Post la antaŭa blogero, en kiu mi rakontis pri la popolaj movadoj antaŭ la regionaj kaj municipaj en Hispanio, mi ŝuldas pluan informon, ĉefe ĉar la rezulto konfirmis la plej nigrajn aspektojn kiujn mi menciis (iom heziteme) en la lasta paragrafo. Kontraŭe al diversaj esperoj, mia ĉefa konkludo estas ke en epoko de krizo, la patriotismo fariĝas la lasta rifuĝo.
Se vi legas el ekster Hispanio, eble vi jam legis la bazajn rezultojn: aplombe venkis la konservativa partio, kaj sinkis la reganta socialista partio. Tio ĉi ne estas surprizo, kaj oni ja povas aserti ke la nuna registaro tute meritis la punon.
Sed por mi pli signifoplenaj estas aliaj zorgigaj signoj. Rasista partio akiris ankoraŭ tre minoritatajn sed kreskantajn apogojn en la popolaj urboj de Katalunio. La patriotuloj, tio estas la plej naciista koalicio proksima de ETA, fariĝis la dua forto en Eŭskio, kaj la unua en ties teritorio Gipusko. Relative nova hispannaciista partio plifortigis sian bazon en Madrido. Diversaj popolistaj kandidatoj ricevis bonajn rezultojn en Asturio aŭ Kordovo. Kaj eĉ ene de la konservativa partio, ĝenerale ju pli ekstrema la kandidato, des pli apogata.
Evidentiĝis ke la junula movado tre malmulte ŝanĝis la ĝeneralajn tendencojn, krom por profundigi la punon al la reganta partio. Fariĝas ankoraŭ pli malklare kiel daŭrigi la elanon, ĉu per daŭrigo de la kampadoj aŭ per ŝanĝo de la taktiko, kaj mi denove timas (kiel mi diris en tiu antaŭa teksto), ke ne maleblas iom ĥaosa kaj deprimiga fino.
Mi tamen plu pensas ke ĉiukaze la klopodo estas pozitiva. Necesas peti pli realan demokration, ĉar la alternativo estas la kresko de la aŭtoritatemuloj. Kiel ni ĵus povis konstati.
Saluton Tonyo,
mi respetas vian opinion, tamen mi volas esprimi mian dirante ke vi malpravas kiam vi indikas ke la auntauenigxo de la maldekstro en Euxskio okazis pro la krizo. Mi kredas ke endas ne miksigi kio okazis en la Euska Autonoma Komunumo kaj Navaro kaj kio okazis en Hispanio. Indas klarigi ke la EAK kaj Navaro estas la hispanaj komunumoj kiuj malplej perceptis la krizon (fakte en Navaro ŝajne perceptiĝis pozitiva kresko) kaj kio okazis estas ke unuiĝis malsamaj maldekstremaj fortoj en Bildu kaj ke la plejmulto de la euxska societo jam enuis ĉar amaskomunikiloj kaj hispanaj politikistoj ne ĉesas fitrudi la euxskan politikon kaj fimensogi pri la realaĵoj. Miksigi ambaux okazaĵoj ŝajnas al mi erara.
Dirite ĉion ĉi, mi ŝatas vian blogon kaj legas ĝin kiam mi havas liberan tempon 🙂 Ne ĉesu la bonan prozon.
Amike,
Ander
Mi jam respondis en la hispanlingva versio, sed por la alilingvaj amikoj, mi mallonge akceptu ke la pritraktado de la venko de tiu koalicio Bildo en Eŭskio estas certe iom hasta kaj nenuancita. Ili venko ja havas aliajn kromajn kaŭzojn, ne tute koincidajn.
Sed la fenomeno ne estas tiom malsimila funde. Mi rezistas la tenton nomi tiun movadon «maldekstrema», ĉar la esprimo «patriota maldekstro», kiel ili ofte nomas sin ŝajnas al mi oksimoro.
Dankon Hispanio, ĉar nun mi ne plu kredi je ĝi,ĉar mi pensis, ke ĝi povus doni al la koruptado grandan lecionon, mi jam nepre ĉesis fidi faŝisman kaj venditan landon, nuntempe mi ne sentas min fiera pro esti hispano antaŭ unu lando, kiun permesas, ke la koruptuloj gajnas per gol-pluvo. Mi esperas, ke baldaŭ ni ĉiuj pagos tiajn erarojn.