Kiel mi anoncis fine de la lasta artikolo, mi estis hodiaŭ intervjuita dum dudek minutoj en la Internacia Servo de la Ŝtata Radio de Hispanio (Radio Exterior de España). La programo nomiĝas «Puntos de vista» (Vidpunktoj). La rezulton vi povas aŭskulti en la retejo de la programo, kaj mi alŝutis ĝin ankaŭ al Ipernity.
Se vi ne scipovas la hispanan, vi ne perdas grandan informon: la enhavo estas, por tiel diri, klasika. Ŝajnas al mi ke la rezulto estis sufiĉe kontentiga. Diras Manolo ke la ĵurnalisto estas iom tro ceremonia kaj serioza. Jes, li pravas, sed, nu, temas pri la radia voĉo de la ŝtato en la mondo, eble tio estas neevitebla, ĉu ne?