Kial plu gravas Esperanto

Lastatempe mi ekrimarkas ĉe iuj amikoj ian lacecon pri Esperanto, foje eĉ seniluziiĝon, ĉefe rilate al aktivado, informado kaj propagando. Ĉu meritas la penon dediĉi tempon disvastigi la lingvon? Ĉu estas io malantaŭ ĝi krom simpla ŝatokupo aŭ okazo amikiĝi?

La demando nedubeble estas pli malnova, kaj jam aliaj traktis ĝin pli profunde kaj klere. Preskaŭ finiĝinte tiun ĉi tekston mi trovis ke sian personan respondon al simila zorgo nun publikigis kiel poezion mia amiko la verkisto Jorge Camacho en sia blogo. Bone, mi akceptas tion (min nur iom agacas la ĉeesto de la vorto “kabei”, kiun mi plej malŝatas, ĉefe se uzata ostempe aŭ minace), sed mia propra respondo iras en alia direkto.

Kvankam mi povus paroli pri la personaj ligoj kaj la emocioj, mi konsideros nur la praktikan flankon, kial partopreni en la informa kaj eĉ varba agado. La malnovaj celoj pri solvo de monda lingvoproblemo aŭ pri strebo al paca mondo ne plu estas laŭmodaj, ŝajne, kaj ĉe multaj eĉ cedis lokon al aliaj preskaŭ malaj, kiel savado de lingvoj aŭ elstarigo de identecoj. Konsiderante ke, kiel mi jam alifoje komentis, homoj plu venas al esperanto pro ideoj (eĉ se ili restas aŭ foriras pro sentoj kaj emocioj), foje oni devas fari ekvilibrojn en ekstera informado pri tio, kiujn ideojn plu reprezentas Esperanto en nia nuna mondo (kaj tie ĉi mi ne aludas al la natura pluraleco de ĝiaj parolantoj).

La demando sin prezentas pli elstare en la nunaj cirkonstancoj en Hispanio. Kiel vi sendube jam scias, en tiu ĉi momento mia lando travivas fortan ekonomian krizon. La enspezoj kaj do la konsumado draste falis, la entreprenoj malpli aktivas, ofte devis fermi siajn pordojn, kaj entute la dungado ŝrumpis. La senlaboreco estas tre alta, ĉefe inter junuloj. La enspezoj de la ŝtato forte falis, kaj do la deficito altiĝis, kio devigas altigi la pruntojn, kies intererezoj tre kreskis, kondukante al forta elhakado de la sociaj elspezoj. La financa sektoro troviĝis en malbona situacio, al kiu la registaro respondis favorante eksteran refinancadon, subtenatan de la ŝtato. Iom post iom kreskas la sociaj protestoj, kaj la konfido pri la regantoj falis al minimumo.

Nu, en tiaj cirkonstancojn, kiun rolon ludas nia lingvo kaj nia movado? Kial batali por ĝi, kaj dediĉi al ĝi la tempon kiun oni povus elspezi por pli premaj aktivadoj?

Mi donos mian personan opinion, kiuj estas la motivoj kiuj min plu pelos okupiĝi pri la lingvo, almenaŭ ĝis kiam miaj personaj cirkonstancoj konsilus agi alie. Mi konscias ke por multaj aliaj tiuj kialoj tute ne taŭgas, kaj por aliaj, kiuj parte konsentus, ili konsistigos minimuman parton de ties propraj motivigoj, sed mi esperas ke ili povos instigi aliajn konservi aŭ kreskigi sian engaĝiĝon. (Parenteze: mi denove emfazu ke temas pri persona takso, tute ne rilata al mia respondeco kiel prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio; eĉ se duobliĝo ne ĉiam eblas, mi certe konas ke mi devas apartigi la neŭtralan karakteron de la asocio disde mia persona politika kaj socia idearo)

