EL ESPERANTO Y LA CIENCIA

ESPERANTO KAJ SCIENCO

En esta página se transcribe el texto del resumen original en Esperanto de un artículo escrito por el aviador y científico Emilio Herrera en el año 1925. Procede del archivo de la Fundación Emilio Herrera.

Vi povas konsulti la resumon originale publikigitan en Esperanto de artikolo verkita en la hispana lingvo en la jaro 1925 de elstara historia figuro, la aviadisto kaj sciencisto (kaj poste respublika generalo) Emilio Herrera. Trovita en la arkivo de la Fondaĵo Emilio Herrera.

Información sobre el esperanto aquí


Emilio Herrera Linares

El Esperanto y la ciencia

Esperanta resumo

La homaro kaj la naciaro havas du klasojn de homoj kaj nacioj: la gviduloj, kiuj iniciatas aü ne timas esti la unuaj ekaceptantoj de c'iu progreso, kaj la sekvuloj, kiuj nur faras tion kio estas antaüfarita de aliaj homoj aü nacioj. La autoro nomas ilin «guiones» kaj «pisteros» laü oni nomas hispane la gvidantajn kaj sekvantajn kolombojn.

La lingvo esperanto estas, evidente, gravega por la scienca progreso,, kaj la gviduloj el c'iuj nacioj antaü iras en g'ia movado. G'i estas ag'a nur tridekok jaroj, sed en la fino de lasta jaro, 1924, estis 350.000 esperantistoj en la tuta mondo.

Oni povas fari matematikan profetaj'on pri la disvastig'o de esperanto c'ar la nombro de esperantistoj kreskas ju pli rapide des pli granda tiu nombro estas. Nomante n la nombron de esperantistoj kaj t la tempon (jarojn), laü la Era kaj Ara Kalkulo oni havas la antaü skribitajn ekvaciojn el kiuj oni deduktas ke la nombro de esperantistoj devas duoblig'i c'iudujare, laü la figuro montras. Tiel, antaü dekses jaroj, estos cent milionoj da esperantistoj… se nova milito ne detruas la matematikan profetaj'on.

La gvidulaj nacioj, homoj kaj sciencaj centroj povas helpi esperanton per oficialaj ordonoj, per almenaü duhora studo de la gramatiko, kaj publikigante resumojn esperantajn en c'iu scienca verko, kiel unue faras MADRID CIENTIFICO.

EMILIO HERRERA.

Ingeniero militar

(ortografio konforma al la originalo, pro tipografaj malfaciloj)

El: “Madrid científico”, XXXIIa jaro, num 1140, p 177-180, (1925)


Transcribió Toño del Barrio/ Transkribis Tonyo del Barrio
Volver al índice en español
Reiri al la indekso en esperanto (versio kun ho-surogato)