Arĥivoj / Archivos 'en Esperanto'

Denove pri -io kaj -ujo

23 Octubre 2011 12:36

En la debato kiun Jorge Camacho kaj Renato Corsetti havis en pasinta Kongreso en Eskorialo, pri kiu mi jam komentis antaŭe, okazis amuza momento, utiligita por la video resumanta la kongresajn erojn. En iu momento Renato asertis ke ambaŭ konsentas pri diversaj lingvaj aspektoj de Esperanto, kaj specife pri la uzo de la sufikso -ujo, por krei landnomojn. Ĝuste tiam mi atentigis ke… mi malkonsentas.

Sed mi prenis tre serioze mian rolon kiel moderiganto, kaj do preferis ne plu konduki la diskuton al tiu temo. Fakte, la debato neeviteble tro longe fokusiĝis sur la t.n. neologismojn (pri kiu ankaŭ mi preferis ne multe esprimi mian opinion, kiun vi povas trovi en mia eseo “La normala lingvo”), kaj iom malpli ol dezirinde pri la movado, kaj do mi lasis la aferon tie estingiĝi.

Sed mi revenas nun. Mian vidpunkton mi jam longe komentis en alia teksto de mia malnovstila blogo. Sed mi deziras reveni ne nur ĉar eble iuj ne legis ĝin, sed ankaŭ ĉar la ŝanco revenis post la intervjuo al Renato en Radio Vatikana (specife en tiu ĉi mp3-a dosiero, post minuto 7), en kiu li denove eksplikas sian pledon por uzo de ujo por la nomo de landoj. La argumentado ŝajnas al mi tiel ĥaosa, ke finfine mi supozas ke li nur konvinkas konvinkitojn.

Unue, li asertas ke Zamenhof fakte proponis komence sistemon simplan, en kiu la nomoj de ĉiuj loĝantoj devenas el la nomo de la lando. Ĝuste tio kion mi defendas! Sed poste li estis konvinkita de eŭropaj parolantoj trempitaj de naciismo por kiuj tio estis tro avangarda. Nu, mi ne scias ĉu tiu unua propono estis historie vera, sed mi ja antaŭe citis liajn vortojn (en la ĉiam konsilindaj Lingvaj Respondoj) ke iam ni revenos al sistemo en kiu la etneco ne plu gravos:

“Pli aŭ malpli frue venos eble la tempo, kiam ĉiuj Eŭropaj landoj ricevos nomojn neŭtrale geografiajn”

Sed ĉefe, la ekspliko de Renato montras per preskaŭ nur du frazoj kian kaĉon ni havas en la sistemo. Jen en minuto 7:25 li diras ke en la sistemo kun -ujo la loĝanto loĝas en la lando kaj en 7:45 li tion eksplikas per la frazo Germano en Germanujo, sed tuj sekve li memorigas ke homoj kiuj loĝas en Rusujo povas ne esti rusoj, sed rusujanoj. Nu, se la ĉefa pledanto por sistemo laŭdire simpla ne kapablas ekspliki ĉu ĉiuj loĝantoj de Rusujo estas aŭ ne rusoj, estas evidente ke la vorto nur respegulas mondpercepton kiun ni devus forlasi tuj, almenaŭ en memproklamita internacia neŭtrala lingvo.

Mi simple diras Rusio por la lando kaj rusianoj por la loĝantoj (ĉiuj). Ekzistas krome la rusa lingvo kaj ruslingvuloj (aŭ simple rusuloj, se necese). Sed temas pri du malsamaj radikoj (rus- kaj rusi-), evidente kun rilato etimologia, sed ne geografia kaj neniel politika, kiel mi insistis aliloke.

Pli simple, pli juste, pli neŭtrale kaj pli internacie. Eĉ Renato kaj Jorge devus tion agnoski.

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (2) | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share



La 15a de oktobro, por tutmonda ŝanĝo

13 Octubre 2011 23:01

La movado por tutmonda ŝanĝo, kiu kunvokis manifestaciojn en la tuta planedo por la 15-a de oktobro, jam havas sian manifeston tradukitan al Esperanto. bildo de la movado de la 15a de oktobroVi povas legi unu version en la retejo de SATeH. Ankaŭ en tiu de SAT, kie estas troveblaj ankaŭ aliaj materialoj pri tiu iniciato, kiu iamaniere havis siajn radikojn en la movado de la 15-a de majo en Madrido.

