Por la liber’ mi sangas, batalas, vivas plue.
Por la liber’ okuloj kaj manoj miaj bonas.
Mi ilin, karnan arbon en ĉel’, sindonan, ĝue
al la kirurgoj donas.
Por la libero sentas mi pli da koroj bruste,
ol da sablejoj: donas la vejnoj ŝaŭmo-striojn,
mi iras hospitalen kaj en kotonon ĝuste
sam-kiel en liliojn.
Por la libero pafe seniĝas mi je uloj
trempintaj ĝian bildon en koto plej obstine.
Kaj mi seniĝas bate je miaj brakoj, kruroj
kaj dom’, je ĉio fine.
Ĉar, se aperos iam du kavoj sekaj, haste
liveros ĝi du ŝtonojn vidontajn, alt-kvalitajn,
kaj igos novajn brakojn kaj krurojn kreski draste
sur karnoj dishakitaj.
Burĝonos kun flugiloj el limfa flu’ konstanta
relikvoj mia-korpaj, kiuj travunde drivas.
Ĉar estas mi frukt-arbo hakita burĝonanta:
ĉar mi ankoraŭ vivas.
|
EN CASTELLANO
Para la libertad sangro, lucho, pervivo,
para la libertad, mis ojos y mis manos,
como un árbol carnal, generoso y cautivo,
doy a los cirujanos.
Para la libertad siento más corazones
que aromas en mi pecho: dan espuma mis venas,
y entro en los hospitales, y entro en los algodones
como en las azucenas.
Para la libertad me desprendo a balazos
de los que han revolcado su estatua por el lodo.
Y me desprendo a golpes de mis pies, de mis brazos,
de mi casa, de todo.
Porque donde unas cuencas vacías amanezcan,
ella pondrá dos piedras de futura mirada
y hará que nuevos brazos y nuevas piernas crezcan
en la carne talada.
Retoñarán aladas de savia sin otoño
reliquias de mi cuerpo que pierdo en cada herida.
Porque soy como el árbol talado que retoño:
porque aún tengo la vida.
|