Mi ne malofte troviĝas en minoritata kampo rilate politikon aŭ ideologion, kaj kvankam mi ne emas al tio, mi parte jam alkutimiĝis, precipe en kio koncernas naciismojn. Sed ĉifoje ŝajnas al mi ke mi rompis rekordon, ĉar eble mi estas la sola persono en Hispanio kiu estas samtempe kontraŭa al la sendependeco de Okcidenta Saharo (aŭ Sahario), favora al la marokeco de hispaniaj urboj Ceŭto kaj Melilo, kaj kontraŭa al la nuna reĝimo de Maroko.
Vi probable jam legis pri la gravaj incidentoj okazantaj dum la lastaj tagoj en la urbo Ajuno, ĉefurbo de la malnova hispania kolonio Okcidenta Saharo, nuntempe okupata de Maroko, dum kiuj mortis pluraj loĝantoj de la regiono (nombroj ankoraŭ varias laŭ la informaj fontoj, vidu informojn en Esperanto tie ĉi). Ĝi estis la sekvo de grandaj protestoj de la saharianoj, kiuj tute malkontentas pri la vivkondiĉoj kiujn ili devas elporti, ne nur ĝenerale, sed kiel konsekvenco de la politiko de la marokaj aŭtoritatuloj.
HISTORIA FONO
Tiu konflikto estas malofte priparolata en la internaciaj medioj. Ĝi tamen estas varma temo en Hispanio, kiu estis la malnova kolonianto de la teritorio ĝis 1975. Jam en la antaŭaj jaroj estis aktiva sendependisma movado, nomata Polisaria Fronto, sed en tiu jaro, Maroko, kun Maŭritanio, minacis okupi la teritorion, kiun ili konsideris parto de la historia lando. Tio koincidis kun la agonio de la diktatoro Franko en Hispanio, kaj la tiama reĝimo, tre malfortigita, kaj timante aliajn internaciajn problemojn, haste forlasis la provincon post duoninterkonsento kun Maroko. Granda parto de la loĝantoj ne akceptis tion, kaj daŭrigis sendependistan armitan batalon kontraŭ la nova reĝimo. La konflikto ankoraŭ ne solviĝis ĝis nun, 35 jarojn poste, kaj la afero ne havas bonan perspektivon, pro la tre malproksimaj postuloj de ambaŭ partoj, kaj la diferencoj pri tio, kiu teorie devus decidi pri la rezulto en eventuala referendumo. Dume, la vivkondiĉoj de la praaj loĝantoj de la teritorio, ĉu tiuj kiuj plu loĝas en la tieaj urboj, ĉu la rifuĝintoj en tendaroj post la militado, pli kaj pli malboniĝas.
Kiel dirite, la afero estas ofte traktata en Hispanio. Ekzistas ĝenerala malbona konscienco pri la agado de la ŝtato kiel tia dum tiu periodo en kiu ĝi forlasis kaj la teritorion kaj la loĝantojn. Tio afektas kaj la dekstron kaj la maldekstron. Ĉe la dekstro estas ia ĝenerala malsimpatio al la marokanoj, kiujn oni emas nomi iom rasisme kaj malprecize kiel maŭrojn, kaj relativa simpatio pri iamaj parolantoj de la hispana, multaj el kiuj ankoraŭ portas hispanian pasporton. Ĉe la maldekstro, estas forta malsimpatio al la maroka monarĥio, kaj oni kutime defendas la “rajton je memdispono” de la “sahara popolo”. Do, la popola simpatio estas klara (tamen, la ŝtataj instancoj emas esti prudentaj, ĉar oni ne volas iriti la marokan reĝimon, la plej proksiman geografie, kaj kun kiu la rilatoj estas ankaŭ metafore tre proksimaj, foje kunlabore, foje streĉe.)