En tiu ĉi urbo antaŭvideblas granda rolo de la koloro verda; ne nur ĉar kelkaj amikoj probable tie renkontiĝos, sed ankaŭ la verdo estas la simbolo de la protestoj kiuj en la lastaj semajnoj multobliĝis en la madrida regiono, pro la drastaj tranĉoj en la buĝeto de edukado kiujn aplikis la tre dekstrema regiona registaro. La instruistoj, sed ankaŭ lernantoj, gepatroj kaj aliaj tavoloj de la socio plu protestadas, kaj uzis t-ĉemizojn kun verda koloro kiel flago kontraŭ tiu brutala atako de ideologoj, kiuj evidente preferas favori la privatan edukadon.

Tiu estas nur unu ekzemplo, kiun mi komentas ĉar ĝi rekte tuŝas mian familion. Sed multiĝas la ekzemploj, en Hispanio kaj aliloke. En Katalunio estas la sanservoj, en tuta duoninsulo la laboraj rajtoj, dum oni dediĉas milionojn da eŭroj al la pago de ŝuldoj de la bankistoj, en maljusta fiska reĝimo.

Fronte al la serĉado de individuaj aŭ naciaj solvoj, mi ĝojas ke ĉifoje la kampanjo kunvokiĝis tutmonde. Ĉu ankaŭ vi partoprenos viaurbe?

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (2) | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share



Iamaj vaskaj esperantistaj regintoj

7 Octubre 2011 23:23

Hodiaŭ oni celebris en Eŭskio diversajn instituciajn omaĝojn pro la 75-a datreveno de la unua vaska registaro, kiu ĵuris siajn respondecojn alian 7-an de oktobro, iom post la komenciĝo de la hispana intercivitana milito. Kaj kvankam mi jam en aliaj okazoj komentis tion ĉi, mi ne rezistas la tenton fari malgrandan personan omaĝon al la du esperantistoj kiu partoprenis tiun ĉi registaron: la socialistoj Juan Gracia kaj Santiago Aznar.

Juan Gracia Colás estis konsilisto pri Socia Agado, kaj havis meritplenan laboron por la protekto de la popolanaro, kaj specife de la rifuĝintoj kaj la infanoj. Pri li mi sufiĉe longe parolis dum la Eŭropa Kongreso de Bilbao en 2004, kaj do, mi preferas ligi rekte al la teksto de la konferenco.

Santiago AznarSantiago Aznar Sarachaga, aktiva sindikatisto, estis konsilisto pri Industrio. Pri li mi malpli parolis dum tiu kongreso, sed jam skribis pri kelkaj detaloj de lia vivo kaj lia esperantisteco en alia teksto de la antaŭa blogo.

Mi estas iom kritika pri diversaj agadoj kaj tendencoj de tiu registaro. Ili ne ĉiam helpis la komunan bataladon kontraŭ la faŝismo, preferante disvolvi propran politikon, celantan memdisponon kaj memasertadon, kiu en la fino ne evitis komunan kolapson. Sed pri la meritoj de niaj samideanoj apenaŭ neniu havas ian dubon, pro iliaj klopodoj en tre malfacilaj cirkonstancoj. Tre probable, helpis al ili tiu forta volonto, kiun laboristoj tiutempaj havis por supervenki siajn malavantaĝojn. Ne mirinde ke ili volis lerni, kaj ke por ili Esperanto estis maniero eliri el la mallarĝaj limoj, kiujn la edukado kaj la klasaj devigoj celis trudi al la laboristoj.

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (2) | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share



Demokratio kaj etna purigado

25 Septiembre 2011 23:20

Dum lastaj monatoj, en la pritraktado de la pordemokratiaj movadoj kaj revolucioj en la araba mondo, unu afero aperis foje en la novaĵoj, sed plejofte kiel marĝena kaj simple bedaŭrinda flankefiko: la mistraktado de minoritatoj. Tamen, ŝajnas al mi ke temas pri kerna konsekvenco, kies neglekto povas konduki al malbona kompreno de la fenomeno, kun negativaj efikoj se mise pristudata.

Oni emas pensi ke por minoritatoj, ĉu etnaj, religiaj aŭ eĉ klasaj, diktaturoj efikas negative, kaj ke moderna kaj demokratia reĝimo solvas konfliktojn pli efike. Mi suspektas ke tre ofte la inverso estas ĝuste vera. Diktaturoj povas mastrumi tiajn konfliktojn, eĉ se per maljustaj rimedoj, tiel ke ili ne alvenas al la surfaco, kio ne signifas ke ili longtempe solvas ilin. Tamen, demokratio, kiel regadsistemo de la majoritato, ja povas forte damaĝi la anojn de minoritatoj, kaj provoki la akrigon de la konfliktoj, foje ĝis la rando de malaperigo de tiuj tavoloj.

