Grandega surprizo: Esperanto tute neatendite aperas en karnavala festo en Hispanio!
Mi unue klarigu por eksterhispaniaj amikoj ke ankaŭ en tiu ĉi lando Karnavalo estas tradicia festo, sed ja iom dise kaj eĉ ĥaose: la karnavala celebrado havas longan tradicion, respegulitan eĉ en klasika literaturo, sed dum la epoko de la nacikatolikisma diktaturo de generalo Franco ĝi estis ĝenerale malpermesita. Oni jen trovis la oponon de la Eklezio, kiu taksis ĝin pagana aŭ diboĉa, jen oni provis eviti la kaŝadon per maskoj aŭ la senĝenan ĝuadon. Do, la tradicio rompiĝis en plejmulto de la lokoj, kvankam jen kaj jen, kiam la malpermeso ne estis tro forta aŭ oni iel maskis ĝin, estis konservita ia memoro pri ĝi. Post la morto de la diktatoro, la festo renaskiĝis aŭ oni reinventis ĝin, kelkloke kun granda forto.
En plejmultaj urboj karnavalo restas festo precipe de infanoj aŭ de junuloj. Sed plurloke ĝi montriĝas pli ampleksa kaj popola, kun specifaj trajtoj. Mi ekzemple konas specialajn festojn en la nordo: en Galegio, aŭ en asturia Avileso. Sed sendube la du plej famaj celebradoj estas tiuj de Kanarioj (ĉefe Sanktakruco de Tenerifo) kaj de Kadizo.
La festo de Tenerifo tre similas tiujn de Brazilo, kun grandaj amasoj da turistoj, muziko, maskoj, zekinoj (brilaĵetoj), travestuloj, ktp. Mi ne konas ĝin persone kaj ne povas multe opinii.
Tiu de Kadizo estas alispeca. La trajto kiu plej karakterizas ĝin estas la konkurso de ĥoroj kaj bandoj (hispane «comparsas» aŭ «chirigotas»), kiuj maskovestitaj kantas ĉefe satirajn kantojn en granda teatro de la urbocentro. La kvalito de la kantado estas tre alta (almenaŭ por la kutimo de kastilianoj, kiel mi, malpli alkutimiĝintaj al tiu flamenkeca stilo), kaj la inĝenio estas alta kaj tre ofte provoka. Mi foje aŭskultis tiujn ĥorojn kaj ili estas amuzegaj kaj impresigaj.
Tiaj spektakloj etendiĝis al aliaj urboj en Andaluzio, kaj nun estas tre popularaj. Fakte, la celebrado ofte komenciĝas jam kelkajn semajnojn antaŭ la Karnavalo mem, kaj en pluraj lokoj oni organizas la konkurson en serioj, kun granda finalo en la karnavala semajno.
Ekzemple, en la provinco ĉirkaŭ la urbo Sevilo komenciĝis antaŭ kelkaj tagoj la unua el tiuj konkursoj, en urbeto La Rinconada. Kaj la unua «komparso» nomiĝis … Esperanto! kaj sin vestis … kiel esperantistoj, kaj eĉ parte kantis … en nia lingvo! Spektu ĝin en sekva video post minuto 3,30 (se ĝi ne funkcias en via navigilo, iru al tiu ĉi ligilo)
Plejmulto de la kanto estas ja en la hispana (kun kelkaj frazoj en la angla kaj en la itala), sed estas sufiĉe da Esperanto por ke nehispanparolantoj iom komprenu. Notu ne nur la verdajn stelojn kaj la flagojn, sed ankaŭ la vortojn en la ĉapeloj. La prononcado ne estas tute bona, ĉar evidentiĝas ke ili mem ne estas esperantistoj, kaj tion diras kelkfoje en la teksto. Sed la rezulto estas tamen sufiĉe impresiga.
Ni en la hispania movado tute ne scias kiel tio okazis, kiu informis al ili pri la lingvo, kiu decidis Esperanton uzi kiel motivon. Ni ne konsciis pri esperantistoj en la origina urbo Mairena del Alcor, apud Sevilo. El la tekstoj deduktiĝas ke ili volas emfazi ian simpation al la forigo de limoj. Probable ili serĉis la ideojn kaj la vortojn en la reto, sen kontakto kun ni. Ni certe informiĝos kaj mi plu informos vin. Ĉefe se ili sukcesas antaŭeniri en la konkurso aŭ partoprenas aliajn.
Sed mi volis jam informi vin, por ke vi ĝuu kun ni. Eble se ili iel konscias pri la eĥo en la tuta mondo, ili eĉ pli kuraĝiĝos.
Post la bona marŝo de la venonta hispana kongreso en Arundo (ne tro malproksima de la loko de la karnavalo, cetere), kiu montros al ni la esperantan flamenkon, nur mankis tiu ĉi alispeca Esperanto. Kiajn ĝojojn donas al ni tiuj ĉi andaluzuloj, lastatempe.
Buenas tardes! soy el autor de la comparsa Esperanto, la verdad es que me gustaría saber lo que dice el texto, ya que como he creído entender en tu artículo nosotros no lo hablamos ni lo conocemos en exceso solo lo utilizamos como algo metafórico. Muchas gracias y un saludo. Te dejo mi correo [xxx@hotmail.com]
Hola, Marín, es un placer que hayas respondido, y ya te contesto directamente (he quitado la dirección de correo del comentario para evitarte a los espameros). Estamos encantados con esta enorme sorpresa que nos habéis dado a los esperantistas