Tra la paĝoj de la Historio:

Don Pedro Ramón y Cajal, esperantisto

Antonio Marco Botella

De la komenciĝo de tiu ĉi jaro, 2002, la ĵurnalaro atentigis al la amantoj de sciencoj kaj ĝenerale al ĉiuj civitanoj, pri la ĉi jara 150- a datreveno de la naskiĝo de Santiago Ramón y Cajal, Nobelpremiito pri Fiziko kaj Medicino en 1906. Sed en Aragono oni celebras ne nur la naskiĝon de Don Santiago, sed ankaŭ la elstarecon de la familio Cajal kiel ekzemplon pri studemo kaj scienco-oferemo. Ni, la aragonaj geesperantistoj profitas la okazon por omaĝi la figuron de unu el la plej eminentaj homoj de tiu familio: Don Pedro Ramón y Cajal, esperantisto kaj unu el la fondintoj de la Aragona Esperanta Societo “Frateco” de Zaragozo.

Don Pedro naskiĝis en la aragona vilaĝo Larrés la 23an de oktobro de 1854, kaj ni diru tuj ke lia vivo pli ŝajnas fantazia novelo ol reala ekzistado. Lia patro, homo severa kun konvinkoj iom rigoraj edukis siajn gefilojn sub la premiso “ke la ignorado estas la plej granda el la malfeliĉoj”, do, konscia pri tiu konvinko de lia patro, kiam la knabo Pedro ricevis du malsukcesajn notojn je la fino de liaj abiturientaj studoj en Huesca, li tute ne kuraĝis sin prezenti antaŭ la severa patro. La knabo forlasis sian hejmon kaj piediris ĝis Bordozo (Francio), kie li enŝipiĝis en la velŝipo “Queen” rumbo al Argentinio. Tie li restis dum du jaroj kiel soldato, razisto kaj distribuanto de pano.

Ĉar li vivis tie tre mizere, li decidis forveturi al Urugvajo, kie denove pene laboris en plej diversaj metioj. Fine li fariĝis sekretario de kaciko, kolonelo de la urugvaja armeo, T. Aparicio, sed tiu ĉi militisto ribeliĝis kontraŭ la registaro, kaj la knabo Pedro kun itala servisto kiuj redaktis la propagandon kaj la porribelajn proklamojn (la kolonelo estis analfabeto) tuj post la ribelofiasko rabis du ĉevalojn kaj forkuris, sed post ne longa tempo ambaŭ estis arestitaj kaj mortkondamnitaj. Feliĉe intervenis la itala konsulo, kiu, ne nur savis la vivon de la itala servisto sed ankaŭ tiun de la hispano; la defendo-argumento estis pro troa juneco.

Dum tiuj sep jaroj loĝanta en Sudameriko, la familio de la juna Pedro Ramón y Cajal sciis nenion pri li, eĉ tute ne sciis ĉu li vivis aŭ jam mortis, sed apenaŭ reveninta en Hispanion li studadis kun renovigitaj fortoj kaj nur dum tri jaroj finis la karieron pri Medicino, kaj kun unu plia jaro doktoriĝis.

Li komenciĝis sian profesion kiel kuracisto en malgrandaj aragonaj urboj unue, kaj poste kiel direktoro pri anatomiaj laboroj en la Universitato de Zaragozo. En 1894, li gajnis la katedron pri Histologio ĉe la Fakultato de Kadizo. De tiu momento, li en Andaluzio kaj sia frato Santiago en la Universitato de Barcelono, ambaŭ esploradis paralele pri samaj materioj: unu confirmas al la alia aŭ ne, tion kion la alia malkovras, ekzemple, la malkovro plej grava pri “la dinamika polarizo de la neŭrono” estis malkovrita unue de Don Pedro, ja li esploris en birdoj kaj malgrandaj vertebruloj kaj Don Santiago en grandaj vertebruloj kaj la homo, ambaŭ per samaj sistemoj, aŭda, optika ktp. Pro ĉi tiuj sciencesploroj Don Pedro ricevis la premion “Martínez Molina”. Tio tute simple signifas, ke li estis en la avangardo de la sciencesplorado de nia lando, sed eble ne atingis tiel altan nivelon kiel sia frato Don Santiago, kaj bona pruvo pri tio atestas, inter aliaj, la 24-aj esplorlaboroj prezentitaj kunlabore kun lia frato kaj la fakto ke multaj el liaj esploroj estis tradukitaj kaj komentitaj de la grandaj figuroj de la eŭropa Histologio Kölliker, Waldeyer kaj His.

Don Pedro Ramón y Cajal ankaŭ profunde studadis pri certaj patologioj ĝis tiam ne bone studataj, ekzemple pri “mediteraneaj febroj”, li estis la malkovranto de la tiel nomitaj “febroj de Malta”, kion li disvastigis per sia libro “Febroj de Malto en Aragono”.

Li forlasis sian katedron pri Histologio ĉe la Fakultato de Kadizo en 1897, por okupi tiun pri Ginekologio en la Universitato de Zaragozo, poste starigis propran primedicinan konsultejon kaj privatan klinikon. Pri lia pluraspekta agado kiel kuracisto-ĥirurgo ni diru ke li estis eksterordinara: li albordis ĉiujn problemojn kiel internisto kaj la plej diversajn procesojn kiel ĥirurgo, krome li estis sperta radiologo, intervenis en akuŝoj, elradikigis malignajn tumorojn, praktikis la psikologion ktp.

Vere Don Pedro estis nelacebla studemulo. Li estis membro de pluraj sciencaj institucioj hispanaj kaj eksterlandaj kaj estis alte konsiderata en ili.

Don Pedro Ramón y Cajal, ankaŭ estis homo modesta kaj malavara, li ricevis multajn honorojn de prestiĝaj institucioj landaj kaj eksterlandaj sen pretendi aŭ deziri ilin, verŝajne por li sufiĉis la honorojn ricevitajn de sia frato Santiago, kiun li tre alte estimis, kvankam lia frato tre ofte proklamis la aŭtentajn meritojn de sia frato kaj ne nur kiel kunlaboranto sed kiel individua sciencesploristo.

Homo tre bonkora kaj diskreta, post lia forpaso oni firme konfirmis, ke Don Pedro ofte vizitis senpage multajn malriĉajn malsanulojn, kiujn aldone helpis ekonomie.

Tiu eminenta homo forpasis en Zaragozo en la jaro 1950, sed pluraj semajnoj antaŭ la Esperanta Centro “Frateco” honorigis lin kiel “dumviva membro” de la Asocio. En la funebra ceremonio akompanis lin ĝis la tombejo de Torrero multnombraj zaragozanoj, inter ili la prezidanto, vicprezidanto kaj sekretario de “Frateco” s-roj Orós, Marqueta kaj Martínez, kaj reprezentante la esperantistajn gejunulojn la kursgvidantoj José Guio, Antonio Marco kaj Salvador Morales.

La geesperantistoj de la Aragona Esperanta Societo “Frateco” de Zaragozo tute ne forgesas tiun eminentan homon, ekzemplo pri modesteco, talento kaj bonhomeco.

Publikigita en numero 360 (majo/junio 2003) de Boletín de Hispana Esperanto-Federacio.
Verkis Antonio Marco Botella.
Adaptis kaj enkomputiligis Toño del Barrio.