Lastatempe mi devas denove vojaĝadi pro laboraj kaŭzoj. Tio iom influas al la lastatempa neaktualigo de la blogo, sed havas pozitivan esperantan rezulton: ke mi tiel profitas por viziti la amikojn en aliaj urboj. Esperantumi for de la urbo, sed ene de la lando.
Jam pasintjare mi havis ŝancon viziti interalie Barcelonon kaj, kiel mi tiam jam komentis, Zaragozon. Sed ĉijare tiuj okazoj kreskis, kaj jam mi ĝuis retrovi surloke la amikojn de Malago, Valencio, Bilbao kaj Korunjo.
En tiuj renkontoj ni denove konstatis kaj la malfacilaĵojn kaj la neceson de la organizitaj grupoj. La nuna evoluo de la socio pli favoras la retan individuecan esperantumadon, sed samtempe la kluboj plu devas konservi sian rolon por la buŝa parolado, por la ensociigo de la novuloj kaj por la disvastigado en la ĉirkaŭa socio. Nu, la tasko alproksimigi ambaŭ mondojn ne facilas, sed nepras trovi iujn vojojn.
En la pasinta hispana kongreso ni tion pridiskutis, kaj ni alvenis al la konkludo, eble ne nepre valida ekster Hispanio, ke ni devas transigi nian aktivadon en la drinkejojn. Ne prenu tion tute serioze kaj aplombe, sed certe la organizita movado devas iri renkonte al tiuj novuloj, se la inverso ne okazas.
Fakte io simila okazis antaŭ kelkaj tagoj en Korunjo, kie ne vere ekzistas esperanta grupo, sed kie mi povis kontakti kun disaj ĝis nun neniam interparolintaj amikoj (nu, fakte, por iuj, tiu estis la unua fojo kiam ili esperante parolis). Ni do evidente renkontiĝis en bierejo.
Post kelkaj tagoj mi denove devas vojaĝi. Ĉifoje ree al Zaragozo, kie mi vizitos la tieajn amikojn. Zaragozo estos la sidejo de la venontjara Hispana Kongreso, komence de majo, kaj certe ni havos ŝancon iom priparoli ĝian organizadon. Do, se vi legas min el loko proksime al tiu urbo, mi volonte renkontos vin venontan 6-an de novembro.
Fine, mi nepre menciu du pliajn vojaĝojn, alikarakterajn ĉar tute intencitajn. Pri unu el ili, mia ĵusa partopreno en la Internacia Semajno de la Kulturo kaj Turismo, mi preferis verki tute apartan blogeron. Pro du kialoj: ĉar mi denove deziras revivigi mian aktivadon en la retejo Ipernity, kiu lastatempe iom suferas pro la konkurenco de multe pli aĉaj alternativoj, kaj ĉar meritas la penon pli diskonigi la Semajnon, unu el la plej nekonataj sed disvastigindaj iniciatoj, kiu okupas tre interesan niĉon en la esperantosistemo.
La alia estos mia baldaŭa partopreno en Semajno pri Esperanto organizita en la kastilia urbo Burgoso, fare de liberecana sindikato, kiu afable invitis min. Sed pri tio mi esperas baldaŭ rakonti pli, ĉar ŝajnas ke la anarĥiistaj rondoj havas bonajn planojn por venontaj monatoj. Eble tio estos bona prologo pri la SAT-kongreso kiu okazos en Madrido dum venonta julio.
Ŝajnas do ke io moviĝas… kaj ne nur mi.