NOTO: La sekva artikolo aperis en la numero de januaro-februaro 2011 de la revuo de SAT «Sennaciulo», en dosiero pri «Toleremo ĝis kia grado». Mi publikigas ĝin senŝanĝe, nur aldonante kelkajn ligojn. Eble tro longa por blogo, sed, nu, jen avantaĝo de revuoj: ke oni legas la tutan artikolon.
Antaŭ kelkaj semajnoj mia filinjo konsultis kun mi iujn dubojn pri sia alproksimiĝanta mezlerneja ekzameno pri historio, pri la mondaj okazintaĵoj en la 20-aj kaj 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, dum la tiutempa ekonomia krizo, kaj ŝi komentis: kiom tio ĉi similas al la nunaj okazintaĵoj, kiel terure, ĉu ne? Kaj, jes, mi tiam pensis ke eble ŝi iom pravis.
Nu, ni en evoluintaj landoj ne havas hiperinflacion, nek amasan mizeron en la stratoj, nek risko de milito, sed oni ja trovas kelkajn komunajn trajtojn. La ĉefa kiu aperis evidenta en la lernolibro, estis la angoro antaŭ kolapso de sistemo kiun oni ne bone komprenas, la rifuĝo en sian grupon (ĉu etnon, nacion aŭ ŝtaton), kaj la kulpigo al eksteraj kolektivoj, kiujn oni povas igi propekaj kapoj de la ĝenerala malbono. Antaŭ okdek jaroj tiaj povus esti la judoj, nun oni ĝenerale preferas eksterlandanojn, enmigrintojn aŭ etnajn malplimultojn. Sed ŝajnas al mi ke denove judoj povas esti adekvata celo de la maltoleremo se la cirkonstancoj tion postulas. Eĉ se la judoj estas nur simbolo.
La nuna ekonomia krizo kiu trafas grandan parton de la evoluinta mondo dum la lastaj malmultaj jaroj ne tiom malsamas disde tiuj de aliaj epokoj, kaj eĉ de fenomenoj jam priskribitaj en la Komunista Manifesto de antaŭ pli ol 150 jaroj. Ĝi estas tipa kapitalista krizo, okazigita de la avidemo kaj de la akumuliĝo de kapitalo. Naiva maldekstra teoriulo emus do pensi ke la solvo alvenos pere de la batalado por alia sistemo, kaj la puno de la kaŭzantoj de tiaj mizerigoj.
Ekzistas tamen alia risko, kiun oni spertis jam en la pasinto: ke en epoko de krizo kaj necerteco, la malfortuloj serĉos rifuĝon en siaj similuloj, kaj ke la kolektiva universalista sento estos anstataŭigata de etnaj, naciaj aŭ eĉ rasaj kaj religiaj maltoleremoj.
Ekzemploj de tiaj fenomenoj en Eŭropo estas la bonaj rezultoj inter tradiciaj laboristaj tavoloj de partioj kreitaj sur ksenofobiaj platformoj, kaj la perdo de influo de maldekstraj partioj, kaj moderaj kaj pli radikalaj. En Usono la fenomeno de la fifama “Tea Party” sukcesis profiti de la indigno de membroj de malaltaj klasoj kontraŭ la sistemo, kaj kanaligi ĝin kontraŭ la registaro, sen tuŝi la sistemon mem. Se la sistemo estas tro abstrakta nocio, eble oni povas ĝin bildigi per io pli konkreta, kaj tio povas esti grupo pli videbla, kiel minoritatoj aŭ eksterlandanoj. Aŭ eĉ tute nevidebla, kiel la judoj.
Cionismo kaj kontraŭjudismo
Min ĉiam indignis la oftaj deklaroj de israelaj aŭtoritatuloj, pravigante la rasismajn agadojn de ties registaro, per la akuzo ke kritikantoj de la cionismo estas kontraŭŝemidoj. Evidente, ambaŭ konceptoj, kontraŭcionismo kaj kontraŭjudismo, tute ne ekvivalentas, kaj mi mem postulas la rajton kontraŭi la ekziston de juda ŝtato, kaj samtempe defendi la rajtojn de la judaj individuoj kie ajn ili troviĝas.
