15 comentarios

  1. Kara Toño,

    Mi ĉiam legas kun intereso viajn blogaĵojn pere de la E-planedo paĝo. Tamen ĉifoje mi estis iomete ĉagrenita. Mi ŝatus kompreni, kial en Hispanujo (landon kiun mi konas iomete) estas tiom da kolero kontraŭ la kristanismo kaj la religio ĝenerale.

    Certe vi spertis tre dolorigan epokon dum la frankismo kaj ankoraŭ mi ne komprenas, kial la Eklezio apogis tiun fireĝimon. Kompreneble antaŭ la Dua Mondmilito la Eklezio tre timis pro ekspansio de komunisma idearo, tamen laŭ mi tio ne senkulpigas kaj ne povas senkulpigi la sintenon de la hispana eklezio kun la frankisma reĝimo. Do mi komprenas tiuaspekte la koleron de la hispanoj kontraŭ «tiu ĉi» eklezio.

    Poste vi parolas pri hipokriteco de la katolikoj, certe ni estas ekzakte kiel ĉiuj kaj tiom malperfektaj kiom la aliuloj. Vi citis multe la evangeliojn (mi ne eblos diskuti pri via opinio, laŭ kiu, Jesuo estis malfamiliema, mi estas sufiĉe scihava pri tio), mi ankaŭ citu tiun ĉi frazon jesuan en luko: «Kaj ne juĝu kaj vi ne estos juĝitaj» (Lk 6, 37). Mi ne rajtas juĝi ĉar mi estas tiom pekema ol aliulo. Pardonu min pro paroli pri koncepto de peko, tamen kredi sin pli bona ol aliaj personoj estas peko ĉar ĝi estas tro-fiero.

    Pri la diraĵo de la kordova ekleziulo, se vere li diris tion, nu mi diras ke li estas perfekta stultulo. Kompreneble (kaj eĉ feliĉe mi aldonus…) estas stultuloj eĉ en la estraro de la eklezio, samkiel ĉie.

    Mi bedaŭrinde ne havas sufiĉan tempon por diskuti plurajn aliajn punktojn de via teksto, kvankam mi ŝategus tion fari. Mi ne volas kontraŭi vin, nur mi ŝatus diri ke ofte la gehomoj nekredantaj fariĝas malekzaktan imagon pri kio estas kristanismo, pri kio estas la Eklezio, pri kiu estas Jesuo. Mi pardonpetas pro paroleti pri mi: mi loĝas en ateismema lando, Francujo, kaj mi mem estis sendiisto ĝis 23 aĝa. Poste mi malkovris, ke ĉion kion mi kutime pensis pri Jesuo, Dio kaj kristanismo ĝenerale estis malveraĵoj aŭ malekzaktaĵoj. Ne konfuzu ni spiritualecon kun religio laŭ soci-politika aspekto. Tiuj kiuj vivas la fidon ĉiutage kaj profunde ne ŝatas meti sin en publikaj debatoj, ili serĉas pacon por ĉiuj kaj ne kritikas aliulojn pro sia vivmaniero, ili nur volas la plejbonon de ĉiuj homoj kaj preĝas por ili, por ke ĉiuj trovu sian vojon kaj vivu harmonie. Mi esperas, ke mi ne aspektos laciga al vi nek lekcio-donema, mi nur volus ke vi komprenu ke la katolikismo (kaj religio ĝenerale) estas io multe pli profunda kaj – me atreveria decir – bela ol oni kutime pensas. Ne ni malpliigu ĝin je demando pri nuraj formoj, t.e. «katolikoj kontraŭas tion, katolikoj favoras tion, ktp». Ne, katolikoj estas tre diversaj, el ĉiuj politikaj tendencoj. La plej grava afero laŭ ni estas ami Dion kaj ami ĉiujn homojn.

    Mi pretas por plikonversacii kun vi pri tio se vi tion deziras. Kaj komplimentojn por viaj artikoloj.

    Sincere via,

    Kurawiri

  2. Kara Tonyo: «havi sekson» estas la plej disvastigita idiotismo en ĉiuj lingvoj de la mondo: ĉiuj havas sekson, ĉu viran aŭ inan! 😉

    Kara Kurawiri: estas notinde ke vi ne legis la artikolon de Tonyo, aŭ faris tion tre senatente. La respondo al demando: «kial en Hispanujo estas tiom da kolero kontraŭ la kristanismo kaj la religio ĝenerale» troviĝas en la teksto mem.

    Tamen, mi nepre aldonu nuancon. La kolero ĝenerale direktiĝas kontraŭ la Eklezio (episkoparo) kaj kontraŭ la fanatikuloj (inter ili, kelkaj bigotaj ĵurnalistoj) kiuj alstrebas altrudi al la tuta socio siajn ideojn pri familio, kontraŭcipo, volonta graved-ĉeso, ktp. La normalaj katolikoj ne estas celo de kolero.

    Do, (re)legu la artikolon de Tonyo.

  3. Kara Manolo,

    Fakte post atenta relegado mi notas, ke mi parte legis ĝin malobjektive antaŭe. Do mi pardonpetas pro maltrafaj komentoj. Tamen mi daŭre pensas, ke Tonjo en tiu ĉi artikolo tro ĝeneraligas pri katolikoj kaj ties episkoparo.
    Pro tio via komento ŝajnas al mi pli justa. Tio ankaŭ donis al mi eblecon vidi kiagrade malsamas la eklezio jen en Hispanujo jen en Francujo. Tie ĉi, eble pro longtempa laika politiko, la eklezio ne metas sin en la politika vivo escepte por protesti kontraŭ ekz. amasa forigado de la Rom-oj far la registaro de Sarkozy. La t.n. fanatikuloj katolikaj estas tre tre minoritataj tie ĉi inter la katolika kredantaro. Tamen la eklezio defendas valorojn kio tio estas sia plej normala rajto. Poste oni tute havas la rajton kontraŭi tiujn valorojn. La plej grava afero estas, ke ĉiuj eblu pridiskuti ĉion ĉi pace kaj inteligente. Mi agnoskas, ke bedaŭrinde tio ĉi ne eblas fariĝi ĉiutempe.

    Pri la analizo far Tonjo de la evangelioj mi devas diri, ke ĝi estas malprofunda kaj kliŝeema. Oni ne povas analizi tiajn tekstojn tiumaniere, ili estas spiritualaj tekstoj kiujn la kredanto devas mediti. La plej granda eraro estas legi ilin laŭlitere. Jam la t.n. Patroj de la Eklezio substrekis la egan gravecon de la simboloj. La tuta Biblio estas plen-plena de simboloj kaj alegorioj kiel la plejmulto de la religiaj kaj nereligiaj tekstoj antikvaj (kaj kiel la poezio kompreneble!). Ekz. la fajron, kiun Jesuo volas ĵeti sur la teron estas mema simbolo de la dia amo. Kiam Jesuo diras «Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj eĉ ankaŭ sian vivon, li ne povas esti mia disĉiplo» li diras, ke li estas pli grava ol ies familio. Ĉu tio ŝokas vin? Normale! Sed pensu bone: se Dio estas amo, do Jesuo (estante Dio Filo) estas la radiko mem de la amo inter familianoj. Sen Jesuo – sen la amo – la familio disiĝas. Same pri la vivo, sen Jesuo (= sen Dio) ne estas vivo. Li mem diris en Johano «mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo». Tio ŝajnas freneza sed estas metafiziko mem. La Kristo estas la «Logos», la Vorto de Dio, la Parolo mem kiu sencese faras la universon kaj ĉiujn estaĵojn. Sed ni estas iranta tro for kaj mi ne estas teologiisto.

    Resume: la biblia tekstaro legeblas diversmaniere. Ĝi estas profundega oceano da signifaĵoj kaj spegulo de sia leganto.

  4. Dankon Kurawiri pro via komento (kaj pro via sekvado)

    Religio havas multajn diversajn flankojn, ne ĉiam apartigeblajn. Mi havas neniun problemon pri la persona sento pri religio, pri la maniero kiel konduki sian spiritemon. Mi ja povas diskuti kun homo pri tiaj aferoj el intelekta vidpunkto, sed se tiu sentas sian religiemon, mi tute respektas ilian elekton. Ja mi havas multajn amikojn kaj familianojn religiemajn, kaj havas neniun problemon kaj faras neniun riproĉon tiurilate.

    Estas alia flanko publika kaj socia, pri kiu miaj sentoj estas iom pli ambiguaj. Ekzemple, pri la publikaj ritoj aŭ la eksteraj manifestiĝoj. Mi klopodas eviti ilin, krom se temas pri klara kultura manifestiĝo, sed kiam oni faras ilin sentrude, ankaŭtiukaze mi ne oponas kaj foje eĉ partoprenas. Mi nur bedaŭras la kazojn kiam oni misas tion kun la ŝtata sfero. Ekzemple, la ŝtataj funebroj en Hispanio ankoraŭ estas katolikaj, eĉ kiam la mortintoj estis nekredantoj aŭ religiuloj (ekzemple, post teroristaj atencoj aŭ simile). Tion mi alifoje protestis, kaj klopodis favori laikajn alternativajn, kiuj iom post iom firmiĝas en Hispanio.

    Sed mia ĉefa protesto okazas en la pure publika sfero, kiam oni deziras utiligi la religion por favori politikajn opciojn. Kaj tiu estas bona ekzemplo. La katolika Eklezio kiel institucio tre senprestiĝiĝis en granda parto de la socio, pro ilia apogo al diktaturo, sed ili ankoraŭ tion ne akceptis. Ili devus montri humilecon, sed ankoraŭ gardas sintenon de morala supereco, kaj tio ĉi ne nur en Hispanio.

    Mi bone scias ke ekzistas multaj specoj de katolikoj. Kaj mi scias ke plejmulto, almenaŭ mialande, tute ne interesiĝas pri la vera enhavo de sia religio. Bona ekzemplo estas la kompleta malkono pri eĉ la plej bazaj eroj de ilia doktrino. Jen kiam mi publikigis la tekstojn el la evangelio, kiun la fideluloj emas koni tre supraĵe. Sed mi ne volas doni lecionojn al iu ajn, interalie ĉar ĝuste mi estas la malplej adekvata homo por tio.

    Dankon denove, kaj ne hezitu rekomenti ion ajn kion vi volas
    (mi esperas per tiu ĉì teksteto ankaŭ esti respondinta kelkajn el la vidpunktojn de Roberto, kiujn li metis en la hispanlingva versio de la artikolo)
    Postnoto: tiu ĉi komento estis respondo al la unua komento de Kurawiri, ĉar la dua alvenis dum la redaktado; mi preferas ne modifi nun kaj rerespondi poste

  5. Manolo: jes, «havi sekson» nepre estas eraro ĝenerale. Sed eble ne ĉikaze 😉

    dankon ankaŭ pro la cetero de la mesaĝo kaj pro la nuancigo

  6. Kurawiri: dankon denove pro la rekomento.

    La sinteno de la Eklezio en Francio kaj en Hispanio estas certe malsama. En iu momento ankaŭ parto de la episkopa hierarkio tie ĉi montris iom pli da modero, sed nun la ultraortodoksuloj reprenis sian potencon, favorate de la Vatikano, kiu vidas Hispanion kiel landon tro rapide perdantan iamajn sintenojn, kaj kiel spegulo kiu povus influi Latinamerikon. Jen kial tiel ofte venas tien ĉi kardinaloj aŭ eĉ la Papon… kun pli granda malvarmeco ol ili esperis.

    La teksto de la kordova episkopo estas tute laŭlitera. Mi liveris la ligon, ĉar mi jam supozis ke multaj ne povus kredi ĝin. Sed notu ke li nur rakontas aserton de la kardinalo respondeca pri familiaj aferoj en Vatikano!

    Pri la interpreto de la religiaj tekstoj: nu, mi invitis al la legado. Mi bone scias ke katolikismo malkonsilas personan interpretadon de la sanktaj tekstoj, kaj ke per tio mi falas en herezecon. Kiel kuriozaĵo, mi legis unue la tekston en la unua hispana traduko de la historia, kiun faris hispania protestanto en la baroka tempo, kiu tial devis fuĝi el la lando, persekutata de la Inkvizicio (mi faris tion pro literaturaj kialoj, sed poste kontrolis kaj citis laŭ la kutima katolika versio)

    Mi ankaŭ scias ke oni povas interpreti simbole la tekstojn. Sed tiam ekestas problemo: se oni povas interpreti diversmaniere, kiel scii kiu interpreto taŭgas por publikaj celoj? Mi volas diri: mi ne enmiksiĝas en la privatajn interpretojn de la homoj, nek en la interpretojn de la Eklezio kiam tiu ĉi direktiĝas al ĝia fidelularo. Sed kial ili kuraĝas kontraŭi ekz. samseksajn edziĝojn ĝenerale, se tio baziĝas en unu el pluraj eblaj interpretoj? La publika demonstracio en Madrido baziĝis sur la festo de la Sankta Familio kaj montris tiun ĉi kiel bazon por sana familia kunvivado. Mi esperas ke mi montris almenaŭ ke tiu interpreto ne estas la nura ebla.

  7. Kial Jesuo neniam edzigxis? Ne respondu cxar li estis Dio. Mi scias tion kaj ne demandas pri Jesuo/Dio/filo sed pri Jesuo/homo. Cxi tie oni skribas tri interesajn kialojn.

  8. Mi estas sociologisto, pro tio, mi vidas religiojn kiel metaforoj de la ŝtato. En antikva Grekio, estis centoj da ŝtaturboj, sekve, estis centoj da gedioj. En Romia kaj Bizanca imperioj, estas potenta imperiestro, sekve la antikva katolikismo havis ĉiupova imperiestra Dio. Dum mezepoko, okazis feŭdismo, do oni komprenis la sanktulojn kiel «feŭdaj sinjoroj»: Sankta Lucio havis kiel «feŭdon» la okuloj, Sankta Jakobo havis kiel feŭdon la Galicio, Sankta Cecilio havis kiel feŭdon la muziko, ktp. kaj Dio estus imperiestro malproksima, kiel romia-ĝermana imperiestro, aŭ reĝo de Francio. Protestantoj volis nefeŭdan ŝtaton, sekve ili postuli rektan rilaton inter la civitano kaj la ŝtaton kaj rektan rilaton inter homo kaj Dio. Anarkistoj ne volas ŝtatestron, sekve, ne volas iun dion.

    Alie, mi vidas eklezioj kiel politikaj partioj. Katolika eklezio agas klare kiel politika partio en latinidaj landoj, en Irlando, en Pollando, ktp. Ortodoksa eklezio agas kiel granda politika partio en Grekio kaj en Rusio. Tie, tiuj eklezioj apogas al malapogas la registraron laŭ siaj bezonoj kaj celoj. En landoj kiel Usono, Anglio, Svedio aŭ Ĉinio, katolika eklezio agas kiel minoritata partio.

    Sekve, oni devas rigardi eklezion kiel partio kaj religion kiel politika metaforo aŭ ideala modelo de ŝtato. Do, komunista partio, ekzemple, agas malsame en malsamaj landoj kaj en malsamaj okazoj, same okazas al kristandemokrataj partio, ktp. Eklezioj, sociologie, estas malnovaj partioj, kiuj aperis antaŭ la modernaj, ne plu.

    Ĉiuj kiuj eklezioj diras estas krovitaj per antikvaj metaforoj. La kunigo inter la «regno de la ĉieloj» kaj la hispana regno al hispana episkoparo estas necesa al hispanaj episkopoj, kiel la kunigo inter la 19-jarcenta Anglio al 21-jarcenta Hispanio estas necesa al hispanaj komunistoj.

    Filozofiaj sentoj kaj duboj pri Dio, postvivo, dia justeco, ktp estas flankaj al katolika hierarkio, kiel deziro pri revolucio kaj socia justeco estas flankaj al hispanaj komunistoj. Tiu apartenas al historio al ambaŭ grupoj.

  9. Kara Tonjo,

    Multajn dankojn pro viaj du respondoj kiuj estis tute klaraj por mi.
    Nur unu plian komenton al jenaj liniojn viaj:»Mi bone scias ke katolikismo malkonsilas personan interpretadon de la sanktaj tekstoj, kaj ke per tio mi falas en herezecon (…) Mi ankaŭ scias ke oni povas interpreti simbole la tekstojn. Sed tiam ekestas problemo: se oni povas interpreti diversmaniere, kiel scii kiu interpreto taŭgas por publikaj celoj?»

    Nuntempe (ekde 1958) la katolika eklezio fakte forte invitas al la kredanto legi mem la bibliajn tekstojn. La persona kaj cxiuataga legado de la Biblio estas rekomendata samkiel partopreni la diservon. Pri la interepretado: la eklezio tute ne malpermesas personajn interpretadojn, cetere neeblas havi unu solan interpretadon de tiaj tekstoj. Ili naskas nature egan plurecon da interpretajxoj. Poste tie estas la eklezio por «gvidi» oniajn personajn interpretadojn komparinte ilin kun la t.n. Tradicio de la diversaj doktoroj de la Eklezio. Tio kio bonas laux mi en biblia interpretado estas, ke granda spaco da libereco estas lasata al la kredanto kiu devas legi kaj mediti la tekstojn en sia koro kaj en la Spirito. Vi parolis pri herezajxo: ekz. diri, ke Jesuo estis nur homo aux diri, ke li estis nur Dio, tio estas herezajxo, t.e. eraro, tamen oni rajtas erari sed oni ne rajtas proklami ke onia eraro estas la vero. Unu lastan aldonajxon: oni rekonas bonan interpretadon per la fruktoj kiujn gxi naskas.

    Sicere via,

    Kurawiri

  10. Beĉjo: la interpreto de la aŭtoro estas interesa kaj ebla; sed pri la vivo de iu viro nomata Jesuo en Izraelo ni konas tiom malmulte kaj tiom nefidinde ke mi supozas ke oni povas dedukti ion ajn.

    Roberto: la komparoj estas grandparte trafaj kaj ĉiukaze pensigaj. Oni povas resumi ke diojn kreas la socioj laŭ siaj ideoj. Ĝi estas sociologia versio de alia frazo pli malnova, atribuita al Ksenofano de Kolofono: «kiaj homoj, tiaj dioj». La individua psikologia versio de tiu aserto estis pruvita en la unua eksperimento de tiu ĉi listo: angle kaj hispane.

    Kurawiri: mi parolis pri herezeco iom ŝerce 🙂 Sed estas vere ke la interpretado de la religio povas esti diversa; tiom diversa, ke en enketo farita antaŭnelonge en Hispanio, dek procentoj de la katolikoj praktikantaj kaj 25% de la ne praktikantaj ne kredas ke Jesuo ekzistis en la realo; 27% de la praktikantoj kaj pli ol duono de la nepraktikantoj ne kredas ke la animo ekzistas post la morto. Vi povas vidi la grafikaĵojn kun multe pli da informoj en tiu ĉi ligo. Mi vere surpriziĝas, ĉar ne temas pri subtilaĵoj, sed pri kerno de la kredaro. Eble pravas Roberto ke la religio estas por multaj kiel politika partio aŭ eĉ kiel futbalteamo.

  11. Tiu grafikaĵoj estas interesaj. Ekzemple, «no creyentes», ŝajnas al mi strangega, ĉu ĝi inkluzivas protestantojn, judojn, islamanojn? Ŝajnas ke al hispanoj ekzistas nur du opcioj: katolikismo aŭ nekredemo.

    Estas aliaj kulturaĵoj, ekzemple, pri la tri magoj. En Brazilo oni ne pensas pri ili. Se oni demandas eĉ al tradicia katolika pastro, li dirus ke tiu estas figuro aŭ metaforo por signifi ke Jesuo venis al ĉiuj popoloj (la tri reĝoj vere estas tri kiel filoj de Noa, kiu oriĝinis ĉiujn popolojn). Sed se oni demandis al brazilano pri Yemanjá, diino de la maroj, multaj eĉ «nekredantoj» diros ke ŝi ekzistas. Protestantoj certe dirus ke ŝi estas vere aktiva demono, ĉar al protestantoj, ĉiuj tradiciaj dioj estas demonoj. Mi kredas ke malmutaj brazilanoj pensas Yemanjá’n kiel metaforo de maraj danĝeroj.

    Alie, oni preferas nei la faktojn ol ne havi interpretojn al ili. Certe materialisto preferus nei la danĝerojn de la maro ol akcepti la ekzistado de Yemanjá. Tiu ofte okazis en historio. Ekzemple, raciistoj neis la ekzistadon de meteoroj, ĉar ne estus ŝtonoj en la ĉielo. Hodiaŭ tiu estas tre ofta inter la memnomataj «sceptikistoj». Se «sceptkisto» trovus nifon, tiu preferus dubi pri la propra vidkapablo ol akcepti ĝian ekzistadon.

    Mi pensas ke al hispanoj, ekzistas dilemo: aŭ oni akceptas la katolikan interpretadon pri Dio kaj la animo, aŭ neu Dion kaj animon. Scienca studo pri fantomo neeblas, ekzemple. Aŭ oni akceptas katolikan fantomon, aŭ oni neas komence ĝian ekzistadon, eĉ se oni vidas ilin.

  12. Kristanismo estas–eble intence–ambigua afero kiu samtempe ekspluatas kontraŭajn ideologiajn tendencojn. Ĉi-kaze, temas pri revolucia & kontraŭrevolucia momentoj: 1e: starigo de militanta religio kontraŭ antaŭaj institucioj, 2e: firmigo de aktualaj aŭtoritatismaj kristanaj institucioj. Kompreneble, la meza kristano tro stultas pripensi la implicaĵoj de la kontraŭfamiliaj diraĵoj de la fikcia Jesuo.

  13. Roberto: La eksplikojn pri la enketo vi povas trovi tie ĉi. Temas pri enketo de ĵurnalo, kaj do ne nepre la plej fidinda, sed aliaj montris simile koherajn rezultojn. La ĝenerala divido estas:
    – Katoliloj «praktikantaj» (mi ne scias ĉu tio estas la vorto uzata alilande, sed en Hispanio nomiĝas tiel tiuj kiuj ĉeestas la semajnajn ritojn, kaj iel konsideras la instruojn de la pastroj kaj episkopoj): 28%. NOTO: estas eraro en la supra parto de la grafikaĵo, ĉar oni inversigis la nombrojn de praktikantoj kaj ne praktikantoj.
    – Katolikoj «ne praktikantaj» (kiuj iel konsideras sin katolikoj, sed apenaŭ atentas la pastrojn, kaj nur iras en preĝejojn por ritoj kiel edziĝo kaj simile): 49%
    – Ne kredantoj: 11% (mi supozas ke temas pri agnostikuloj, aŭ pri homoj iel spiritualemaj, sed ne sekvantaj specifan religion)
    – Ateistoj: 10%
    – Aliaj religioj: 2%

    Pli signifoplene estas ke la nombro de katolikoj malpliiĝas draste ĉe malpli aĝaj homoj.

    Pri skeptikismo, eble vi jam rimarkis ke mi havas plurajn tekstojn en la alia parto de mia retejo. Nu, oni povus respondi pli longe, sed mi resumas en du atentigoj. Unue, ke mi ĝenerale preferas raciajn eksplikojn al fenomenoj: se estas ŝtormo, eble estas bone navigi la ŝipon por eliri el ĝi ol ĵeti florojn al la diino de la maro por ke ŝi kvietiĝu; mi scias ke mia alirmaniero estas malpli romantika, sed, kion mi povas fari? Se homo diras ke en domo de najbaro loĝas fantomoj, eble estas socie pli adekvate ke mi tamen vizitu lin ol ke mi fidu ĝeneralajn opiniojn; ja kelkfoje estas pli taŭge suspekti pri sonoj de krakanta ligno ol de hantema mortinto; sed kompreneble vi rajtas kredi ankaŭ pri tio ĉi se vi volas.

    Mi ja scias ke la Magoj estas tri. Ne ĉar tion diras pastro (en la nura evangelio kiu parolas pri ĝi aperas neniu nombro, kaj en la apokrifaj evangelioj la nombro forte varias). Mi scias ke ili estas tri ĉar… hodiaŭ alvenis tri donacoj!
    Ke en mia hejmo loĝas krom mi tri homoj estas nur hazarda koincido 😉

  14. Kompreneble al mi estas pli facile kompreni portugalon aŭ hispanon ol aliaj eŭropanoj (vere, portugaloj estas nur malbonhumoraj brazilanoj). Kiam mi legas, ekzemple, disputojn inter rusoj kaj germanoj, mi multon ne komprenas pro granda diferenco de kulturaj postulatoj. Do estas tre interesa al mi tiuj diskutoj en via blogo.

Los comentarios están cerrados.