Mi volas revivigi mian tro longe neglektitan blogon per anonco de historia malkovro: generalo Francisco Franco (Franko) menciis Esperanton en la sola libro kiun li verkis estante ŝtatestro de Hispanio!
Jes, tio povas surprizi vin, ĉar Franko ne estis speciale konata kiel intelektulo, eĉ male, kaj li ne verkis multe: ian kronikon/novelon kiam juna (“Taglibro de flago”), la skripton de filmo siatempe tre konata (“Raso”), kaj libron pri framasonaro, jam kiel “generalego”. Oni povas surpriziĝi ankaŭ ke mi parolas pri malkovro, se konsidere ke en tiutempaj cirkonstancoj estus apenaŭ eble ke tiamaj esperantistoj ne sciis tion. La eksplikon… mi lasos por la fino. Unue la kuntekston.
Meze de decembro mi havis la okazon partopreni simpozion pri D-ro Zamenhof en Varsovio. Koincidante kun la Tago de Esperanto kaj la centjariĝo de la morto de Zamenhof, la muzeo de la pollandaj judoj, la tre impresa POLIN, organizis tiun kunvenon, kun fakuloj, por esplori ne nur lian esperantistan flankon, sed ankaŭ aliajn el liaj interesoj, kaj specife lian hebrean karakteron.
Mi mem kontribuis pri temo kiu interesas min de antaŭ iom da tempo, kaj kiun mi konsideris ne sufiĉe pritraktata. Nome, pri la fakto ke la “Deklaracio pri Homaranismo”, en kiu Zamenhof unuafoje prezentis publike sian filozofion kaj ideologion en malferma kaj kompleta formo, estis publikigita en la hispania ĉefurbo, Madrido.
Kial mi taksas tiun ĉi detalon interesa aŭ esplorinda? Nu, oni memoru ke la idearo de Zamenhof, precipe disvolvata unue kiel Hilelismo kaj poste pli ĝenerale konata kiel Homaranismo, estis multe pli ampleksa ol liaj pure lingvaj projektoj, kaj havis iujn etnajn kaj religiajn erojn, kiuj –oni ĉiam diras en la libroj pritraktantaj tiun temon– ne estis bone akceptitaj en la okcidentaj landoj. Konkrete la gvidantoj de la esperantista movado, tiam troviĝantaj ĉefe en Francio, taksis kun granda malfido tiujn filozofiajn ideojn de D-ro Zamenhof. Ili estis trovintaj aliajn solvojn al la etnaj konsideroj, nome la fortigon de la nacia karaktero, kaj al la religiaj disputoj, nome la laikismon de la ŝtato. Kaj krome ili sentis sin tre malproksimaj de la kunteksto de Zamenhof, precipe liaj hebreaj radikoj, pri kiuj ili preferis silenti, interalie por ne veki la kontraŭŝemidismajn sentojn en la okcidenteŭropa socio, danĝere minacajn en tiuj tempoj post la pasioj vekitaj de la Dreyfus-afero.
Aŭ tion oni ĉiam asertas. Sed tamen, kiel dirite, la ĉefa broŝuro prezentanta formale kaj ordigite la ideojn de Zamenhof estis publikigita en okcidenteŭropa urbo. Kiel tio povis okazi?
Unue, mi suspektas ke la divido inter, unuflanke, orienteŭropaj aktivuloj, pli ideologiaj aŭ idealismaj, kaj okcidentaj pragmatuloj, pli emaj akcenti la avantaĝojn de Esperanto en la diplomatiaj, komercaj kaj sciencaj fakoj, estas tro simpliga bildo. Mi ne eniris en tiun analizon en mia prezento, ĉar mi ne studis la aferon profunde, sed mi suspektas ke la interna ideo de Esperanto estas pli forta inter la okcidentaj esperantistoj (ankaŭ en tiutempa Francio) ol tio kion oni emas emfazi. Pli probable la malsukceso de Ido havis iajn radikojn tie. La ideoj de Zamenhof estis, kaj plu restas, certe altiraj ankaŭ por “okcidentuloj”, se oni povas tiel diri.