Do, mi ĝenerale konsideris tiajn kulpigojn kiel alibioj por persisti en aĉaj politikoj. Kiel oni povas esti kontraŭjuda en okcidento, se oni tre malofte vidas judojn, identigeblajn kiel tiaj? Sed tamen tio ne estas vera obstaklo.
Permesu ke mi tion montru per la ekzemplo de Hispanio, kies regantoj forpelis judojn antaŭ pli ol kvincent jaroj, kaj kie la nura kontakto de ĝiaj civitanoj kun judoj en la lastaj jarcentoj okazis per la libroj aŭ per la predikoj de pastroj. Sekve, en Hispanio, tradicie la judoj estis rigardataj el vidpunkto kvazaŭ mita. Oni foje atentis la kulturan flankon, kie ne mankis pozitivaj bildoj, ĉefe pro la plua ekzisto en alilandaj urboj de kolektivoj parolantaj la ladinan judhispanan lingvon [1], iun varianton de la hispana kun mezepokaj trajtoj, kiu altiris la simpation kaj foje apogon de kulturaj elitoj, sed plejofte la vidpunto de la amaso estis religia, ĉar parto de la katolika grego konservis ian rifuzon bazitan en malnovaj antaŭjuĝoj. Sed kiel oni povas atribui al judoj politikan rolon, se ili havis neniun influon en la tuttaga vivo?
Nu, tio ne malhelpis dum la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento ke parto de la dekstra inteligentularo parolis pri judframasona konspiro, kiu fariĝis dum la unuaj jaroj de la frankismo oficiala doktrino, kaj ke foje oni trovis kontraŭhebreajn agadojn, eĉ se tio havis nur simbolan efikon. Nur kiel malgranda ekzemplo: la esperantista esploristo Xavier Margais montris antaŭ nelonge ke la polico kaj la hispaniaj diplomatoj esploris pri la eksterlandaj partoprenantoj en la SAT-kongreso en Valencio en 1934, timante la alvenon de judoj fuĝintaj el Germanio.
Tia simboleco povas orienti pri similaj okazaĵoj kiuj povas okazi en aliaj landoj, kie ne plu estas judoj. Laŭ multaj informoj, la kontraŭjudismo en Pollando estas perfekte viva, eĉ se apenaŭ restas tie membroj de tiu grupo, kaj spurojn pri tio ni vidis antaŭ malmulte da tempo rilate al la fermo de la esperanta fako de Pola Radio. Mi legis pri simila stato en aliaj landoj, kaj ĉi tie mi ne parolas pri la kreskanta kontraŭjudismo de multaj islamaj loĝantoj de tiuj landoj, kiu estas same danĝera, sed havas aliajn kaŭzojn kaj cirkonstancojn.
Mi ne tiom konas la situacion en Usono, por doni firmajn opiniojn, sed mi trafis antaŭnelonge debaton kiu tre rememorigis min pri tiu simbola statuso de la judo. Temas pri la sinsekvo de atakoj kiun Glenn Beck, la konata televidprezentanto kaj proparolanto de la opinioj grupigataj ĉirkaŭ la menciita “Tea Party”, lanĉis kontraŭ la financiston George Soros, kiun li kulpigis estis la “pupestro” malantaŭ ĉiuj konspiroj kontraŭ la lando. Soros estas bone konata figuro tutmonde, kaj oni devas agnoski ke li estas bona celo por ĉiuj ĉi popolismoj: riĉa, spekulisto, eksterlandano, universalista, liberala… kaj juda.
