Dum pasinta semajno disvolviĝis en Madrido la kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda. Mi tre kontentas ke oni elektis tiun ĉi urbon, unuafoje en la historio de SAT, kaj nur bedaŭras ke eble anonco pri alta varmo detenis iujn veni al ĝi, kaj do la ĉeesto estis multe malpli granda ol meritis la loko, la programo kaj la organizado. Nur iom pli ol cento da samideanoj aliĝis, kio troviĝas klare sub la nombro adekvata por tia riĉa programo.
Mi mem ne povis partopreni tiom kiom mi estus ŝatinta. Iom koincidaj familiaj cirkonstancoj malhelpis partoprenon en pluraj programeroj. Tamen, la kulturan parton mi grandparte gustumis, kaj eĉ iom rolis en ĝi. Mi do ĉeestis plurajn prelegojn (tradiciajn kaj peĉakuĉajn), partoprenis la koncerton de JoMo (estas mirinde kiel unu homo kapablas disvolvi kaj elsendi tian energion), ĝuis duan version de la spektaklo «Vivu la teatro!» (post simila okazigo en la Hispana Kongreso de Almagro) aŭ spektis filmojn (la mallongan «Mondcivitanoj», nun spekteblan ankaŭ en la reto, aŭ la SATan «Esperanto»).
Multajn el ili oni filmis, kaj do, kiel tre bone atentigis kaj porpledis nia amiko Liven Dek en laborsesio dum la kongreso, ili ne perdiĝos en la fadanta memoro de la partoprenantoj. Mi esperas iom post iom informi pri la sinsekva apero de la filmetoj, kiujn Miguel jam pretigadas.
La unuajn ekrigardu jam en la SATeH-ejo. Ekzemple la prezento fare de Gary Mickle de la reeldono de Du klasikaĵoj pri Sennaciismo, tre interesaj por renkonti alian vidpunkton pri esperantismo, ne tiom menciata en la ĝenerala fluo de la debatoj en nia movado.
Sed la plej permanentan frukton de la Kongreso povus konsistigi la eldono de revolucia literatura antologio. Revolucia en senco strikta, ĉar ĝin formas verkoj el la engaĝita, progresema, plejofte ja politikrevolucia poezio ĉefe el hispania deveno. Ĝin eldonis la asocio SAT-en-Hispanio, kaj la baza kompilinto kaj tradukinto (oni ja povus diri la aŭtoro) estas la iberskola poeto Miguel Fernández.
La libro enhavas pecojn de Federico García Lorca, Rafael Alberti kaj aliaj verkistoj de la t.n. Generacio de 1927, kaj ankaŭ postaj poetoj kiel Miguel Hernández, León Felipe aŭ Gabriel Celaya, el unu el kies versoj estas elprenata la titolo «Poezio: armilo ŝargita per futuro». Miguel mem deklamis partojn de la libro, en sia kutima verva kaj emociiga stilo, kaj tiun vi certe povos gustumi baldaŭ videe. Dume, oni povas antaŭfrandi ilin profitante la antaŭanoncon kiun li faris dum la pasinta hispana kongreso en Zaragozo.
La verko ja estas impona, kun pluraj centoj da poemoj, kaj klarigaj notoj kaj enkonduko. Mi ne scias ĉu la distribuado estos facila, sed mi rekomendas ke vi ĝin serĉu kaj gustumu.
Fine, mi devas nepre mencii la personan flankon de la kongreso. Estis plezure trovi kaj retrovi novajn kaj malnovajn amikojn. Ĉiukontinentajn (jes ja, alvenis kongresanoj el ekzakte ĉiuj mondopartoj) kaj ĉiuaĝajn (ja jes, revenis mirindaj veteranoj, sed ankaŭ tre laboremaj kaj agademaj junuloj). Espereble ni trovos novan ŝancon, venontjare en Bretonio. Kaj dume dankon al Pedro, Kani, Miguel kaj la ceteraj, pro la giganta laboro farita.
Un comentario
Los comentarios están cerrados.