Sed, pli konkrete, la publikigo ŝuldiĝis grandparte al la karaktero de la trihoma grupo respondeca pri la eldono. Ili estis du militistoj, Julio Mangada Rosenörn kaj Fernando Redondo Ituarte, kaj la presisto Emilio González Linera. Mi jam pritraktis ilin, ĉefe la figuron de Mangada, en aliaj okazoj. Temis pri trio da framasonoj, kiuj malmultajn jarojn antaŭe estis komencintaj aktivi en tiuj rondoj, publikigante artikolojn pri Esperanto en framasonaj gazetoj kaj eldonante revuon en la internacia lingvo kun ideoj ligitaj al framasonismo. Pri la karaktero de tiu movado en Hispanio, inklude ĝian rilaton al Esperanto, mi iam verkis artikolon en Sennaciulo, kiun eblas legi tie ĉi. Mi esploris ĉifoje kiom la filozofio de la hispania framasonismo, ligita al la liberalismo kaj radikala en sia laikismo, povis konekti kun la ideoj de Zamenhof, eĉ se tiu ĉi devenis el tute alia tradicio.
Krome, influis en tiu rezulto kelkaj aliaj specifaĵoj pri Hispanio. Unu el ili, kiu ĝis nun ne estis esplorita, kaj kiun mi trovis aparte interesa, estis la speciala konsidero de la judoj. Kiel dirite, en aliaj eŭropaj landoj la juda karaktero de Zamenhof povis esti malhelpo por Esperanto, pro la specialaj nuancoj de tiu tradicio, sed ĉefe pro la floranta kontraŭjudismo, kaj tial oni provis kaŝi tiun apartenon en la publika informado. En Hispanio la situacio estis alia, ĉar, kiel konate… judoj simple ne ekzistis en la lando. Oni estis ilin elpelintaj pli ol kvar jarcentojn antaŭe, kaj do la judo estis mita estaĵo. Tio ne signifas ke ne ekzistis kontraŭjudismo: certe jes, sed temis pri tiu tradicia religia malŝato, nutrita de la katolika Eklezio, ne multe rilata al la moderna kontraŭŝemidismo kun rasaj subtonoj, pli ofta en aliaj nordaj landoj. Tiu ĉi nur ekaperis en la fino de la 19-a jarcento, ligita al la konspirteorioj venintaj el la nordo, kaj specife al la komploto liganta judojn kaj framasonojn, sed ili ankoraŭ ne estis fortaj en la momento de la eldono de la Deklaracio (1913).
Krome, tiuj sentoj kontraŭjudismaj estis en tiutempa Hispanio plejparte kontraŭbatalitaj pro specifa fenomeno nomata filosefardismo. Nome, en la antaŭaj jardekoj oni estis malkovrinta la pluvivon de komunumoj de hebreoj elpelitaj el Hispanio, kiuj dum jarcentoj konservis arkaikan varianton (la sefardan) de la hispana lingvo. Tiu ŝajna lojaleco de la “hispanaj” judoj kreis ondon de simpatio eĉ inter konservativaj tradiciemaj tavoloj, inter kiuj la naciismaj sentoj vekitaj de tiu retrovita ligiteco superis aŭ kompensis parton de la malŝato al la religio de la dimortigintoj. Oni povas konstati tiun relativan simpation eĉ en la menciitaj verkoj de Franko, nome en respektivaj scenoj de la “Taglibro” kaj de la filmo “Raso”, montrantaj ambiguajn sentojn pri la sefardoj.
Mia konkludo estis do, ke la eldonistoj de la Deklaracio en Hispanio ne antaŭvidis danĝeron en la publikigo de filozofio kiu por multaj aliaj eŭropanoj povus esti konektitita al judaj aspiroj. Eĉ pli, en tekstoj de Mangada oni rilatigis la judan karakteron de Zamenhof al la hispana tradicio kaj al la hispana judaro… tute fantazie, kiel vi povas imagi.
La rilato inter judismo kaj framasonaro iĝis tamen pli danĝera en la sekvaj jardekoj. Ĉefe en la tridekaj jaroj, post la alveno de la Dua Hispania Respubliko, la politikaj sintenoj radikaliĝis, kaj la dekstrulaj fortoj komencis esplori aŭ fantazii pri judaj komplotoj, parte aplikante la tradician katolikan kontraŭjudismon, parte tra la influo de la ideoj venintaj el Germanio. Tiu judframasona konspiro (en la hispana “contubernio judeomasónico”, kiu preskaŭ fariĝis fiksa esprimo en la hispana lingvo), al kiu oni foje aldonis la esprimon “bolŝevika”, fariĝis mobiliza krio por tiuj sektoroj, sendepende de la nula influo de la judoj en Hispanio (kaj la tre malgranda de la komunistoj dum la Respubliko mem)
Por la simpozio mi iom esploris la menciojn al Esperanto en la literaturo pri tiu komploto, kaj kiu estis la konsekvencoj por nia lingvo de tiu ideologia bildo. En la malneto de la artikolo mi inkludis ĉapitron pri tio, sed mi probable sendependigos ĝin, unue ĉar la tempa intervalo estas malsama al la kerno de la esplorita punkto, kaj ankaŭ ĉar ĝi meritas sendependan artikolon, kiun mi espereble iam verkos. Sufiĉas nun diri ke en multaj kapoj de la venkinta reĝimo post la milito, certe restis ideo pri tiu rilato de Esperanto al judismo kaj ĉefe al framasonaro. Vi povas vidi ekzemplon en la kazo de la militisto Antonio Jiménez Mora, pri kiu mi rakontis tie ĉi kaj en aliaj ĉikanoj kiujn veteranaj esperantistoj de tiu epoko foje rakontas.
