La movado por tutmonda ŝanĝo, kiu kunvokis manifestaciojn en la tuta planedo por la 15-a de oktobro, jam havas sian manifeston tradukitan al Esperanto. Vi povas legi unu version en la retejo de SATeH. Ankaŭ en tiu de SAT, kie estas troveblaj ankaŭ aliaj materialoj pri tiu iniciato, kiu iamaniere havis siajn radikojn en la movado de la 15-a de majo en Madrido.
En tiu ĉi urbo antaŭvideblas granda rolo de la koloro verda; ne nur ĉar kelkaj amikoj probable tie renkontiĝos, sed ankaŭ la verdo estas la simbolo de la protestoj kiuj en la lastaj semajnoj multobliĝis en la madrida regiono, pro la drastaj tranĉoj en la buĝeto de edukado kiujn aplikis la tre dekstrema regiona registaro. La instruistoj, sed ankaŭ lernantoj, gepatroj kaj aliaj tavoloj de la socio plu protestadas, kaj uzis t-ĉemizojn kun verda koloro kiel flago kontraŭ tiu brutala atako de ideologoj, kiuj evidente preferas favori la privatan edukadon.
Tiu estas nur unu ekzemplo, kiun mi komentas ĉar ĝi rekte tuŝas mian familion. Sed multiĝas la ekzemploj, en Hispanio kaj aliloke. En Katalunio estas la sanservoj, en tuta duoninsulo la laboraj rajtoj, dum oni dediĉas milionojn da eŭroj al la pago de ŝuldoj de la bankistoj, en maljusta fiska reĝimo.
Fronte al la serĉado de individuaj aŭ naciaj solvoj, mi ĝojas ke ĉifoje la kampanjo kunvokiĝis tutmonde. Ĉu ankaŭ vi partoprenos viaurbe?
Ĉu ĉi tio ligiĝas kun la protestoj multlandaj? Mi partoprenis en la manifestacio en Vaŝingtono. Iu sugestis ke oni starigu ian retcentron por informado en Esperanto pri tiaj aktivoj tra la mondo.
Jes, temas pri tutmonda kunvoko. Oni povas vidi mapon de manifestacioj en http://15october.net/