1.6.06

 

La plej grava hispana inventisto (kaj la internacia lingvo)

Inter la plej konataj kaj rimarkindaj mondaj inventistoj ne troviĝas multaj hispanoj. La industria infrastrukturo de la lando en la tempo kiam la esplorado kaj la patentoj disvolviĝis ne permesis la aktivadon de la lertuloj kiuj povus krei novaĵojn. Eĉ en la afero de la kreado de internaciaj lingvoj vidiĝas simila fenomeno: unu el la ĉefaj antaŭuloj de la streboj de Zamenhof estis la hispano Bonifacio Sotos Ochando, kies klopodoj perdiĝis probable plie pro la izoliteco de la kultura etoso de sia lando en la 19-jarcenta Eŭropo.

Sed mi deflankiĝas: mi volis mencii la plej gravan inventiston hispanan: la inĝenieron Leonardo Torres Quevedo. Lia figuro eble ne estas tre fama en aliaj landoj, sed oni ja povas trovi diversajn informojn pri li en la reto, precipe rilate al lia pionireco en la kreado de inteligentaj maŝinoj, ĉar fakte li estis la unua kiu sukcesis krei maŝinon ludantan ŝakon (vidu bildon). La alia maŝino kiu donis al li famon estas la konstruado de la transporto super la niagaraj akvofaloj, la Aero-Car, ankoraŭ funcianta.
Pliajn informojn vi povas legi en la artikolo pri li en Vikipedio.

Tiu ĉi enkonduko estas nur por anonci ke Leonardo Torres Quevedo havis gravan rilaton kun Esperanto, kaj ke finfine mi jam enretigis la tekston de la prelego kiun mi faris pri tiu ĉi aspekto de lia personeco, en la konferenco organizita antaŭ du jaroj okaze de la 150-a datreveno de lia naskiĝo. Ĝi estis poste publikigita en libro de la Ŝtata Societo por Kulturaj Kunmemoroj. Mi profitis tiun okazon por fari resumon de la diversaj klopodoj ekuzi internacian konstruitan lingvon por la lingva komunikado en la sfero de la scienco.

La teksto estas legebla en html kaj pdf (bedaŭrinde nur en la hispana).
Komentoj: Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.