Do, la atako povis uzi ĉiujn kulpigojn, eĉ sen neceso ke tiu ĉi lasta cirkonstanco aperu eksplicite, kvankam ĝi iel subkompreniĝis. Beck eĉ menciis ke la paĉjo de Soros parolis Esperanton, kiun li en sia granda nescio nomis “esperanza”, por transdoni ideon de universalista, t.e. eksterlanda, komploto kontraŭ bonaj usonaj patriotoj.
Ne mi defendos la opiniojn kaj agojn de Soros (kiel poste diris la televida komediisto Jon Stewart “please don’t make it so awful that I feel the need to defend a vaguely creepy hedge fund billionaire like George Soros”), kiun mi sufiĉe traktis en aliaj lokoj, sed lia utiligo kiel propeka kapo, estas klare taktiko por devii la atenton disde la kulpeco de putra sistemo, kaj de homoj multe pli potencaj sed malpli videblaj. Tio estas, kion oni jam faris antaŭ kelkaj jardekoj rilate al la judoj ĝenerale.
En multaj anoj de la ekstrema dekstro en Usono oni vidas krome cirkonstancon, kiun mi unuafoje konsideris tre kurioza, sed kiun mi konstatas nun ankaŭ en Eŭropo: ke oni povas esti samtempe kontraŭ-ŝemido kaj por-cionisto. Tio estas, oni povas apogi la ŝtaton de Israelo kiel avancilon de la “okcidentaj” valoroj kaj kiel helpon en la lukto kontraŭ arabaj aŭ islamaj malamikoj, kaj samtempe eblas malestimi la judojn mem kaj utiligi Israelon por tien forsendi tiujn sialandajn. Se krome tio favoras iujn jarmilistajn ideojn, kiuj vidas en la koncentrado de judoj en levantenaj regionoj la signon de la ĝenerala konvertado kaj la baldaŭa Fina Juĝo, des pli bone. En tiu senco, Soros estas denove la perfekta celo, kiel judo kaj kontraŭcionisto.
La problemoj de juda naciismo
Kaj tamen –mi pensas ke pri tio ne necesas multe insisti en nia medio– eblas esti kontraŭcionisto, kaj samtempe admiri kaj kundividi la heredaĵon de multaj judoj, el kiuj Zamenhof aŭ Marks estas nur du tre malsimilaj sed reprezentaj ekzemploj. Eĉ pli, mi opinias ke Israelo estas unu el la plej akutaj malfeliĉoj kiujn iam suferis la juda kulturo. Se tiu ĉi historie karakteriziĝis per sia varieco, per la kombino inter universalista aspiro kaj interagado kun la lokaj kulturoj inter kiuj ĝi vivis, la homogenemo kiun alstrebas ĉiuj ŝtatoj preskaŭ jam mortigis ĉiujn ĉi trajtojn. Bona pruvo estas ke agonias ĉiuj judaj lingvoj (jida, ladina kaj aliaj), favore al la revivigita aŭ rekonstruita novhebrea lingvo.
Evidente, pri la neniigo de la aŝkenaza kaj nordjudeŭropa kulturo, Israelo ne kulpas sola, kaj certe multe pli tuŝis ĝin la nazia Holokaŭsto. Malpli konata estas la iompostioma forvaporiĝo de la kulturoj de la islamaj, arabaj kaj ĉirkaŭmediteraneaj landoj, kiun PIV iom misgvide nomas sefardaj (iom pli precize, sefardoj estas la praidoj de la judoj elpelitaj el iberiaj landoj, parolantaj arkaikaj versioj de la hispana aŭ portugala, aŭ sekvantoj de specifaj hebreaj religiaj ritoj; iom pli ĝusta termino devus esti mizrahoj). Al ĝi antaŭ nelonge dediĉis libron la ĵurnalisto Rachel Shabi kun la titolo “Ne la malamiko”, en kiu oni montras kiel la premo de la israela elito devenanta el norda Eŭropo sukcesas iom post iom tranĉi la kulturon kiu konektis la judojn kaj la islamanojn loĝantajn en arabaj, turkaj aŭ persaj landoj.
La forigo de ĉiuj ĉi tradicioj, kaj la kreado de unu nova juda kulturo en Israelo estas miaopinie la plej brila kaj drasta triumfo de la naciismo en la lastaj tempoj, kaj la plej bona ekzemplo de la maltoleremo fronte al la varieco, kiun tiu ĉi ŝtatismo karakterizas.
La klasikaj teorioj pri naciismo renkontis unu fortan problemon: la ekzisto de la judoj en Eŭropo, inter alie ĉar oni ne bone sciis ĉu ilin konsideri religio, etno, nacio aŭ io alia. Kiam oni legas la debatojn kiujn la marksistaj teoriuloj kiel Kautsky, Stalino aŭ Roza Luksemburgo, entreprenis en la komenco de la 20-a jarcento, oni ne povas ne rimarki la malfacilojn kiujn tiu ĉi demando kaŭzis. Ŝajnas al mi ke eĉ la difinoj pri tio, kio estas nacio, ofte stumblis ĉe tiu tubero, ĝis la punkto ke mi ĉiam suspektis ke la insisto de Stalino –ni memoru: la ideologo de la bolŝevistoj pri naciaj aferoj, eĉ antaŭ ilia preno de la ŝtatpovo– pri la teritorio kiel difinilo de nacio ŝuldiĝis pli al lia konata kontraŭjudismo ol al profunda teoria ellaboro, dum la pozicioj de Roza Luksemburgo ne povis eviti sian propran judan devenon.
Ankaŭ Zamenhof ne estis imuna je tiu juda demando, kaj mem skribis ke “se mi ne estus hebreo el la ghetto, la ideo pri la unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo. La malfeliĉon de la homara disiĝo neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo el la ghetto.” Kiel konate, li mem estis cionisto en sia junaĝo, eĉ antaŭ la naskiĝo de la klasika cionismo, sed poste konsciis ke la transigo de la judoj al teritorio jam okupata de aliaj homoj nur kaŭzos suferojn kaj alfrontiĝojn, kaj kondukos al la fortigo kaj interbatalo de etnaj identecoj. Tiurilate, mi rekomendas la legadon de tiuj komencaj artikoloj de Zamenhof, kiujn antaŭ nelonge kolektis la eldonejo Sezonoj en la libro “Mi estas homo”, kaj kiuj montras kiel klarvida estis Zamenhof pri tiuj ĉi estontaj problemoj, kiujn oni ĉiutage povas spekti en la gazetaro kaj la novaĵoj.
La cionismo ne finis kun la maltoleremo al la judoj. Ne nur ĝi kreis aŭ kreskigis la kontraŭjudismon en nordafrikaj kaj orientaziaj regionoj, sed ne evitas ĝin eĉ en t.n. okcidentaj landoj, eĉ kiam la judoj mem ne ekzistas. Ĉu eblas kontraŭi judan ŝtaton kaj samtempe ami judajn individuojn? Mi pensas ke tio ne nur eblas: ĝi estas la nura longdaŭra solvo al la jarmila maltoleremo.
[POSTNOTO: mi ŝanĝis la vorton «Ladino», ĉar kvankam ĝi aperas ofte kiel alia nomo de la sefarda lingvo, mi poste rimarkis ke ladina plej ofte aludas varianton de la romanĉa.]
Inter la maldekstruloj trovigxas ja tiuj kiuj poras judan sxtaton, sed sxajnas ke la maldekstrularo gxenerale kontrauxas judan sxtaton. Tio tamen estas suficxe absurde, cxar samtempe oni ne konsideras kiel estus dauxrinta la vivo de la judoj en Euxropo post la Holokauxsto se juda sxtato ne estus estinta kreita.
Genetika esplorado pruvis ke la judoj ne estas grupo da homoj kun komuna religio, sed ke ili vere estas popolo. Judoj logxis en la landoj en Mezoriento kaj Nordafriko dum longa tempo. La juda popolo estas parto de la indigxena logxantaro de Mezoriento. Tial devus esti tute logike ke ankaux ili havus rajton je propra sxtato en Mezoriento, cxar oni ja jesas al la araboj tiun saman rajton.
