Antaŭ tri jaroj mi anoncis en Libera Folio eksperimenton pri instruado de Esperanto: uzadon de la socia reto Twitter (Tŭitero, Pepejo), en kiu mi kreis konton kie mi publikigadis ĉiutage po unu lecionon kun po maksimume 140 literoj. La konto, kies adreso por hispanlingvanoj estis https://twitter.com/cursoesperanto, komencis senhalte akiri lernantojn, aŭ, por esti pli ekzakta, sekvantojn, kaj antaŭ kelkaj tagoj ni atingis la rondan nombron de 1000.
Ni troviĝas jam en la tria eldono de la kurso. Krome, la metodo estis adaptita ankaŭ de aliaj amikoj por aliaj lingvoj aŭ medioj, sed bedaŭrinde preskaŭ ĉie sen sufiĉa kontinueco. La problemo estas ke, kiel mi fakte antaŭsupozis, la medio ne estas la plej konvena por lernado. Ja mi konscias ke la nombro estas iom misgvida: ne ĉiuj sekvintoj plu aktivas, kaj ne ĉiuj estas konstantaj lernantoj, ĉar facilas perdi la kontinuecon, kaj la lecionoj ofte dronas inter ĉiuj ceteraj mesaĝoj. Sed tamen mi trovis ke ĝi taŭgas por aldoni «pilolojn» de la lingvo al studemuloj kaj por instigi komencantojn ne perdi la kontakton kun la lernado.
Por eviti la problemon pri kontinueco, kaj por faciligi la trovadon de malnovaj lecionoj, precipe post tiu ĉi somera paŭzo en nordaj landoj, mi profitis tiun mejloŝtonan atingon por grupigi la ĝisnunajn pecojn en unu kompakta paĝo. Vi povas aliri ĝin en tiu ĉi sama retejo.
Forgesu nun pri kvalito: se paroli pri kvanto, ĉu vi vidis plej grandan mikrosukceson?