Kun granda bedaŭro mi ekscias pri la fermo de la elsendoj de Pola Radio en Esperanto (vidu historion tie ĉi). Temas pri unu el tiuj lastatempe tiom oftaj decidoj de registaroj tutmonde, kaj ankaŭ de tutmondaj entreprenoj kaj aliaj organizaĵoj, prioritatigi mallongtempajn decidojn, kaj apenaŭ atenti la konsekvencojn en pli dista estonto. Mi supozas ke ili rigardis nudajn statistikojn pri nombro da elŝutantoj, kaj eĉ ne pensis pri la malsamaj kvalitoj de la esperantaj aŭskultantoj. Unu decido en unu sekundo kaj jen ĉio!
Nu, eble ni lernu pli fidi niajn proprajn fortojn, kaj apogi la iniciatojn privatajn. Bonŝance dum la lastaj tempoj multiĝas la kreado de podkastoj (ŝutradioj). Oni povas rigardi sufiĉe longan liston en la nova retejo podkastaro.org.
Ĉiumonate aperas novaj iniciatoj tiukampe, kiel la ĵusaj Panama Radio, Voĉoj el Japanio aŭ Radio Ĉerizo. Malfeliĉe, la amatoreco de tiuj iniciatoj kaŭzas ke oni ne povas fidi ilian akuratecon kaj longtempan daŭron, kaj ekzemple la ĵus citita Panama Radio haltis post apenaŭ kvar epizodoj. Sed kiam ili sukcesas trairi tiun unuan malfacilan momenton, la rezulto ja povas esti brila. Ekzemple, estas mirinde ke Radio Verda jam elsendis 177 epizodojn, kaj Varsovia Vento, kiu kreas pli longajn kaj prilaboritajn elsendojn, jam disaŭdigis 66 tiajn.
Mi supozas ke la problemo estas iel profesiigi tiun ĉi kulturaĵon. Tio ŝajnas nun tre malfacila sen ŝtata subteno, kaj la nura kiu havas iom komercan celon, nome la varbadon por revuo kaj eldonejo, la podkasta fako de Sezonoj, Radio Esperanto, suferas la saman mankon de akurateco, eble ĉar la profitigo de la entrepreno ne estas facila. Notu simple kiel ekzemplo ke la hispanlingvaj blogaĵoj tie ĉi entenas ligojn al guglaj anoncoj, dum la esperantaj nur malofte ilin montras. Sed la aferoj rilate al pagado aŭ al enspezado pere de anoncoj ŝanĝiĝas multe lastatempe, kaj ne estas malrealisme pensi ke ankaŭ esperantaj kulturaĵoj povas trovi sian vojon en tiu medio. Nu, ni vidos.
Dume, kuraĝon al ĉiuj radioamikoj, al la jam cititaj kaj ankaŭ al la ceteraj: Radio Kubo, Parolu Mondo, Radio 3ZZZ, Radio Vatikana, Ĉina Radio kaj la malnovaj. Ilia laboro ja valoras. Nur mankas iom pli da apogo fare de ĉiuj ni, iliaj aŭskultuntoj.
(Flanka noto, profitante ke ni parolas pri ŝtataj radioj: Kiel konsekvenco de la intervjuo en la ĵurnalo «El Mundo», pri kiu mi verkis en la antaŭa blogero, oni petis de mi alian intervjuon en radio. Tio okazos venontan mardon la 8-an de februaro, je la 10-a matene, en la poreksterlanda ŝtata radiostacio Radio Exterior de España. Eble iuj amikoj en aliaj landoj povos aŭskulti ĝin per longa ondo; alikaze, la podkasto estos disponebla en la retejo de la programo «Puntos de Vista», tio estas, Vidpunktoj)
Mi konsentas kun vi. Tamen mi pensas ke estas tempo ke niaj junuloj(tejo) prenu la aferon en siaj manoj kaj ili faru vivantan ret_radion programon!
Tre interesa blogo!