Pliaj informoj: http://miajpripensadoj.wordpress.com/2010/12/27/cu-israelo-estis-kreita-je-la-kosto-de-la-palestina-popolo/
Mi ne scias pri «maldekstruloj» ĝenerale, sed mi vere konsideras absurda la ideo de ŝtato difinita sur etnaj aŭ religiaj bazoj; dum estas ŝtatoj, mi preferas ke ili baziĝu sur civitanaro, ne etna; pri tio mi esprimiĝis jam plurfoje aliloke en la blogo.
Mi ne multe fidas tiujn genetikajn esplorojn faritajn de israelanoj mem. Sed tio ne multe gravas: la homa specio estas unu el la plej homogenaj el ĉiuj bestoj. Ne estas «popoloj» bazitaj sur genetikaj trajtoj, kaj la varieco ene de supozataj etnoj aŭ rasoj estas multe pli granda ol tiu inter unu etno kaj alia (ebla escepto povas esti la boŝmanoj kaj la pigmeoj).
Sed eĉ tio ne multe gravas: eĉ se ekzistus juda popolo loĝinta antaŭ du mil jaroj en iu regiono, ĉu tio pravigas la kreadon de etna ŝtato en tiu teritorio? ĉu vi rimarkas kien kondukus tiu kriterio? Ĉu blankuloj aŭ indianoj povas krei ŝtaton en Tanzanio ĉar ili devenas el tiu loko?
Vi diras ke juda ŝtato estas solvo al la Holokaŭsto en Eŭropo. Do, pri kulpo de eŭropanoj zorgu la arabaj loĝantoj. Koloniismo.
Mi tute favoras ke judoj loĝu en Palestino, se ili tion deziras; mi esperas ke tio restis klare. Sed mi ne volas ŝtatojn en kiu unu «etno» havu ĉiujn rajtojn kaj ceteraj estu duaklasaj. Ankaŭ ne en aliaj lokoj.
Sonas tre malbone viaj rezonadoj pri «etnaj kaj religiaj bazoj» kiam tiuj cirkonstancoj estas ankaux en la najbarlandoj de Israelo. Ne forgesu ke en la 1940aj, 1950aj kaj 1960aj jaroj estis elpelitaj judoj el la muzulmanaj landoj de Nordafriko kaj Mezoriento. Temas pri preskaux unu miliono da judaj rifugxintoj pri kiuj oni malofte parolas. Israelo zorgis pri tiuj cxi rifugxintoj – tial ne plu trovigxas juda rifugxinta problemo.
Israelo ne estas perfekta lando, sed fakto estas ke cxiuj enlogxantoj de Israelo estas plenvaloraj civitanoj. Ne temas pri duaklaseco.
Israelo ne estas koloniisma sxtato, cxar duono de la israela enlogxantaro estas la rifugxintoj de la muzulmanaj landoj kaj iliaj posteuloj.
Notu ke en la blogero mi konsideras la sorton de la judoj el arabaj landoj, la «mizrahoj», kaj pri ili temas la libro kiun mi citas kaj konsideras. Do, mi konas tion.
Vi scias ke la arabaj civitanoj de Israelo ne estas unuaklasaj (tion oni jam komentis al vi en la debato en «Libera Folio»), eĉ ne leĝe.
Mi kompreneble kontraŭas la islaman karakteron de diversaj landoj, kaj la uzon de ŝario kaj aliaj rilataj leĝoj. Mi loĝis en lando oficiale katolika, kaj scias proprasperte pri la pezo de la religio en la publika sfero. Bonŝance ni elpelis tian reĝimon, kaj ne deziras samon al aliaj. Sed la kazo de Israelo estas eĉ pli ekstrema: ĉiu homo de juda religio el ajna origino rajtas fariĝi civitano, kaj ortodoksa tribunalo tion ekzamenas; ĉu eblas io pli absurda?
Fakto estas ke la judoj estas popolo – ne grupo da homoj kun komuna religio. Tion pruvis genetika esplorado. Do la kerno ne estas kiun religion oni havas, sed ja tio ke oni apartenas al la juda popolo! Do tute alia afero estas la religia aparteno.
Troviĝas tiuj kiuj konsideras la regulojn de civitaniĝo en Israelo kiel absurdajn, sed miaopinie tio estas tute senbaze, ĉar aliaj landoj havas tute similajn regulojn.
Irlando rezignas siajn ordinarajn postulojn pri civitaneco por aspirantoj kun irlanda origino. La konstitucio de Bulgario aprobas rajton “akiri bulgaran civitanecon per plifaciligita procedmaniero” por ajna “persono kun bulgara origino”. (Fonto: http://miajpripensadoj.wordpress.com/2010/12/15/la-nekontestebla-juda-stato/)
Kial do oni nur Israelon kritikas koncerne tion se ankaŭ aliaj landoj havas tute similajn regulojn?
Decidige estas tamen ke la reguloj pri civitaniĝo en Israelo ne estas ligitaj al religio, sed al tio ke troviĝas juda popolo. Do Israelo estas la lando de la juda popolo samkiel Germanio estas la lando de la germana popolo. Kiu ajn ne povas civitaniĝi en Germanio samkiel kiu ajn ne povas civitaniĝi en Israelo.
Tom: mi havas la impreson ke vi respondas al mi kvazaŭ per ŝablono: vi imagas ke mi estas tipa maldekstrulo, kaj vi respondas per viaj kutimaj respondoj al tipaj maldekstruloj, sendepende de tio kion mi diras (mi tion diras pro esprimoj kiel «troviĝas tiuj…» aŭ «oni kritikas…»)
Mi ripetas ke mi estas kontraŭ ajna ŝtato bazita sur naciaj parametroj. Tio esprimiĝas tre ofte en tiu ĉi retejo, kaj specife en http://www.delbarrio.eu/2006/01/nek-nacioj-nek-nacioj-de-nacioj.htm. Interalie ĉar tiu estas la logiko kiu kondukis al tio, ke judoj ne estis konsiderataj kiel plenrajtaj civitanoj de Germanio aŭ aliaj landoj, kaj tial oni povis ilin elpeli aŭ neniigi. La granda paradokso de Israelo estas ke ĝiaj gvidantoj gvidas sin per politiko kiu kelkajn jarojn antaŭe provokis la bazojn por la Holokaŭsto. Jen la problemo.
Mi ĝenerale konsentas kun Tonyo. Jes, antisemitismo vivas en Usono, esprimata de blankulaj dekstruloj kaj negraj naciistoj, kies retoriko preskaŭ identas. Kaj estas multe da antisemitismo kaŝata dum kontraŭcionismo. La publika diskurso tutmonde estas venenigata per la kunfandiĝo de la temoj judoj kaj Israelo, per apologiistoj kaj kontraŭuloj de Israelo. Maldesktruloj okcidentaj, kies politiko estas ĝenerale mezklase turisma, kulpas kiel aliaj.
Zamenhof, kvankam verŝajne naive politike, admirinde ne forĵetis la rasan mistikismon de sia tempo. Li ankaŭ senmistifikigis la kolektivecon de la juda popolo en sia propagando de hilelismo. Lin nun estas de tempo al tempo abomenigata kune kun Soros, ne nur de antisemitismaj faŝistoj, sed de ekstremdekstraj cionistoj kiuj juĝas lin perfidinto de cionismo.
Pri markisma teorio Tonyo pravas, ke mankis taŭga scienca kompreno de la juda popolo. Mi mem esploras tiun problemon en du miaj anglalingvaj bibliografioj:
Marxism & the Jewish Question: Selected Bibliography [Marksismo & la Juda Demando]
http://autodidactproject.org/bib/jews-marxism.html
L. L. Zamenhof & the Cultural, Religious, Professional & Political Context of 19th-20th Century Eastern European Jewish Intellectuals: Selected Bibliography [Zamenhof & la Kultura, Religia, Profesia & Politika Kunteksto de 19a-20a-jarcentaj Judaj Intelektuloj]
http://autodidactproject.org/bib/jews-19thcent.html
Mi fuŝis. Mi intencis skribi: Zamenhof admirinde [JES]forĵetis la rasan mistikismon de sia tempo.
Ho, kia kompleta kolekto de verkoj, Ralph, dankon.
Mi opinias vi devas koni la pliparton de israelaj esperantistoj kaj la amaso de judoj forjxetitaj de islamaj landoj antau’ kritiki Israelon. Amike Nijl-Nachum. Mi logxis 11 jarojn en la temata lando kaj aktivis en la israela esperantista movado dum tiuj jaroj. Mi foje kritikas la israelan registaron, sed neniam dubas pri la bezono de juda nacio. Tiel opinios 95 pocento de miaj konatuloj judaj. Malplimulto ne volas ke Israelo ekzistu. Mi skribis multe pli cxe retejo de Tom Nylund kaj mia blogo Utopia-vs-reality.blogspot (angle).
Mi estas maldekstrulo dum tuta vivo kaj rajtas subteni mez-vojan israelan registaron pli ol fasxistaj islamaj landoj. Mi eks-edzino, Rochelle, timegas sxian naskigx-landon, Irano. Ankau’ mia filino, universitate edukita. Cxiuj Esperantistoj el Irano timegas propran registaron. Mi ja respektas vin kiel esperantisto, sed vi ne povas havi antau’jugxoj por la amasoj de judoj kiuj suferas de la ekstremaj registaroj en arabaj kaj islamaj landoj. Artisto duon-juda, sed kiu kondamnis israelan registaron per arto, Juliano Mer Hamis, estis murdita de sam-vilagxano en Jenin, palestina teritorioj (kie mi pasigis tagojn). Povra demokratio de Palestino. Ne kulpigu judojn kiam araboj murdas arabojn. Milionoj da islamanoj murdas sin dum la pasintaj jardekoj en Sirio, Irano, Irako, i.a., sed mi devas kredi ke judoj au’ okcidentuloj plene kulpas. Ne. Mi kritikas amase mian naskigx-lando usonon, sed ankau’ gxi ne kulpas pri cxiuj malstabilecoj de la mondo. Pluraj jes, ne cxiuj.
Neil: Mi evidente konas malpli ol vi pri la situacio de judoj el islamaj landoj (mizraĥoj/sefardoj), sed kiel vi povas legi en mia artikolo, mi sufiĉe legis pri tio. Vidu ĝuste la libron kiun mi komentas ene de la teksto.
Kompreneble, mi scias ke nun la vivo de judoj en tiuj landoj (la malmultaj kiuj ankoraŭ tie vivas) ne estas facila. Sed ĉu tio estas kaŭzo aŭ konsekvenco de la ekzisto de Israelo. Ne eblas fari fikcian historion, sed ne estas absurde aserti ke la afero multe malpliboniĝis POST la kreado de la ŝtato.
Mi kontraŭas ekziston de juda ŝtato, pro la sama kialo ke mi kontraŭas islaman ŝtaton, aŭ la iama elpelo de judoj el Hispanio por krei kristanan ŝtaton. Mi neniam povas kompreni kiel oni povas kondamni tiun elpelon antaŭ 500 jaroj, kaj tamen krei alian ŝtaton bazitan en religio.
Ĉiukaze, min iom mirigas ke, kiel en la kazo de Tom, vi taksas ke la ĉefa aspekto de mia artikolo estas atako al Israelo. Fakte, por mi la plej grava punkto estas la averto pri la revenanta kontraŭjudismo.