Esperanto kiel vojo kaj ponto

Mia ĉefa motivo por Esperanto estas supernacieco. Ĝi estis la kialo ke mi lernis la lingvon, kaj mi konsideras ĝin nun eĉ pli grava. Laŭ mi, la nuna krizo ŝuldiĝas al tutmondaj kaŭzoj (eĉ se en Hispanio kaj ĝenerale en suda Eŭropo ekzistas propraj pligravigaj cirkonstancoj), kaj devos esti solvata nur internaciece. Alikaze, la eliro el la krizo venus per pligravigo de la internaciaj streĉiĝoj. Jam la historio pruvis en aliaj similaj okazaĵoj, ke homoj respondas al la krizoj per rifuĝo en sian konkon, en la grupon (nacian, ŝtatan aŭ similan) kiu donas al ili apogon kaj komforton, eĉ se tio kondukas neeviteble al komunan pligravigon de la averaĝa stato. Eĉ se mi konscias ke temas pli natura socia dinamiko, kaj eĉ se mi skeptikas ke homoj lernas el la historio, mi ne rezignas akcepti ke tiu estas neevitebla, kaj do, ankoraŭ pensas ke indas kontraŭbatali la naciismon.

Ĉar naciismo ja kreskas kaj certe plu kreskos en tiuj cirkonstancoj. Eĉ ene de Eŭropo, vi povas vidi kiel diversaj nacianoj kulpas la aliajn pro la ekonomiaj problemoj, kiel mi komentis en mia antaŭa blogero, kiam mi menciis ke ekonomiko estas naciista scienco. Ankaŭ ene de la ŝtatoj, la interbataloj inter administraciestroj celos kaŝi proprajn respondecojn, dum kulpigo al enmigrintoj povas fariĝi bona maniero trovi komunan malamikon aŭ propekan kapron en okazo de malfacilaĵoj.

En tiuj ĉi momentoj, Esperanto povas esti, miaopinie, vojo por alia pli justa solvo. Kompreneble, mi plene konscias pri nia nuna malforteco, preskaŭ sensignifeco, kaj do mi ne parolas pri la vojo. Sed ĝi povas montri alian manieron alfronti la komunajn internaciajn problemojn.

Ekzemple, en momento en kiu Eŭropa Unio estas nur la reĝlando de la ŝtatestroj kaj la burokratoj, kiuj preferas albordi la krizojn el sia propra malgranda intereso, kaj kiuj uzas la diferencon (nur portempan, bedaŭrinde, mi certas) de la ekonomia situacio inter la malsamaj landoj por nur emfazi siajn individuecojn, mi preferas la koncepton de Esperanto-Eŭropo, kiu atentas la homojn, kaj ne la naciojn (mi esperas ke ne necesas ke mi longe ekspliku tiun esprimon al esperantistoj; mi blogis pri tio en la hispana; mi nur klarigu tie ĉi ke tute ne temas pri tiuj sonĝoj pri eŭropa identeco, kiujn tiom favoras iuj ideologoj en Eŭropa Esperanto-Unio, kaj kiujn mi trovas ĝuste la malo de miaj opinioj)

Je pli ampleksa nivelo, Esperanto povas fariĝi ponto inter civitanoj tutmondaj, kiel prave atentigas la ĉijaran rezolucion de la Universala Kongreso, la unuan kiun mi vere atentas. Forigi tiujn miskomprenojn kaj antaŭjuĝojn, kiuj igas nordeŭropanojn pensi ke latinidoj estas mallaboremaj ŝtatemuloj, dum tiuj ĉi pensas pri la egoismoj postulemaj de la unuaj, aŭ kiuj igas individuajn usonanojn kulpigi ĉinanojn, aŭ inverse, dum fakte la krizo venas el mistraktado fare de povuloj al ĉies subuloj, ĉu per minilaboroj, per konstruaj vezikoj, per manipulado de financaj indicoj, per rabaj privatigoj, aŭ per simpla rekta ŝtelado. Tiu rekta ilo, kiu konektas “homojn kun homoj”, plu valoras por forigi la mijarajn barojn.