Krome, Hispanio estis kolonianto de aliaj partoj de la maroka teritorio, kaj plu konservas sian suverenecon super du urboj loĝataj de hispanianoj, sed kiuj troviĝas en la afrika kontinento, apud la maro, sed krom tio tute ĉirkaŭataj de la maroka landaro, plus kelkaj malgrandaj insuletoj. Teorie la maroka registaro tendencas prudenti pri la suvereneco de tiuj urboj, sed la maroka popolo apenaŭ kaŝas sian emon igi ilin parto de sia ŝtato. Male, hispanianoj konsideras ilin parto de la lando el la Mezepoko, kaj atentigas ke loĝantoj ĝuas historie hispanian suverenecon, kvankam ja ekzistas parto de la maldekstro kaj de la periferia naciismo kiu favoras marokigon de la teritorietoj.
ĈU SENDEPENDECO?
Mia opinio estas, kiel dirite, pli kompleksa, kaj tute minoritata en Hispanio. Mi ne agnoskas la rajton je memdispono de la okcidentsahara popolo. Fakte, mi ne konsentas ke ekzistas iu okcidentsaharia popolo (pardonu la uzon de tiu ĉi speciala nomo por signi politike apartan teritorion, uzante la ekssufikson –i-, same kiel aliaj preferas distingi inter Suda Afriko kaj Sudafrikio). Ja ekzistas civitanoj de tiu eksa kolonio, kies vivkondiĉoj estas vere priplorindaj, kaj kies subpremo fare de la alaŭa monarĥio estas indigniga. Sed mi ne pensas ke iom pli ol sepdek mil personoj, kiuj konsistigis la censon de la kolonio en hispaniaj tempoj, havas la rajton decidi pri teritorio de ducent mil kvadrataj kilometroj, kun ties riĉaĵoj. Ne estante fakulo pri la temo, nek konante la lokon, ŝajnas al mi tamen ke ne ekzistas etnaj aŭ popolaj diferencoj kun aliaj loĝantoj de la dezerto en la sudo kaj oriento de Maroko (ili ja ekzistas kun aliaj partoj de tiu regno, sed tio estus pli ĝenerala diskuto). Ne ekzistas geografiaj barieroj, kaj en ajna mapo oni povas vidi ke la limo konsistas el ĉefe rektaj linioj, kreitaj de la koloniaj potencoj.
Post tiom da tempo, dum kiu oni en la maldekstro argumentis pri la misoj kaŭzitaj de la koloniismo en preskaŭ ĉiuj afrikaj landoj, kreinte kapricajn politikajn entojn, kion oni kulpigas pri granda parto de la mizera ŝtato de la plejmulto de la loĝantaro de tiu kontinento, ŝajnas al mi tre paradokse ke la nuna hispania maldekstro defendas la pluvivon de landlimo evidente artefarita, kiu neniel respegulas objektivan realon. Mi pli facile povus argumenti favore al la sendependeco de la nordo de Maroko, la tiel nomata Rifo, kiu ja havas trajtojn lingvajn, morajn, historiajn aŭ geografiajn pli pravigeblajn, ankaŭ eksa kolonio (protektejo) de Hispanio, kaj same postlasita de la tiamaj kaj nunaj reĝimoj.
Mi ne favoras landlimojn, kaj ne kapablus defendi la ekziston de maroka ŝtato, al kiu apartenu tiu aŭ alia parto de la kontinento, sed dum ekzistas tiaj ŝtatoj, mi konsideras pli pravigebla la ligadon de tiuj teritorioj kaj ties loĝantoj ol la multiĝo de tiaj entoj kaj la starigo de novaj bariloj. Jen ankaŭ kial mi favoras la unuiĝon al ili de la urboj Ceŭto kaj Melilo. Estas vere ke ĉikaze la historio estas malsama relative al la ceteraj eksaj kolonioj, kaj ke plimulto de iliaj loĝantoj pli probable favorus pluigon de sia statuso kiel hispaniaj civitanoj, sed la urboj nun agadas pli kiel ekonomiaj perturboj de la zono, kaj kiel magneto de politikaj problemoj ol kiel dinamikilo de la ĉirkaŭaĵo. Mi atentus la staton kaj bonfarton de iliaj nunaj civitanoj, same kiel mi preferas zorgan interkonsenton rilate al la reintegriĝo de Ĝibraltaro en la hispanian regnon, sed mi ne vidas kialon pri tiu nuna misforma stato de landlimoj.
