29.6.06

 

Esperantaj animinĝenieroj

La titolon "Animinĝenieroj" mi prenis el la libro samnoma (Ingenieurs van de ziel), verkita de la nederlanda ĵurnalisto Frank Westerman, kiu havis grandan sukceson kaj tradukiĝis al pluraj lingvoj (mi legis ĝin en la hispana, eldonitan pasintjare de eldonejo Siruela).

La esprimo aludas verkistojn de la soveta epoko, enkadrigitajn en la tiel nomata socialista realismo, kiuj esti tiel nomitaj fare de Stalin mem: ili devis influi la animojn, samkiel la inĝenieroj modifis la naturon, interalie per la gigantaj kanaloj tiutempe entreprenitaj. La libro sekvas la historion de pluraj verkistoj, kaj speciale de Konstantin Paustovskij (se la ligo al la rusa Vikipedio ne funkcias pro kodaj kialoj, iru tra la angla), kaj de lia karakteriza verko, "La golfo de Kara Bogaz". (Mi devas konfesi ke mi ne konis tiun verkiston; nur nun mi havis la okazon legi du rakontojn liajn en Esperanto, troviĝantajn en la reto: La blinda kuiristo kaj La rojoj, en kiuj plaŭdas trutoj).

La libro estas altira pro du ĉefaj pritraktaĵoj. Unuflanke, ekzistas tre interesa prikomentado de la hidraŭlikaj konstruaĵoj, ilia efiko sur la politika kampo kaj iliaj ekologiaj konsekvencoj. Pri tio, mi ne ĉiam konvinkiĝis per la komentoj de la aŭtoro, ne nur ĉar similaj konstruoj, pli malgrandskalaj, okazis en aliaj reĝimoj kiujn mi konas, sed ĉefe ĉar por mi estas strange legi tion de nederlanda aŭtoro, kiu eĉ ne konsideras la specialan kazon de sia lando en siaj konsideroj pri la alicivilizaciaj tekstoj.

La dua pensistiga konstato, vere deprimiga, estas samtempe politika kaj literara. Temas pri la rezulto de la stalinisma traktado de la verkistoj kiuj estis kredintaj en la revolucio, kaj integris tiun stilfluon de proleta realismo. La baldaŭa rezulto estis tamen ke ili estis direktataj, subpremitaj de la ŝtato en ties intereso, ĝis la punkto ne nur ke tiu literaturo perdis intereson, sed ĉefe kredindecon. Kiam la Granda Purigo alvenis, la revoluciemo ne savis kontraŭ la likvido, sed fakte ĝi kontraŭefikis. Ja la oportunistoj povis pli facile saviĝi ol la honestuloj kiuj ankoraŭ kredis je la malnovaj idealoj.

Kaj tio kondukis min al la daŭra pensado pri Esperanto. Unue, ĉar estas flanka aludo al nia lingvo en la libro. Kiam la aŭtoro vizitas la koncentrejon de la Solovkiaj insuloj, la tiel nomatan SLON, Solovkia Specialcela Kampejo (vidu informojn france, angle kaj norvege), situatan ĉirkaŭ malnova monaĥejo, li skribas:

Laŭ la historioj de teroro disvastiĝintaj pri la periodo de la SLON, en
tiu ĉi sakrala tero estis torturitaj ĝismorte granda nombro da personoj: ĵazmuzikistoj, esperantoparolantoj, satiraj poetoj kaj ĉiuj akuzitaj esti popolmalamikoj.

Sed ĉefe, superflugis en mia kapo la memoro pri la sovetaj literatoj en Esperanto, kaj ilia fina sorto. Mi memoris pri Eŭgeno Miĥalski, de kiu mi havas en tiu ĉi retpaĝaro poemon dediĉitan al kolonelo Mangada, publikigitan en esperanta gazeto dum la hispana intercivitana milito. Tre baldaŭ post tiu montro de solidareco kun la hispanaj batalantoj, li estis likvidita. Lia proksimeco al la verko de Vladimir Majakovskij, unu el miaj favorataj kiam mi ankoraŭ legis poezion, estas evidenta, kaj reliefigita interalie de Boris Kolker.

Pli proksima al la verkistoj de socia literaturo menciataj en la libro, plejparte romanistoj, estas la kazo de Vladimir Varankin, kiun mi ne povis forgesi dum la legado de la libro. Mi memoras la forton kiun havis lia romano “Metropoliteno”, pri la laboroj de konstruado de metroo, aktivaĵo kiu estas menciata kiel ĉeftemo de diversaj realismaj romanoj en la libro de Westerman. Kia paraleligo: el engaĝiĝo ĝis suspektindeco kaj fine al akuzo je perfido kaj spionado!.

Antaŭ nelonge ekestis en retforumo kiun mi partoprenas, diskuto pri la logikeco de la nostalgio pri la stalinaj tempoj en la hodiaŭa Rusio, kiun defendas mia bona amiko Pedro. Mi ja povas kompreni ke la nuna situacio de socia vivo en pluraj eks-sovetaj landoj estas sufiĉe fia por ke la plej mistraktata tavolo de la socio revu pri la sekureco de malnovaj tempoj. Tion la libro pri la Animinĝenieroj bone montras, kiam oni vidas interalie la frenezan rezulton de la nuna politiko en Turkmenio, kaj ties patripatro. Sed mi ne povas ne taksi tiun nostalgion simple suicida, se oni konsideras ke ĝuste la unuaepokaj defendantoj de la reĝimo estis tiuj kiuj baldaŭ suferis la konsekvencojn de la teroro. Mi povas samopinii ke Churchill grandparte kulpis pri la morto de miloj de homoj (kaj cetere, ankaŭ havis sian rolon en la murdo de la demokratio en Hispanio fine de la 30aj jaroj), sed almenaŭ li mortigis la nesiajn! Ne, mi ne diras ke mortigi aliideulojn estas akcepteble, simple ke la eblo ke mortigi siajn samideanojn (kaj mi ne parolas nun specife pri esperantistoj) estas tiel facile, estas simptomo pri la absurdeco de tuta reĝimo.

La libro “Animinĝenieroj” estas tre bone verkita, kun tre altira stilo, klera kaj inteligenta. Lia nova libro, “La Nigrulo kaj mi” (nu, La Nigrulo devus esti El Negro, tiel, en la hispana, ĉar tiel estas la nomo de la titolo en la nederlanda), temas pri tiu boŝmano kies remburita kadavro estis dum jardekoj ekspoziciita en muzeo hispana, kiel plia vidindaĵo, kaj finfine, post multaj protestoj, portita al Bocvano kaj tie enterigita antaŭ kvin aŭ ses jaroj. Ĝi estas interesa por mi, pro la temo (la rasismo kaj koloniismo, kaj samtempe la ekstrema serĉo de aŭtentecoj kaj identecoj, eĉ se oni devas ilin inventi) kaj la cirkonstancoj kiujn mi pli-malpli konas, kaj do baldaŭ, kiam ĝi estos lingve alirebla por mi, tiam mi havos la okazon rakonti.
Komentoj:
Tonyo, dankon pro via blogero. Gxi estas ege interesa. Mi tre sxatas skribi ion pri gxi. Eble pliposte...
 
Dankon Beĉjo. Ankaŭ mi ofte legas vian tekston, eĉ se malofte komentas.
Ah, kaj via stilo estas por mi tute klara :-)
 
Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.