5 comentarios

  1. Dankon, Toño. Estis interese konatiĝi kun la simpla (sed do ankaŭ multvorte analizebla) perlo de via popola literaturo. Mi gustumis plurfoje ĉiujn tri tradukojn kaj povas nun proklami la definitivan prijuĝon de mia unupersona ĵurio 🙂

    Plej ĝuigaj estas la tradukoj de vi kaj de de Diego. Malfacile diri, kiu unuas, sed en ĉiu detalo mi preferas la plej simplan tradukon. La trian premion (sed ja tamen premion!) mi donas al Jorge Camacho, kiu faris indiferentajn ŝanĝetojn laŭ sia artefarite rafina stilo.

    Se ion kopii el la adapto de JC, vi povus preni la versojn «kiam najtingal’ respondas, al kalandrina sonor’», sed nepre metu tien «alaŭdina» anstataŭ la esotera nomo de la birdo stepalaŭdo. Se tamen la enhavo de la tuta poemeto pivotas ĉirkaŭ la zoologia fakto, ke temas precize kaj ĝuste pri Melanocorypha calandra, vi povus provi enmeti tiun latinan nomon en la tradukon. Bonŝancon!

  2. Dankon, Harri pro la komento. Mi ne tuŝos la tradukon jam, ĉar alikaze oni neniam finos. Publikigita, finita!

Los comentarios están cerrados.