LA VERA PROBLEMO
Sed tamen restas alia tikla tubero en tiu debato: la bonfarto de la marokaj (kaj kvazaŭ marokaj) civitanoj, sub la nuna politika reĝimo. Tiu por mi estas la vera malfeliĉo de la tuta situacio, ke la okcidentaj saharanoj devas elteni la dominadon kaj la kapricojn de predanta elito sub gvido de diktatora reĝo, anstataŭ memdecidi pri sia destino en la plej vera senco. Antaŭ la sendependiĝo, Maroko suferis ekonomian ekspluatadon, kaj ja estis pli malriĉa ol tiama Hispanio, sed de tiam la situacio eĉ pli malboniĝis, ĝis la punkto ke oni nun diras ke ĝuste la landlimo Maroko-Hispanio apartigas la plej altan diferencon de enspezoj en la tuta mondo, multe pli altan ol tiu inter Usono kaj Meksikio. Kompreneble la kialoj estas multflankaj, sed granda parto ŝuldiĝas al la korupteco de monarĥio kiu naĝas en abundo: sufiĉas vojaĝi al Marakeŝo, kiel mi mem faris antaŭ kelkaj monatoj, por trovi senĉesan konstruadon de palacoj de la reĝa familio, tuj apud ladurboj. Ne malbone por familio kiu en la momento de la sendependeco eĉ ne estis la plej riĉa de la reĝlando. Kaj ĉiu kiu iom konas la historion de la monarĥio, kaj ekzemple legis la libron “Nia amiko la reĝo” ne povas ne indigniĝi antaŭ agadoj kiuj en aliaj kazoj kondukis ekzemple al la elpostenigo kaj pendumo de Sadamo Husejn, dum la torturinto Hasano la Dua estis ricevita per ruĝa tapiŝo en ĉiuj palacoj de la mondo.
Kiamaniere tiu ĉi familio, kaj ĉefe la patro de la nuna reĝo, sukcesis konservi sian postenon, dum la ceteraj monarĥoj en la norda Afriko estis iom post iom detronigitaj? Interalie, kaj jen ni revenas al nia temo, ĉar ili sukcesis ekspluati la naciisman senton. Kiam la reĝimo ŝanceliĝis, kaj tiaj okazoj ne mankis en la lastaj jardekoj, sufiĉis fingromontri la disigitajn aŭ disigotajn teritoriojn por forigi dubojn kaj kontraŭojn. Denove la patriotismo taŭgis por malheligi la sociajn diferencojn, kaj por ke friponoj kaj elitoj konservu siajn privilegiojn. Mi ne kulpigas la Polisarian Fronton, sed ŝajnas al mi ke se ili estus siatempe kunbatalintaj kun la maroka opozicio kontraŭ la komuna malamiko, la situacio estus multe pli bona por ĉiuj ili.
Por konkludi: ne nepre mi kontraŭas la sendependecon de la Okcidenta Saharo, aŭ ampleksan aŭtonomion, se oni alvenus al tiu stato post interkonsento. Dum ekzistas ŝtatoj, por mi ne estas la plej grava ĉu la linio en la mapo pasas tra unu aŭ alia sablero de la dezerto. Sed mi ne faras al mi iluziojn pri la solvo de la problemoj per tia proceduro. Mi memoras ke kiam mi estis pli juna, oni multe esperis de la sendependeco de Eritreo disde Etiopio, kiun preskaŭ ĉiuj eksteraj observantoj konsideris tre prava kaŭzo. Sed vidu kio rezultis el ĉio ĉi: eĉ ne paco: pluaj bataloj, eĉ pri sensignifaj urbetoj, rearmigo de la reĝimoj, rompo de interkonsentoj… Aŭ, por prezenti eĉ pli absurdan epizodon, vidu kio rezultis el la sendependiĝo de la centramerikaj landoj: antaŭ kelkaj tagoj preskaŭ eksplodis milito inter Nikaragvo kaj Kostariko pro eraro en la elmontro de la landlimo fare de Google Maps.
Sendependecon disde koloniismo, jen evidente tion mi apogas. Pluajn sendependecojn kaj diserigojn post koloniismo, favore al la novaj elitoj… nu, en tiaj luktoj vi min ne trovos.