Kiel mi anoncis en pasinta blogero, la liberecanaj rondoj plu moviĝas rilate al Esperanto. Kaj tre eble, la iniciatoj povas forte kreski dum venontaj monatoj. Nome, la sekcio de la sindikato CGT en Burgoso organizis dum tiu ĉi pasinta semajno serion da konferencoj pri nia lingvo, kiu akompanis ekspozicion de nun vojaĝontan al aliaj urboj de Hispanio.
CGT, aŭ Ĝenerala Konfederacio de la Laboro, estas minoritata hispania indikato, kiu devenas el la anarĥiista tradicio. Fakte, ĝi formiĝis post splitiĝo disde la pli tradicia CNT, Nacia Konfederacia de la Laboro, baze ĉar la CGT partoprenas la sindikatajn balotojn ene de la entreprenoj. Ambaŭ tre pozitive rilatas al Esperanto, kaj ne malofte publikigas artikolojn en siaj revuoj. CGT havas konstantan rubrikon en aŭ pri Esperanto en sia reta revuo «Ruĝa kaj Nigra», ĝia katalunia sekcio aprobis antaŭ du jaroj klaran rezolucion favore al nia lingvo, kaj antaŭ kelkaj tagoj ĝi pretigis eĉ esperantan version de la video eksplikanta la kialojn por la ĝenerala striko kunvokita por venonta merkredo en Hispanio.
La ekspozicio nun inaŭgurata enskribiĝas en serio pri la kulturoj de la libereco en la iberia anarĥiismo. La unua tia ekspozicio estis pretigita antaŭ tri aŭ kvar jaroj, temis pri liberecanaj pedagogioj, kaj ĝuis bonan sukceson en tiu medio.
La nuna pri Esperanto konsistas el dudek paneloj, homaltaj kaj plenaj je informoj, pri la lingvo mem, pri la historio, la anarĥiisma kaj ĝenerale laborista tradicio, kaj pri la uzo de la lingvo fare de la povo kaj la potenculoj. Ĝi kompreneble videbligas ideologian vidpunkton, sed entute ĝi estas sufiĉe interesa por la ĝenerala publiko, ne nepre anarĥiisma. Ankaŭ la katalogo (el kiu oni povas vidi tie ĉi specimenon) estas ege bonkvalita.
La tuton pretigis tre interesa kaj promesplena grupo de esperantemaj anoj de la sindikato en Burgoso (Burgos, la iama ĉefurbo de la malnova Kastilio, kulture alloga urbo, trairata de la Jakoba Vojo). Kelkaj el ili jam organizis atelieron por lerni nian lingvon, sed ilia nivelo estis ĝis nun modesta. Certe tiu ĉi iniciato taŭgos por firmigi la grupon kaj la agadon en tiu urbo.
Kiel dirite, krom la ekspozicion, ili organizis serion de konferencoj dum la tuta semajno. Ĝi ĝuis bonan partoprenon kaj intereson. Mi mem partoprenis la vendredan fermon per prelego pri la nuno kaj estonto de la lingvo. Mi provis malmunti diversajn mitojn pri Esperanto, kaj montri al la publiko ke temas pri tute vivanta lingvo kaj movado, eĉ se por multaj tio ne evidentas.
Mi ankaŭ substrekis la pluralecon de la komunumo. Mi tion provas fari ofte, ne nur en tiu ĉi blogo, sed ankaŭ en personaj prezentadoj. Multaj homoj en Hispanio suferas la antaŭjuĝon ke Esperanto estas afero de anarĥiistoj, aŭ ĝenerale de maldekstruloj, aŭ ili pensas pri homoj engaĝitaj al novaj sociaj movadoj. Tio povas altiri multajn, sed ankaŭ limigi la varbadon, kaj ĉefe oni riskas ke tiuj estontaj esperantistoj seniluziiĝu kiam ili trovas ke ne nepre la jamaj movadanoj kundividas iliajn proprajn vidpunktojn. Fakte, tio ĵus dramece okazis antaŭ kelkaj semajnoj, kiam la grupo atinginta tiun notindan sukceson en TED, pri kiu mi rakontis antaŭnelonge, post serio da miskomprenoj kun loka grupo, ŝajne abrupte forlasis nian lingvon kaj eĉ ekkreas sian propran. Tial, mi preferis tion substreki ankaŭ en mia prezentado antaŭ liberecanoj, eble eĉ insiste, por ke neniu ricevu ŝokon ĉe konstato pri la reala Esperantujo.
Kiel dirite, la agado de la sindikato ne finiĝas tie ĉi. La ekspozicio baldaŭ ekvojaĝos. Eble en iuj lokoj oni povos ankaŭ komplementi per simila prelegado, je kiu mi esperas ke HEF kaj la ceteraj asocioj povos kontribui. Se al tio aldoniĝas la baldaŭa okazigo de la SAT-kongreso en Madrido, eble ĉio povas konspiri por ke la liberecanaj rondoj, eĉ se nun pli minoritataj, reprenu la ligitecon al Esperanto, iam karakterizintan tiun movadon.
Kompreneble CNT ne estas pli tradicia ol CGT. La afero en Hispanujo (aŭ Francujo kaj Italujo) ne estas tiom simpla kiel ekzemple SAC en Svedujo.