La internacia kunlaboro nepras en la socia agado. Miaopinie, ĝi estas, nun certe, la difina karaktero. Historio montris ke socialismo en unu lando fariĝas neeviteble ŝtata kapitalismo, ĉar tiu devas komenci komerci kun ceteraj ŝtatoj, aŭ fali en mortigan aŭtarĥion. Ankaŭ, en pli konkreta skalo, multaj ekonomiaj luktoj ene de la kapitalismo devas esti internaciaj: protekto de laboristaj rajtoj necesigas komunajn regulojn por eviti sklavigon en aliaj landoj, strebo al pli justa impostado devas kontraŭbatali la konkurencan senimpostadon kaj la fiskajn paradizojn.

Denove mi ripetas ke mi bone scias ke nia lingvo ne estas nur en pozicio gvidi regan rolon en tiuj bataloj. Sed ĝi povas taŭgi kiel ekzemplo kaj lumtur(et)o. Ĝi povas esti la malgranda kontribuo al pli ampleksa batalo, en kiu ni estas nur ero.

Se Esperanto estus nur hobio, mi mem jam delonge estus dediĉintaj ĉiujn miajn strebojn al aliaj agadoj. Sed por mi persone, nia lingvo estas ĉefe ideo, eĉ se ne ĉies ideo. Se mi rajtas parafrazi la vortojn de onklo Zamĉjo, “kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive kiel ludilo aŭ hobio, mi volas havi nenion komunan”.

Etikedoj / Etiquetas / Tags » , , «
Bookmark and Share

Aŭtoro / Autor:Tonyo
Dato / Fecha: 21 Agosto 2012 23:33
Lingvo / Idioma / Language: en Esperanto
RSS: RSS 2.0
Komentoj fermitaj / Comentarios cerrados.

8 Komentoj / Comentarios

  1. 1

    Ankau mi ne konsideras min kiel hobiisto. Se Esperanto ne estus pli ol korbopilko, mi eventuale farintus la saman. Ludi multe kaj poste chesi.
    Tamen, se iom da metodo interesas viajn legantojn por varbado, mi ghuste dedichis pagharon pri tio : Reta Aktivula trejnado por la Estonteco, alidirite RATE. Iru che http://www.ratoj.net

  2. Cindy McKee
    23 Agosto 2012 19:01
    2

    Rapidan statistikan aferon mi volas enĵeti ->

    Vidu la vizit-montrilon maldekstre ĉe alia blogo: http://neniammilitointerni.over-blog.com/
    Pli da vizitantoj el Usono ol el iu alia lando. Same ĉe lernu. Lernu havas pli da usonaj registritaj uzantoj. Usonaj vizitantoj estas en dua loko ĉe sezonoj.ru, sama situacio ĉe aliaj esperantlingvaj retejoj.
    Fifame, ni usonanoj ne havas grandan intereson en lingvoj, vi scias. Kaj ni jam parolas la nuntempan internacian lingvon, ĉu ne?
    Jen, la ‘imperiistoj’ de la mondo donas klaran respondon pri la dezirebleco de Esperanto. (por hobio, ni havas televidon ;)

  3. Gary Mickle
    26 Agosto 2012 17:21
    3

    Ĉe Esperanto-parolantoj la praktiko de la lingvo estas io avangarda kaj la teoria imago pri ĝi kaj ĝia ekzistopravo estas ofte de antaŭhieraŭ. Per proklamoj kiel la Praga Manifesto oni klopodas fari progreseman impreson, sed ne respondas bone la demandon, kiu la unua venas en la kapon de eksteruloj: “kiumaniere vi planas ‘trapuŝi’ la lingvon tutmonde?” Multaj ne pretas forlasi la pensopadojn de finvenkismo, eĉ kiam ili en la praktiko alstrebas per la lingvo ĉion alian ol finvenkigi ĝin. Malkongruas la publike prezentata bildo de Esperanto kaj la reale travivata esperantisteco. Estas la “krizo de identeco”, pri kiu la Manifesto de Raŭmo parolas.

