Antaŭ kelkaj monatoj, «Sennaciulo», la gazeto de SAT, eldonis dosieron pri Framasonismo. Mi kontribuis per artikolo pri la historio de tiu ĉi movado en Hispanio, ĝiaj iamaj influoj super respublikismo, kaj ankaŭ pri la rilato kun Esperanto. Nun mi enretigis ĝin en la paĝo de SATeH.
Mi esperas ke ĝi estos interesa por vi. Eble la plej frapa kaj nekonata aspekto de tiu historio, estas la kompleta kaj subita ŝanĝo en la influo kiun la movado ĝuis en la politika areno en la mezo de pasinta jarcento. Ĝi troviĝis en la centro de la rego dum la 30-aj jaroj, sed ĝi estis tiel senkompate persekutita dum kaj post la interna milito, ke ĝi tute malaperis dum pli ol 30 jaroj. Ĝi renaskiĝis, sed apenaŭ reakiris eron de sia iama graveco.
Jen la ligo al la teksto.
Tre interese, sed la retligo al SATeB ne funkcias.
Eble temis pri portempa problemo (atentu: la ligo estas al SATeH, ne SATeB). Ĉe mi estas nun neniu problemo. Provu nun: http://www.nodo50.org/esperanto/
Ĉio nun estas en ordo. Mi blogis pri ĉi tiu afero:
http://gxirafo.blogspot.com/2011/01/framasonismo-respublikismo-hispanio.html
Dankon, Ralph