24.9.07

 

Banala naciismo

En tiu ĉi blogo, en kiu mi plurfoje kritikis la naciismojn, mi ĉiam klopodis klare komprenigi ke sub tiu nomo mi ankaŭ inkludas la plej grandan: la naciismon de la jam formitaj ŝtatoj. Miakaze, la hispanan. Ekzistas ia tendenco nomi naciismo nur la klopodojn krei ŝtatojn el nacioj, kaj ne la kreadon de nacioj surbaze de la ŝtatoj. Ĉar mi ne kredas en nacioj, ambaŭ klopodojn mi taksas ekvivalentaj, kaj mi ne akceptas nomi naciismo nur unun el ili, kaj des malpli la kutimon nomi patriotismo la bonan naciismon, kaj naciismo la mavan patriotismon.

Mi deziras ankoraŭfoje tion ripeti, ĉar la ŝtata naciismo paŝas ofte nerimarkata, aspektas natura kiel la aero, kaj la naciistoj mem ne konsideras ĝin tia. Oni tion povas vidi tre ofte en la ĵurnaloj, kiam oni parolas pri niaj trupoj, aŭ nia ekonomio, kiam temas pri tiu de la ŝtato. Aŭ kiam oni nur rimarkas la agadojn de la sportistoj de la propra lando, kaj eĉ ne mencias la ĝeneralajn donitaĵojn en internaciaj ĉampionecoj. Tion ekzemple oni tre vidas nun en Hispanio, rilate al la triumfoj de Fernando Alonso en aŭtomobilismo, aŭ al similaj pritraktadoj pri basketbalo, motorciklismo, futbalo, ktp, sed la samo okazas en aliaj landoj, kiel oni povas konstati facile. Mi scias ke tion notis multaj aliaj antaŭ mi, kaj mi ĵus trovis artikolon de hispana eseisto Javier Ortiz en ties blogo.

Tiun fenomenon plej bone difinis la sociologo Michael Billig per la treege trafa vortumo banala naciismo. Tiun terminon ĵus envikipediigis Gary Mickle. Kaj tio ŝparas al mi la penon ekspliki ĝin pli detale, ĉar en tiu artikolo ĝi estas multe pli bone traktita.

Ĉar estas tre facile sin deklari sennaciisto, kaj tamen ne vidi la trabon en propra okulo.


Komentoj:
Atentu ke la "ŝtata" naciismo (kia monstraĵo!), laŭ tio kion vi priskribis, estas la plej natura naciismo. Ke etnaj aŭ lingvaj minoritatoj pledas propran landon (ne "ŝtaton"), tion -kompreneble- ni ankaŭ nomas naciismo, sed la normala, natura kaj -eble- plej ofta naciismo estas tiu de la aktualaj sendependaj landoj.

Mi ne komprenas kial vi reliefigas la landan naciismon kaj priskribas ĝin "banala". Se via blogo estus adresita nur al hispana publiko mi komprenus, ĉar la eĥo kaj bruo de la etneca sendependiga naciismo en la hispanujaj medioj estas tiel forta, ke eble oni forgesas la plej grandan, do la tutlandan.

Sed mi dubas ke la internacia publiko, kiu legas vian blogon, estas averaĝe pli forte submetita al la atentigo fare de etna naciismo ol al tiu de landa (banala!) naciismo.

Ĉu eble vi celas diri ke sub la masko "ŝovinismo" troviĝas vera naciismo? Nu, tion ĉiuj scias, krom la "ŝovinistoj" mem.

Por mi, naciismo estas tre simpla afero: stulte fieri pri la loko kiun la hazardo elektis por propra naskiĝo.
 
La problemo pri multaj politikaj teoriistoj estas, ke ili efektive (eble senkonscie) proponas konspir-teoriojn de enormaj proporcioj -- sed neniam nomas la "konspirantojn". Ekzemple grandskalaj aranĝoj por sisteme restigi antaŭ la publika okulo simbolojn de banala naciismo postulus kunlaboron de multaj homoj kun senlimaj resursoj trans pluraj generacioj. Laŭ mi necesas ĉiam demandi al tiaj teoriistoj: Kiuj faras ĝin? (Sugesto: senkorpaj "fortoj", "valoroj" aux "ideoj" ne adekvatas kiel respondo :) )

Ken
 
Dankon al ambaŭ, Manolo kaj Ken, sed mi ne certas ĉu ni parolas pri la sama afero, eble ĉar mi mallerte esprimis min. Mi deziras reliefigi la fenomenon, ke multaj homoj povas konsideri sin mem ne naciistoj, simple ĉar ili eĉ ne rimarkas kiom ili estas penetritaj de tiu "natura" sento. Estas kiel ĉe la rolulo de la komedio de Moliere: ili parolas proze eĉ ne konsciante pri tio.
Ne necesas granda konspiro: simple la tuta socia vivo (el lernejo tra amaskomunikiloj ĝis politika medio) kondukas al tiu nevidebleco.
Vidu: ĉiuj min ĉirkaŭantaj insistas ke mi tre devas bedaŭri ke iu korbopilkisto eraris sian lastan lanĉon en iu ĉampioneco. Kaj tamen, tio estas tiel banala...
 
Estis Michael Billig k.s. kiun mi aludis. "In so many little ways, the citizenry are daily reminded..." ktp. [Laŭ tiom da subtilaj manieroj, la civitanaro estas ĉiutage memorigata...] Kompreneble neniu seriozulo (mi supozas) kredus je ŝtataj strategioj manipuladi publikan senton, sed la vortumado estas kutime tiel.

Ken
 
Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.