Eblas jam legi rete la version en Esperanto de la ĵuse diskonigita Eŭropa Kontraŭfaŝisma Manifesto. Temas pri iniciato lanĉita je eŭropunia nivelo, sub la elano de la koalicio Syriza, devenanta el lando, Grekio, kie novnazia movado, Ora Tagiĝo, sukcesis enradikiĝi en la politika panoramo, kaj minace antaŭeniras. La Manifesto, kaj la Movado kiun oni organizas ĉirkaŭ ĝi, estis ĝis nun pli diskonigita en Hispanio, kie ĝi prezentiĝis publike antaŭ kelkaj tagoj, en centra madrida kulturcentro (la sama kie ni plurfoje legis pecojn de Donkiĥoto en Esperanto), kaj kun la apogo de kelkaj sufiĉe konataj intelektuloj kaj politikaj aktivuloj.
Mi taksas la iniciaton treege grava. Kiel mi jam plurfoje komentis en tiu ĉi blogo (ekzemple tie ĉi, sed ĉefe en la hispanaj blogeroj), antaŭvidebla konsekvenco de la nuntempa eŭropa ekonomia krizo estos la rifuĝo en la grupon, la kresko de naciismo kaj rasismo, kaj la morala mizero. En batalo de ĉiuj kontraŭ ĉiuj, la grupo donas forton, eĉ se longperspektive la rezulto estos katastrofo por la tuta socio. Necesas do pretigi ilojn por haltigi tiujn tendencojn kaj direkti la koleron de la subpremitoj kontraŭ la verajn kulpulojn, kiuj certe ne estas tiuj kiujn novnazioj akuzas. Ke tion oni provas fari eŭropskale des pli dankindas kaj aprobindas, ĉar nur je kontinenta nivelo la agado montros adekvatan forton.
Mi nur havas unu kritikon al la iniciato, almenaŭ al la maniero kiel oni prezentis ĝin en Hispanio: la movado devas esti vere popola, kaj gvidata de la subprematoj mem. Lanĉi ĝin sub la publika bildo de grupo de intelektuloj montriĝos miaopinie grava strategia eraro. Fakte, la granda altiro de la novfaŝismo direktiĝas ĝuste al la plej malalta tavolo de la laboristoj kaj aliaj popolanoj, al kiuj oni promesas protekton en la grupo. En pluraj landoj, estas tiuj subprematoj, kiuj nutras la rangojn de la ekstremdekstraj partioj, en subita ŝanĝo de politika sinteno, eble ĉar ili pensas ke la iamaj progresemaj partioj, sindikatoj kaj movadoj tro fokusiĝis en flankajn alternativajn postulojn, kaj forlasis la lukton por soci-ekonomia justeco. Ili do ne sentos sin speciale reprezentitaj de kontraŭfaŝisma movado, se ili interpretas ke temas pri afero de intelektuloj kaj mezklasanoj.
Ĉiukaze, tiu kritiko direktiĝas nur al la maniero en kiu oni prezentis la movadon en unu aparta lando. Restas tempo por ke la organizota movado alprenu alian bildon, kaj la lastaj provoj en diversaj landoj ŝanĝi la politikan panoramon prezentas multajn ŝancojn por renovigi la politikan panoramon, kaj specife la kontraŭfaŝisman lukton. Mi ne konas la planojn por diskonigi la iniciaton en aliaj urboj, sed mi pensis ke Esperanto ja povas ludi rolon en tiu kunordigo, kaj specife en la havigo al ĝi de tiu popola desuba perspektivo. Jen kial mi proponis tiun tradukon, kiun la retzorgantoj rapide akceptis, kaj jen kial eblas nun eĉ rekte aliĝi al la kampanjo rekte sub tiu esperanta versio. Nur mankas ĝin pli disvastigi. Ĉar se esperantistoj ne emas lukti kontraŭ naziismon, kiu tion farus?