Post la verkado de mia antaŭa artikolo, pri la graveco meti nombrojn en kunteksto kaj ekspliki ties kriteriojn antaŭ ol eltiri konkludojn, aperis du novaĵoj kie oni perfekte povas apliki ĝuste tion kion mi tie skribis, unu priesperanta, alia pli ĝenerala.
La pli vastmonda temas pri la ĵusa publikigo de la Raporto PISA, la internacia komparo de edukaj sistemoj, kiujn ĉiujare organizas la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo. Kiel kutime, en la tuta mondo rapide aperis analizoj pri la rezultoj, plejparte bazitaj en la fina “noto” kiun ĉiu lando ricevas en du aŭ tri kategorioj de edukado. Kaj kiel ĉiujare, almenaŭ en Hispanio, eksplodas polemikoj, ke tiu ĉi lando estas sub la averaĝo, aŭ ke oni iom supreniris aŭ malpliboniĝis, depende de la atentata nombro, kaj ankaŭ komparo inter la diversaj regionoj kiuj havas sian propran indekson.
Mi tion pli detale pritraktis en la hispanlingva versio, sed jen mia tuj rapida komento: plejmulto da tiuj konkludoj estas plena rubo, rapidaj resumoj por politika debato aŭ por plenigi paĝojn de gazetaro. La fakto estas ke tiu “noto” apenaŭ malsamas disde aliaj eŭropaj landoj, kaj la diferenco troviĝas plejofte en la intervalo de necerteco. Certe la antaŭeniro aŭ la regreso kompare kun pasinta jaro estas preskaŭ hazarda, kaj granda parto de la variado interhispania ŝuldiĝas simple al diferenco de riĉeco aŭ al statistika bruo.
Mi ne diras ke tiaj komparoj estas senutilaj, tute ne. Sed, kiel mi jam insistis, estas la fajna pristudo de la detaloj kio povos helpi la spertulojn kaj la politikistojn, ne unu nombro sen kunteksto.
La alia teksto estas pli proksima, kaj tre rilata al la temo kiun mi pritraktis en la antaŭa artikolo: la nombro de esperantistoj. En la lasta numero de la revuo “Esperanto”, kiun mi ĵus ricevis, publikiĝas artikolo pri la kvanto de esperantistoj en Hungario, bazita sur la homoj kiuj ekzameniĝis pri nia lingvo en tiea Universitato Eötvös Loránd. La aŭtoro, Iván Bujdosó, donas amason da detaloj, kun statistika pritrakto, sed estas mirinde ke post du plenaj paĝoj, mi havas eĉ ne la plej malgrandan ideon kiom da esperanto-parolantoj troviĝas en Hungario!
Fakte, se oni legas la nombron de 24.955 homoj sukcesintaj ekzamenon pri Esperanto en la lastaj 9 jaroj, oni ne povas ne ricevi frapan impreson pri la impona nombro. Sed ĉiuj ni suspektas, ke plejmulto de ekzamenintoj neniam uzas la lingvon aktive kaj tute rapide forgesas pri nia lingvo. Eĉ pli, laŭ atesto de lastatempa hungaria vizitanto en Madrido, nia lingvo suferas malprestiĝon, kvazaŭ ĝi estus nur rimedo kiun oportunistoj aŭ mallertuloj uzas por trapasi ekzamenojn sen granda peno. Tiaj konsideroj neniel respeguliĝas en la artikolo, kiu fariĝas misgvida pri la vera stato de nia movado en Hungario.
Mi ne scias kiu kulpas pri tiu misgvido. Eble la verkinto de la artikolo, kiu ja faris tre bonan pure matematikan laboron, sed kiu forgesis pri la plej grava aspekto, nome, la metado de nombrojn en kunteksto kaj la ĉerpo de tiaj konkludoj. Aŭ la redaktoro, kiu impresiĝis de la ŝajna aŭtoritateco de tiom da tabeloj kaj ciferoj, kaj forgesis peti la plaj bazan informon: kion ĉio ĉi vere signifas?
Hm, ŝajnas malŝparo de la energio por studi lingvon kaj tiam forgesi ĝin. Eĉ mi rememoras kelkajn frazojn el la germana, malgraŭe mi studis ĝin (malsukcese) dum la adoleskaj jaroj (ĵus reprovante ĉi-jaron), duono da mia vivo antaŭ ol mia rekomenco.
Laŭ mia kompreno, kiun hungarianoj povas (mal)konfirmi, oni devas trapasi ekzamenon de dua fremda lingvo por difinitaj celoj. Kiu nur studis unu alian, foje elektas Esperanton ĉar ĝi estas la plej facila, ĝuste ĝis la nivelo trapasi la ekzamenon, sed sen vera volo plu uzi ĝin. Mi kredas ke la tiea movado jam konscias pri la malavantaĝoj elirantaj el tiu cirkonstanco, kaj klopodas por solvi ilin.
Pri la PISA-rezultoj: kiel chiam, ili estis vigle komentatajn en Luksemburgio, lando kiu elspezas multe por sia lerneja sistemo, sed sen proporciaj rezultoj. Temas ankau pri nesuficha agnosko al la heterogeneco de la lernantaro: shajne (mi ne havas rektan sperton, char miaj infanoj vizitas Europan Lernejon) plu validas metodoj kvazau la luksemburgia socio pluus unuece leceburga…
Pri la sukceskialoj de Finnlando mi legis interesan artikolon:
http://euobserver.com/9/31458
…Finland’s current success is due slow and steady improvement over the past four decades, «rather than as a consequence of highly visible innovations launched by a particular political leader or party.
– ne estas konvulsiaj reform-improvizoj, kiel,en Franco kaj Hung.
… one of the most undivided education systems in the world.
egaleco!
.. principle of inclusion is taken seriously
senpage
… education is almost completely free, this includes learning materials, school meals, healthcare, special needs education, remedial teaching and transport in rural areas.
malgrandaj klasoj
average class size in Finland is already comparatively small at under 20 pupils
pli facile por organizi
Organisation on such a small scale is potentially easier and more efficient than in more populated countries
… most large institutions have a dedicated psychologist.
Kaj rezulte:
children’s socio-economic background does not have a strong bearing on their performance
Sed ne facilas kopii ilin:
But there are certain social and cultural aspects to Finland’s success that may not be as easily transported across borders.
char finnaj infanoj estas kleraj kaj legemaj:
85 percent read newspapers several times a month
oni respektas instruistojn:
being a teacher is a highly respected occupation
Primary teaching is the most popular profession among young people
oni fidas instruistojn:
Teachers’ autonomy is strong and exterior control is minor.
oni pagas instruistojn:
school teachers earn about €2,500 per month (komenca salajro)
amike
Istvan Ertl
Pri Hungario! mi ankorau ne legis la artikolon, sed pensas ke Viaj komentoj estas ghustaj.
Aldoneblas ke relative amasa kaj relative senefika instruado de Esp. almenau havas la kromrezulton ke multaj en Hungario havas rektan sperton pri Esp – espereble malnegativan.
amike
Istvan Ertl