Ie tie ĉi mi jam menciis ke pasintjare mi kontribuis al la komuna festlibro “La arto labori kune”, eldonita de UEA honore al la 70-a datreveno de Humphrey Tonkin. Mia teksto estis prihistoria, kaj analizis la esperantan laboristan movadon en Hispanio en la komenco de la pasinta jarcento, kun la titolo “Inter laborista edukado kaj kultura alternativo”.
Ĝi enhavas kelkajn informojn kiujn mi esperas interesaj, interalie ĉar tiu ĉi movado iom malsimilas de aliaj similaj pro la relativa forto de la anarĥiismo en tiu ĉi lando, kaj la speciala karaktero kiun tiuj ĉi grupoj donis al nia lingvo. Ankaŭ estas pritraktataj la socialistaj streboj, kvankam tio probable malpli surprizos legintojn de aliaj el miaj artikoloj pri historio. Sed mia ĉefa celo estis analiza: kial laboristoj lernis nian lingvon, kiu probable ne alportos grandajn materiajn gajnojn, kiam ili samtempe devis peni pri siaj pli urĝaj bezonoj en periodoj de malriĉeco kaj materiaj mankoj. Kaj el tio venas la kialo de la titolo: ili debatis sin inter la strebo al edukado, kiu tute ne estis ĝenerala inter la laboristaj tavoloj en tiu periodo, kaj la kreado de kulturo alternativa al tiu de la potenculoj. Ili sentis ke Esperanto taŭgis por ambaŭ celoj, kaj klopodis samtempe kleriĝi kaj progresi socie unuflanke, kaj kontribui al socia renverso aliflanke, kun malsama grado de emfazo en unu aŭ alia strebo en ĉiu kazo.
Mi dekomence pensis enretigi la artikolon, ĉar ja ankaŭ tiel ĝi povas havi pli vastan publikon, sed decidis iom atendi, interalie por honori la titolon de la libro. Sed mi pensas ke nun pasis jam sufiĉe da tempo, kaj do mi preferas nun diskonigi la tekston. Jen ĝi, en du versioj: html-e kaj pdf-e. Mi lasis la tekston laŭ la originalo, kaj nur aldonis du postajn bibliografiaĵojn en la finaj notoj.
Mi ankaŭ faris hispanlingvan version, ĉar mi pensas ke la temo meritas diskonigadon ankaŭ en aliaj medioj. En tiu ĉi kazo mi aldonis kelkajn malmultajn klarigojn por neesperantistoj, kaj ampleksigis la notojn, sed nur en modera kvanto. Jen ĝi.
Pri la cetero de la libro, mi nur povas rekomendi ĝin. Ĝi estas tre ampleksa (kvazaŭ briko, klare dirite), iom multekosta, sed samtempe ĝi enhavas multajn variajn kontribuoj pri preskaŭ ĉiu aspekto rilata al nia lingvo, nia movado kaj komunumo, kio certe donas tre vastan rigardon super la ĵusa kaj nuna stato de ambaŭ en tiu ĉi momento. Mi certas ke ĝi kaŭzis multon da laboro al la zorgantoj de la eldono, kaj do tre necesas agnoski ilian laboron. Miakaze, mi nepre devas esprimi dankon al la redaktintoj, kaj specife al Ulrich Lins, pro la zorgo kiun li montris. Kaj kompreneble, ni regratulu la omaĝiton Humphrey Tonkin; li certe meritas tiun ĉi verkon.
Dankon pro via laboro ĉi-tema. Mi blogos pri ĉi tiu afero kaj baldaŭ trovos tempon legi vian eseon.