Ni troviĝas nun en unu el la plej ekscitaj periodoj por homoj kiuj ŝatas misterojn, konspirojn, perfidojn, povoludojn, sen neceso legi romanojn… Komenciĝas la konklavo.
Ĵurnaloj komencas pleniĝi per artikoloj sekvantaj la lastajn vetojn, la partiojn, la insidojn. Kompreneble, plejofte temas pri konjektoj, ne multe fidindaj, sed sufiĉe distraj, des pli ke oni imagas ke grupo de 115 maljunaj fraŭliĉoj ne havas multaj okupitaĵojn ol disŝiri unu al alia la haŭton.
En la lasta konklavo, kreiĝis esperoj ke eble esperantista kardinalo povus fariĝi Papo. Eĉ du aperis en iuj prognozoj: Miloslav Vlk, ĉefepiskopo de Prago, kaj Dionigi Tettamanzi, ĉefepiskopo de Milano. Nun la unua estas jam pli ol 80-jara, kaj do perdis ĉiujn eblecojn eĉ voĉdoni, dum la dua ankoraŭ ne atingis tiun aĝon, sed troviĝas tiel proksima ke li estis movita al alia posteno kaj perdis ĉiujn ŝancojn.
Sed antaŭ kelkaj tagoj aperis en hispanlingva komunikilo surpriza novaĵo: unu el la kandidatoj priparolataj scipovas dek unu lingvojn, inter kiuj Esperanton! Malcolm Ranjith, ĉefepiskopo de Kolombo (Srilanko) ja estas menciata en diversaj artikoloj (1, 2, 3, 4), eĉ se plejmultaj koncedas ke la ŝancoj por azia papo estas ankoraŭ malaltaj.
Sed ĉu li vere estas esperantisto? Estas dubinde ke ĝis nun ni nenion sciis pri tio, des pli venante el lando kun ne forta esperanta movado. Do, mi serĉis la informojn, kaj, jes ja, tiu aserto ja havas fonton: ĝi aperas en Vikipedio! Nu, por esti preciza, en la hispana Vikipedio, ĉar en neniu alia versio oni mencias tiun esperantistecon. Kaj evidentiĝas ke tiu informo estis enmetita de anonimulo, kiu nur modifis tiun parton de la artikolo.
Kia bedaŭro! Ni ne povas fidi eĉ Vikipedion. Kaj ni devos plu kontentiĝi je apenaŭ du frazoj jen en Pasko jen en Kristnasko el malproksima balkono. Kaj ruĝo, ne verdo, plu restos la koloro de kardinaloj.
Ĉu viaj esploroj ankoraŭ ne trafis fidindan manieron antaŭdiri la nomon, aŭ almenaŭ la landon, de la sekva papo? Mi plu memoras la ligitecon de piedpilko kaj Universalaj Kongresoj.
Ĉi tie en la mizera, protestanta nordo oni ne multe bruas pri elektado de nova episkopo por Romo. Sed tamen, nia ĉefa ĉiutaga gazeto hodiaŭ havis sur la ĉefartikola paĝo bildon kun iom fuma aludo, verŝajne rilata al Romo:
http://www.hs.fi/paakirjoitukset/Karlsson/a1363064571943
La ĉefministro de Finnlando tie sidas sur la tegmento de la domo, kie ĝuste nun la asocioj de dungantoj kaj dungitoj interparolas, ĉu entute eblas komenci seriozan intertraktadon pri salajroj kaj aliaj laborkondiĉoj.
Cetere, la informon pri Ranjith en la Hispana Vikipedio aldonis anonimulo en Ĉilio. Ĉu ne Ĉilio estas lando de seriozaj esperantistoj? Ni trankvile kaj plene, kiel ĉiam, fidu Vikipedion.
Hm, granda ideo, Harri. Mi nepre devas demandi al UEA. Imagu se ni vere havus saman influon, he he.
Tonjo,
Interesa en la elekto de la nova papo estas la fakto ke li devenas de hispanlingvio el kie same devenas la plejmulto el la katolikaro en la mondo, pli ol portuggallingvio kie trovigxas Brazilo, lauxdire la plej granda lando laux nombro de katolikoj.
Cxu la lingva kriterio ankaux estis determina en la elekto, paralele al la italdevena familio de la papo kaj lia konservativemo?
Cxu ia pardonpeto al jezuitoj perfiditaj de la tiama papo kiu transdonis al la manoj de portugalaj kaj hispanaj sklavistoj la jezuitmisionaj gvaraniaj indianoj en dua duono de la XVIII-a jarcento kaj samtempe konsentis la forpelon de cxiuj jezuitoj el la latinamerika grundo?
José Mário
José Mário
Korektante: «la jezuitmisionajn gvaraniajn indianojn»