Steven Brewer (Limako) verkis antaŭ kelkaj tagoj tekston por Libera Folio, kun la titolo «Esperanto estas». Anstataŭ resumi, mi preferas ke vi mem legu ĝin, kaj jen la ligo. Mi tiom konsentis, ke mi decidis traduki ĝin en la hispanan, ĉar ĝi estas bona prezentado pri la dilemoj de nia movado, kaj ĉefe pri ĝia estonto, komprenebla eĉ de eksteruloj.
Mi mem apartenas al tiuj kiujn oni tradicie nomas «finvenkistoj». Mi ne perdis la esperon pri plua disvastigo de Esperanto, kaj ankoraŭ ne kapitulacas kaj enfermiĝas en la varmetan konkon de la komunumo. En tiu senco, la artikolo de Steven estas bona optimisma pledo por tiu perspektivo.
La koncepto de finvenkismo nur havas unu problemon: la nomo iel ne konvinkas eĉ la homojn kiuj ĝin subtenas. Ĝi estas eble ligata al malnovaj bildoj pri svingado de flagoj, aŭ persekutado de famuloj, kaj novaj generacioj povas esti fortimigataj de tiaj pli ekstremaj starpunktoj. Tio apenaŭ havas rilaton kun pli modera kaj racia sinteno, kiel tiu esprimita de Steven, al kiu mi volonte aliĝas. La unuaj komentoj al la artikolo bone substrekas tion, kaj faras sugeston kiun ankaŭ mi subtenas: ni devas trovi alian vorton. Mi ofte kritikis tian proceduron, ĉar ĝi estas tro ofta truko de merkatikistoj, sed ĉifoje sencas ke alia aliro postulu alian nomon.
Mi iom cerbumis, kaj proponas du vortojn. La unua estas estontismo, kiel kontrasto al la troa fokuso en la pasinto, kaj al la nuna troa atento al la estanto, kaj kiel fido al la esperoj pri la estonteco. La dua estas nov-universalismo: mi tre ofte aŭskultis kritikojn al la uzo de la nomo universalismo, ŝajne senprestiĝinta en la angla kaj aliaj lingvoj, sed mi volas defendi ke nia movado ja strebas al universala disvastigo, kaj ke ni neniel devas honti pri tio. Sed mi volonte legus viajn proponojn pri tio.
Ĉu aliaj ideoj pri novaj esprimoj?
Dankon pro la afablaj vortoj. Nur duonŝerce mi proponas la vorton «Esperanto» por oni kiu esperas ke iam estu neŭtrala Internacia Lingvo.
Jam antaŭ ol legi la komentonn de Stever, mi volis proponi «esperismo» por la sinteno de tiuj kiuj daŭre esperas je pli grandskala disvastiĝo de Esperanto.
Bone, mi aliĝas al la propono. Ni estu esperistoj.
pro aliaj cirkonstancoj mi relegis la deklaracion pri la esenco de esperantismo (http://eo.wikipedia.org/wiki/Deklaracio_pri_la_Esenco_de_Esperantismo). ĝi tekstas: «esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa»