|
Oni invitis min partopreni en tiu ĉi dosiero pri konspiroj probable ĉar en aliaj debatoj en la sino de SAT mi montris mian skeptikemon pri plej multaj konspiraj teorioj, kaj do oni certe konsideris min plej malferma kontraŭulo al tiu ĉi pensmaniero. Mi tamen devas dekomence forigi tiun ĉi miskomprenon: mi volas klare esprimi ke mi estas plej ekstrema kredanto je konspiraĵoj, kaj, eĉ pli, ke mi kredas ke devus ekzisti pli da ili.
Kial do mi ofte kontraŭas la konspirteoriojn ofte plagantajn niajn debatojn? Mia problemo rilate al konspiraj teorioj estas ke plej ekstremaj konspiremuloj emas kredi je UNU granda konspiro, ili emas kredi ke ĉio grava okazanta en la mondo estas la rezulto de unu mastra plano de unu grupo, kiu aranĝis ĉion por konduki la aferojn laŭ siaj interesoj. Ĉu atenco okazis? jen la kaŝita mano de tiu mastro; ĉu banko kolapsis? jen alia pruvo; ĉu krizo faligis landon? nepre la ekspliko estas la fiago de tiu mastraro; ĉu registaro kolapsis? probable ie tie iu movas la fadenojn. Kiu estas tiu "iu", tie ja povas kuŝi la diferenco inter la malsamaj teorioj: jen la CIA, la judoj, la bolŝevistoj, la klubo Bilderberg, aŭ eĉ la eksterteranoj. La kaŭzoj aŭ la detaloj povas varii, sed la pensa ŝablono restas la sama: ĉion oni povas ekspliki per tiu kaŝita manipulado de malgranda perversa grupo, kontraŭ kiu la simpla popolo apenaŭ povas ion agi.
Tiu skemo, simple kaj iom karikature pentrita, estas la bildo kiun mi oponas, kaj kiu foje eĉ furiozigas min. Unue, ĉar mi konsideras ĝin intelekte malriĉa kaj psikologie perversa, sed ĉefe ĉar miaopinie ĝi kondukas al malvenka sinteno ĉe la flanko de la elpremitoj. Tion mi klarigos poste.
Certe, mi ne neas ke ja ekzistas veraj konspiroj. Konspiri estas kun-spiri, senti kaj agi kune. Mi certas ke la "malamikoj" kun-spiras. Ke la registaroj kaj potenculoj de la mondo kun-spiras. Ke spionoj kaj policanoj kun-spiras. Eĉ pli, mi sentus min ege surprizita kaj eĉ desapontita se spionoj kaj policanoj ne konspirus, oni ja pagas ilin por tio! Sed tio ne signifas ke ĉio ŝuldiĝas al tiaj konspiroj. Vivo estas tro ĥaosa, grupoj interpuŝiĝas tro ofte, ŝancoj kaj turniĝoj aperas en ĉiu momento, por ke eblu ekspliki ĉion per nur unu kaŭzo.
Maldekstruloj emas imagi la potenculojn de la mondo kiel avidaj komplotantoj, kiuj pasigas sian tutan tempon cerbumante kion ili aranĝos por la estonto, kiel ili organizos ĉies vivojn. Vero tamen estas ke plejofte ili estas oportunistoj, ili prenas la ŝancojn kaj rapide decidas kion ili povas profiti por sia intereso. Ĉiuj grandaj korporacioj kaj organizaĵoj havas siajn fakojn por strategio, sed, kredu min ĉar mi plurfoje propramane tion spertis, se realo ŝanĝiĝas, eĉ guton, ili forĵetos siajn planojn kaj adaptiĝos senhezite, dum ni kunvokas asembleon kaj diskutas la plej etajn detalojn ĝis elĉerpiĝo, por finfine nenion konsenti. Oni atribuas al la strategisto Karl Rove, la ĉefkonsilisto de George Bush, la ideon ke, dum intelektuloj studas la realon, ili, la imperio, agas kaj kreas novan realon, kiun la ceteraj nur povas restudi, kaj apenaŭ reagi.
Unu ekzemplo povas klarigi mian vidpunkton. Oni multe serĉis konspirojn de la usona registaro aŭ de malhelaj fortoj al ĝi iel ligitaj, por klarigi la atencojn de la 11-a de septembro en Novjorko. Iuj iris tiel malproksimen ĝis aserti ke la tuta operaco estis aranĝita de tiu grupo. Ili eksplodigis bombojn ene de la Ĝemelaj Turoj je la sama momento kiam la aviadiloj kraŝis en ilin. Aliaj eksplodiloj detruis alon de la Pentagono, la centro de la militaparataro en Vaŝingtono, anstataŭ aviadilo kiu neniam ekzistis. Tre multaj libroj estis skribitaj pri tiuj teorioj, filmoj estis reĝisoritaj, sennombraj retejoj defendas tiun elpensaĵon. Tuta movado, la tiel nomata "veromovado", kreiĝis por apogi ĝin.
Nu, pardonu, mi ne kredas ĝin. Ŝajnas tute malverŝajne ke inter la miloj da homoj kiuj devis partopreni en tiu komploto, neniu alportis la pruvon aŭ likis detalojn de la novaĵoj, post preskaŭ 13 jaroj. Homoj estas fuŝemaj kaj klaĉemaj, kaj estas mirinde ke oni tenis tiun sekreton, kiu kondukis al la murdo de tiom da supozeble sampatrujanoj, kaŝita dum tiom da tempo. La supozataj pruvoj estas ĉiuj cirkonstancaj, divenaĵoj, kaj sciencistoj bone scias ke oni ĉion povas pravigi. Laŭ konata principo, eksterordinaraj asertoj postulas eksterordinarajn pruvojn.
Kompreneble, oni povas ja kredi ĉiujn hipotezojn, kaj mi koncedas ke mi ne malpruvis la konspirteoriojn. Sed mi speciale citas tiun ĉi ĉar mi opinias ke la kredo je tiu konspiraĵo damaĝas la agadon de la maldekstro kaj la progresaj fortoj. Se vere homoj kredas ke la usona registaro aranĝis la atencon, el tio deduktiĝas ke ili estas tiel potencaj kaj avidaj ke oni neniom povas fari kontraŭ ĝi. Ili kapablas malvarmsange murdi milojn da siaj propraj kuncivitanoj, ili ja povas ĉion. Rezisto estas senutila.
La vero estas ke ili povas esti venkitaj. Eĉ malgranda aro da tutvolontaj partizanoj povas doni fortegan baton al la ĉefaj pintoj de la imperio (kaj per tio mi certe nek pravigas tiun agadon, nek favoras la agadon pere de minusklaj avangardoj, sed simple volas ĵeti lumon sur la eblecon kontraŭbatali eĉ la plej potencajn strukturojn en la mondo). Pensi ke ili mem organizis la aferon estas demoraliza konkludo, ĝuste kiam ni devus eltiri la malan konkludon!
Krome, mi observas eron da elitismo kaj eĉ rasismo en tiu teorio: kiel grupeto da araboj, triamonduloj, povas mem solaj krei tiun planon? Tion certe devis cerbumi stabon da okcidentuloj, plej probable altedukitaj blankuloj, en siaj komfortaj kabinetoj. Tian vidpunkton oni povas dedukti el diversaj asertoj de tiu "veromovado" de la 11-a de septembro, sed estas eĉ pli eksplicite legebla en alia "veromovado", kiun malmultaj konas ekster Hispanio, sed kiu ege popularas en tiu ĉi lando,
eĉ defendata el granda parto de la nun [tiam] reganta partio kaj el la dua plej disvastigata ĵurnalo de la lando. Laŭ tiu ĉi, la
atencoj de la 11-a de marto 2004, kiuj mortigis 200 homojn en diversaj trajnoj en Madrido, ne estis planataj de grupo de islamistaj teroristoj, sed probable de koalicio inter la vaska organizaĵo ETA kaj membroj de la tiam opozicia partio, la socialista PSOE, kiuj tiel deziris renversi la registaron de Aznar, tri tagojn antaŭ la okazigo de novaj elektoj, en kiuj cetere venkis la PSOE sekve al la indigno de milionoj da homoj pro la mensogaj kaj trompaj asertoj de la tiama registaro. La Popola Partio kaj ĝiaj simpatiantoj ne sukcesis gluti la klaran malvenkon, tute neatendatan de ili, kaj eĉ nun semas dubojn pri la vera cerbo malantaŭ la teroro.
Tiu ĉi alia konspirteorio estas tre interesa ankaŭ ĉar ĝi pruvas ke la konspiremo ne estas havaĵo nur de la maldekstro, kaj ke tiu aliro por ekspliki la realon lumigas psikologiajn trajtojn, kiuj apenaŭ havas rilaton kun la klasikaj teoriaj politikaj dividoj. La konspiremo plejofte venas el la tendenco de la homoj vidi strukturojn kaj kaŭzojn eĉ kiam tiuj ĉi ne ekzistas, kaj kontraŭbatali la ĥaoson en la vivo kaj la politiko. Ke subita atenco fare de marĝenuloj ŝanĝis tutece la politikan vivon de lando kun firmaj strukturoj, tio montriĝas afero malfacile eksplikebla, speciale se vi havas la orgojlan sintenon ke via klaso ĉiam devas regi. Ke alia antaŭa atenco kaŭzas subitan ŝanĝon en la ekstera politiko de la plej granda potenco, kun la konkludo ke oni invadas sufiĉe fortan landon, kaj oni revolucias la politikan vivon en la tuta Mezoriento, estas pli facile eksplikebla per klare konturita antaŭplano ol per subita reago de rapidaj oportunistoj kiuj prenis la ŝancon en cirkonstancoj favoraj pro la malforto de la opoziciuloj.
Tiu psikologia bezono ordigi la ĥaoson estas komuna kun la bezono je religioj kaj pseŭdosciencaj kredoj. Tial, oni foje parolas pri konspiranojoj, por aludi kredon de la plej ekstremaj konspiremuloj. Kaj ili kundividas kun religiuloj la malfacilon ke ili ŝanĝu sian kredon. Nenio vere konvinkas homojn kun tiaj kredoj. Eĉ la plej klarajn refutojn oni povas integri en la konspirteorion: oni ĉiam povas pensi ke la registaro (aŭ la judoj, aŭ Bilderberg, aŭ la komunistoj, aŭ la eksterteranoj) komplotis por ŝajnigi tiun ideon. Ne provu debati kun ili: vi povas eĉ aperi kiel agento de tiu konspiro. Tio okazis al mi, eĉ ene de la esperanta movado!
Ĉar ankaŭ en Esperantujo ni havas niajn konspirteoriulojn. Homoj kiuj vidas tiel evidente ke Esperanto estas granda ideo, ke ili ne povas imagi ke ĝi ne triumfis pro alia kaŭzo ol pro la kontraŭstaro de la potenculoj. Kompreneble, ĉiuj ni pensas same, sed ĉiu sana inter ni ankaŭ konkludos ke ne tiu estas la nura ebla ekspliko por la mankoj de nia movado. Ankaŭ nia propra malgrandeco, nia malforteco, nia fuŝemo, nia amatoreco, niaj dividoj, povas ekspliki la plej multon de niaj problemoj. Sed por konspiremuloj tio ne gravas: devas ekzisti eksteraj kaŭzoj por pravigi ĉiujn niajn malvenkojn. Kaj kvankam mi koncedas ke certe Esperanto, aŭ SAT, havas kontraŭulojn, mi volas defendi ke tiu sinteno estas negativa, ĉar ne ebligas al ni korekti niajn mankojn, kaj serĉi adekvatajn strategiojn kaj taktikojn.
Mi insistas: mi certe kredas ke ekzistas konspiroj. Estus malsaĝe tion nei. La paperoj de Vikilikoj (Wikileaks), la konfesoj de Edward Snowden, kaj multaj aliaj lastatempaj konfesoj kaj malkaŝoj, pruvas ke la registaroj kaj la potenculoj ade konspiras.
Kiel ni kontraŭu tiujn konspirojn: estas klare –ni mem devas konspiri pli. Kun-spiri, kun-labori, kun-agadi. Cerbumi malpli por trovi kaŝitajn verojn kaj strategiojn, disputi malpli akre inter ni, malpli fendi harojn, ĉesigi la batalojn inter la Judea Libera Fronto kaj la Popola Fronto de Judeo (laŭ la fama ŝerco de la filmo "La vivo de Brian"). Malpli pensi pri konspiro, ĉar ni komencos suspekti malamikojn inter niaj kamaradoj. Specife en la SAT-movado, en kiu ekzistas tuta mistika emo "diskuti por atingi pli grandan klerecon", ni tro ofte suprenigas la inter-disputadon super la kun-spiradon.
Sume, konspiroj estas bonaj. Ni bezonas pli da ili. Ĉe ni.
Toño del Barrio |
|