Dum tiuj ĉi lastaj tagoj ĉefpaĝis terura novaĵo el la civila milito en Sirio, kie militulo fortiras kaj mordas la koron de malamiko. Kio surprizis iujn en Eŭropo estas ke la aŭtoro de tiu krimo estis unu el la bonuloj. Nome, komandanto de unu el la grupoj apogataj de la okcidentaj potencoj. Ĉu ekzistas iu, kiu tion komprenas?
Eble oni povus diri, ke ĉi tiu estas sovaĝa, nekontrolita unuopulo, ne reprezentanto de la opozicio. Povas esti, sed eĉ se oni forgesas tiun ĉi epizodon, ŝajnas al mi ke la tuta koncerna politiko de Usono kaj Okcidenta Eŭropo, kun la kompliceco de Israelo, aspektas sensencaĵo. Ŝajnas, ke ni lernis nenion de la fiaskoj kaj eraroj de la invado de Irako: la etna purigado, la apero de simile aŭtoritatemaj povoj, la kresko de religiaj maltoleremoj, la ekonomia katastrofo, la socia diseriĝo. La samo okazas en Sirio, kun la apogo de tiuj kiuj devus scii pli bone. La unuan fojon oni povus argumenti pri nescio, nun ne plu.
Ke la solaj kiu profitos el la situacio estos la fundamentistoj, tio estas apenaŭ debatinda. Kaj ne diru al ni, ke temas pri apogo al demokratio: ĉi tiu argumento estas nedefendebla, kiam la ribeluloj estas armitaj de la ĉegolfaj monarkioj, kaj speciale de la registaro de Arabio, la plej subprema reĝimo el la mondo (kaj kiun mi tute rifuzas nomi Saud-Arabion, same kiel mi konsiderus absurde ke Hispanio estus konata kiel Burbona Iberio).
Mi ne volas lekcii homojn, kiuj certe konas pli bone la tutan areon, sed almenaŭ mi povas diri ke neniu devus esti surprizita. Je la komenco de la konflikto mi mem komentis en tiu ĉi blogo pri la graveco de etnismo, kaj antaŭanoncis la danĝerojn de la tiam komenciĝinta konflikto, baziĝinte sur la sperto de similaj situacioj. La duon-monarkia reĝimo de Asad tre certe estas subprema, sed ĝi ne povas esti simple neglektata, sendepende de la komplekseco de siria socio.
Mi ankaŭ ne kuraĝas proponi solvojn, pro la sama kialo, kvankam mi suspektas ke la iniciatoj de la ĉina kaj rusa registaroj estas en ĉi tiu kazo multe pli realismaj ol tiuj el la eŭropanoj, kiuj ŝajne estas gvidataj de la inercio agi simple kiel apogi de la politiko de Usono, dum tiu ĉi simple deziras aserti sian gvidan statuson. En la fino mi suspektas ke ĉio ĉi estas nur grandega ŝakludo, kie ĉefrolas kalkuloj rilate Iranon, petrolon kaj aliajn similajn aspektojn, dum la siria popolo estas ludata kiel nura marioneto.
Iam ni okcidentaj civitanoj devus reagi, kaj klare demandi al niaj gvidantoj: ĉu ne estas alia vojo?