Kaj tio kondukas nin fine al generalo Franko. Serĉante pri la konektoj inter judismo kaj Esperanto en la publika bildo dum la unuaj periodoj de la diktaturo, mi trafis la plej influan kontraŭframasonan libron de la epoko. Temas pri kolekto de artikoloj publikigitaj en la oficiala falangista ĵurnalo sub la plumnomo “Jakim Boor”, kaj poste kolektitaj en 1952 en libro nomata simple “Masonería” (“Framasonaro”). La artikoloj estis tre influaj, ĉar ili aperis plejofte frontpaĝe, sed ĉefe ĉar la aŭtoro estis generalo Franko mem. Tion sciis relative malgranda rondo, kvankam multaj aliaj suspektis, kaj estis konfirmite jam post lia morto, kiam la Fondaĵo kiu portas lian nomon (kaj kiu, nekompreneble, plu ekzistas nun kaj eĉ ricevas publikajn subvenciojn por konservi liajn privatajn kaj foje ne tiom privatajn paperojn) republikigis la libron sub lia vera nomo.
Franko flegis radikalan obsedon kontraŭ la framasonismo jam en la antaŭmilitaj jaroj. Iuj diras ke tio fontis el la fakto ke li mem estis petinta aliĝi al tiu grupo, kion rifuzis liaj militistaj kolegoj (interalie, laŭ iuj versioj, Julio Mangada), kvankam mi mem ne multe kredas tiun eksplikon. Aliaj kulpigas la rilaton al framasonaro de lia paĉjo, kun kiu li havis tre malbonajn rilatojn, kaj de lia frato, la famega radikala aviadisto Ramón Franco, kun kiu li fine repaciĝis. Probable plej influis tamen la influo de la framasonaro inter la militistoj, kaj la politikaj kunpuŝiĝoj ene de tiu sektoro. La rezulto ĉiukaze estas ke la nova reĝimo senkompate persekutis la framasonojn, eĉ per starigo de speciala tribunalo kontraŭ ĝi, kaj tute elradikigis tiun organizaĵon en la lando ĝis nuntempo.
Kiel dirite, en tiu libro Franco mencias Esperanton. Temas vere pri tre mallonga kaj flanka aludo. En iu ĉapitro-artikolo li pritraktas la “Internacian Framasonan Asocion”, organizaĵon kiu lin obsedis kiel “tutpova, unuiganta ĉiujn framasonajn povojn kolektive organizitajn”, kvankam ŝajnas ke en la realo ĝi apenaŭ agadis. Ĝin li kontrastis kun la tradicia “Internacia Ligo de Framasonoj”, kiu, “kvankam pli frua, daŭrigas nefirman vivon, kaj nur taŭgas por faciligi la individuajn kontaktojn inter Fratoj de diversaj originoj, cele al ilia renkonto kaj interkonado”, aldonante ke tiu Ligo “estis dum la fruaj jaroj de la jarcento la sponsoro kaj ĉampiono en la disvastigo de Esperanto kiel lingvo de internacia kompreniĝo”.
Oni povas vidi ke la mencio al Esperanto ne estas agresa nek speciale antipatia, kaj tio povas ekspliki kial la lingvo ne estis persekutita per si mem, sed samtempe eblas dedukti ke en la kapo de Franco, kiel en aliaj samideologiaj homoj de tiu reĝimo, Esperanto aperas ligita al idearo malvenkinta en la milito, kaj ke tio eksplikas ke ne ĉiam estis konvene tro forte ligiĝi al la idealoj prezentitaj de Zamenhof.
En la nova eldono de “La danĝera lingvo” Ulrich Lins malgrandigis la spacon dediĉitan al la persekutoj en Hispanio, taksante ke la ĉefaj agresoj al esperantistoj en tiu ĉi lando okazis ne pro la lingvo mem, sed pro iliaj ligoj al aliaj movadoj kaj idearoj. Se paroli strikte, li pravas, sed mi aldonus nuancon: en la frankisma Hispanio, Esperanto ne estis lingvo danĝera, sed certe iom suspekta.