    Se esperantistoj ne scipovas pravigi publike sian sindediĉon al la lingvo per ideoj, pri kiuj ili mem estas konvinkitaj – ĉu tio ne ronĝas je ilia memkonscio, kaj ĉu tiam ne facilas pasiviĝi aŭ eĉ iukaze kabei?

    Iom post iom mi konvinkiĝis, ke la vera valoro de Esperanto priskribeblas per la nocio “egalisma praktiko”. Esperanto estas egalisma praktiko, ĉar ĝi:
    - ebligas al homoj iĝi almenaŭ dulingvaj kaj per tio pli aktive moviĝi sur la tutmonda kulturebeno ol ili povus sen ĝi, precipe homoj, kiuj ne devenas el socia medio instiga al du- kaj plurlingveco,
    - ne avantaĝas la denaskajn parolantojn de iu nacia lingvo, sed estas ĉiesaĵo,
    - estas kosmopolitiga, arigas homojn, kiuj interrilatas kun alilingvanoj kiel “homoj kun homoj” kaj kunkreas kun ili malgrandan kulturan kosmopolon, malfermiĝas por reflektoj pri tutmonda justeco.

    Eblas kompari la praktikadon de Esperanto kun vegetarismo/veganismo: ankaŭ tiuj estas egalismaj praktikoj, kontraŭspeciismaj kaj helpantaj redukti la individuan ekologian premsignon al nivelo, kiun la Tero eltenus, se ĝi estus la ĉiuhome mezuma.

    Egalismaj praktikoj, enkondukataj en la ĉiutagan vivon, estas politika afero: ili kunformas, kune kun politikaj luktoj, la socian bazon el homoj, kiuj kontraŭstrebas, konscie aŭ ne, la nunan kapitalisman mondan ordon. Egalismaj praktikoj antaŭfiguras, t.e. helpas anticipi alispecan estontecon.

  4. 4

    Dankon karaj pro viaj komentoj, kiuj tiom riĉigas la diskuton

  5. 5

    “La lumturo”

    Ĉe bordo de marego sekiĝinta
    jam antaŭ longe, kvazaŭ dio-pune,
    lumturo staras spite, malruine,
    arde vipate de tempestoj sablaj.

    Dumtage la gardisto de la turo
    riparas laman tablon, knaran pordon,
    kaj unu-du ĉapitrojn zorge legas
    de olda libro pri la mar’ iama.

    Vespere li ascendas la lanternon
    por ŝalti la lumilon, kiu montru
    la savan vojon al drivantaj ŝipoj
    mankaj je mapoj, steloj, astrolabo.

    * * *

    Fremd-oceane serĉas gvidan lumon
    labila ŝip’ tra furiozo ŝtorma.

  6. 6

    Gary, chu vi emus verki artikolon pri “egalismaj praktikoj”? Ghenerale, ne (nepre, ne nur) pri Esperanto. Por BA:

    http://www.beletraalmanako.com/kontribui/index.html

  7. 7

    Mi ŝatus okupiĝi pli pri tiu temo, t.e. precipe legi pli pri tio, kion oni nomas “antaŭfigura politiko” (sub kiu notvorto estas nun ankaŭ Vikipedio-artikolo). Sed tio restas ankoraŭ farenda. Nun mi apenaŭ scias diri pli pri tio, ol mi skribis en mia lasta komento – kaj bedaŭrinde ne kapablus verki tian artikolon. Sed dankon pro la invito.

  8. 8

    [...] ĉiu tiu kadro, la veto por la esperanto havas specian signifon: se ni difinas nin kiel grizajn pecojn, se ni konstruas komunumojn kiu ne deziras esti iloj de la [...]