova libro ol pro tiu de la elpensinto de la termino.
Ŝajne, la parolantoj de la angla supozas la Akademiojn tutpovaj institucioj, gardantaj la esencon de la lingvo, kiujn la parolantoj obee sekvas. Kaj do, tio estus unu el la ĉefaj malavantaĝoj de lingvoj kia Esperanto, meĥanika kodo kreata en kabineto kaj paŝtata de gardhundaro, kies celo estas ĝin korseti (vortludo intencita, kaj prunteprenita, kiel antaŭa metaforo, al István)
Evidente, ĉiu esperantoparolanto bone scias ke nia Akademio estas plejofte superflua klubo, kiu apenaŭ kunhavas koheran politikon, kaj kiun preskaŭ ĉiuj parolantoj malatentas, eĉ kaze de konflikto.
Sed tio ne estas propra trajto de nia Akademio. Tute same okazas ĉe la hispana lingvo, kies Reĝa Akademio estas krome multekosta kaj ofte reakcia, ne nur lingve. En la lastaj tagoj, ĝi aperis mokata en la novaĵoj sekve al la diskonigo pri ĝiaj planoj aldoni diversajn vortojn al la oficiala vortaro. Ne pensu ke ili ŝanĝos la signifon de la vorto “matrimonio” (edzeco/edziĝo), kiu plu aludos nur la unuiĝon inter viriĉo kaj virino, eĉ post la laŭleĝiĝo (kaj do la jam kutima novuzado de la vorto) de la samseksaj paroj en Hispanio, Argentino aŭ Meksikurbo. Ne: temas pri la alpreno de vortoj jam delonge uzataj kaj foje ekstermodaj, ĝis la punkto ke la rezulto atingas ridindecon. Nur kiel unu ekzemplo, oni planas oficialigi la vorton “rojillo” (ruĝuleto), kun la signifo: homo kun ideoj modere maldekstremaj, ni diru, iel simile al socialdemokrato. Nu, ĉiu infano aŭ lernanto de la hispana bone kapablas diveni tian signifon, sen neceso krei apartan kvazaŭradikon, kaj do la iniciato pli similas al la klopodo de kadukulo aspekti moderna kaj knabeca ol al serioza pripensado fare de filologoj.
Memevidentas ke la ekzisto de reguligaj institucioj, aŭ la internaj ecoj de la lingvo posedas nenian gravecon en ĝia internacia statuso. Neniu dubas kial la angla elstaras en la mondaj rilatoj kiel lingvo de interkulturo kaj interkomunikado. It’s the economy, stupid!
It’s the academy, stupid!
Eble la rolo de la akademio estas kiel la rolo de Senato en demokratio. Ili ŝajne nur aprobas kio estis decidita aliloke, sed iliaj opinioj povas esti valoraj kaj interesaj.