Jam diversaj aŭtoroj rimarkigis ke la naciismo, kaj eĉ la nacioj, kontraŭe al ofta misreprezentado, estas fenomeno moderna, ofte ligata al la fortigo de la civila socio, la partopreno de la amasoj en la socia vivo, kaj la kreado kaj fortigo de la demokratioj. Tiu estigo de nacioj estas la emocia parto foje bezonata en la kreado de moderna socia strukturo. Kelkaj analizoj publikigitaj ekzemple de la sociologo Ernest Gellner fascine priskribas kaj analizas tiun teorion.

Jen kial foje la demokratiigo kaŭzas la homogenigon de la socio, malaperigante la forte fasonatajn diferencojn en lingvoj, moroj, religioj, ktp, kaj ofte kreante unu solan komunan tradicion. En multaj kazoj tio okazas per pli malpli pacaj metodoj, sed en aliaj kazoj aperas tiu abomeninda fenomeno, la etna purigado.

Alia sociologo, Michael Mann, verkis antaŭ nelonge libron en kiu li aludis tiun fenomenon, jam en la titolo per la nomo: “La malhela flanko de la demokratio” kiel li konsideras la etnan purigadon. De li mi prenis tiun unuan ideon, ke tre ofte ĝuste la demokratio povas kaŭzi aŭ pligravigi la konsekvencojn de tiu etna aŭ religia konflikto. Kaj do, ke la fenomenoj kiujn ni vidis kaj vidas lastatempe en la araba mondo ne estas flankaj efikoj, sed tre antaŭvideblaj problemoj kiujn regantoj kaj studuloj devas konsideri.

Nigruloj enprizonigitaj en LibioNi tion povis konstati tre videble en Irako, kie la falo de la sekulara kaj naciista diktatoro tuj estis sekvita de etnaj alfrontiĝoj kaj ĉie disvastigataj etnaj purigadoj. Ni povas tion rimarki en la persekutado al la koptoj en Egiptio, pligravigita post la falo de la reĝimo de Mubarak, aŭ en la murdoj kaj forĉasado de nigruloj kaj tuaregoj en Libio. Tiu ĉi lasta terorado estas ofte konsiderata en la gazetaro kiel bedaŭrinda sed flanka konsekvenco de la revolucio, sed mi suspektas ke temas pri io pli profunda.

Mi blogas pri tio, eĉ ne estante specialisto pri la fenomeno, ĉar mi suspektas ke necesus bona analizado de ĝi, en la mastrumado de krizoj kaj revolucioj, por eviti tro simpligajn kaj naivajn apogojn al protestaj movadoj. Mi certe apogas revoluciojn kondukontaj al pli malferma partopreno de la amasoj, precipe kiam la reĝimo antaŭ tre multe da tempo frustris ĉiujn esperojn pri laika kaj universalisma regado, kaj estas trempitaj en korupto kaj kamarileco. Sed mi komprenas ekzemple la situacion de Sirio, kiam oni rimarkas ke gravaj tavoloj de la socio ne estas tiom entuziasmaj pri la t.n. demokratia movado, kiom oni foje rimarkigas al ni. Tre probable homoj apartenantaj al la minoritatoj kiel la alavitoj, la kurdoj aŭ la kristanoj prave timas ke regado de la majoritato alportos neniun bonon al ili. Mi ofte miras kiel facilanime la registaroj en Usono kaj Eŭropa Unio neglektas la tre antaŭvidindan eblecon ke post simpla falo de la nuna reĝimo, la kristanoj, multe pli abundaj kaj tradiciaj ol oni konscias en Okcidento, povus sperti sorton tre similan al tiu kiun nun suferas iliaj irakaj kolegoj, grandparte forpelataj el lokoj kie iliaj prauloj loĝadas de antaŭ dumilo da jaroj.

Simpla demokratio estas nenia garantio de solvado de konfliktoj, kiam la historio estas kompleksa kaj la disvolvo de socia stabileco ne estas garantiata.

Ion similan mi timas pri alia iom alispeca kazo: la sendependiĝo de Suda Sudano. Mi denove miras pri la entuziasmo kiun tiu evento levis en la publika opinio, kaj pri la neglekto de la gravaj danĝeroj, kiujn oni facile povas antaŭvidi. Ial la splitiĝo de lando, konforme al rasaj kaj religiaj linioj estas konsiderate de multaj, kaj speciale de la okcidenta meza klaso, tiel infektita de la etnismo, kiel bona afero. Mi tamen estas multe pli skeptika. Mi bone komprenas ke la antaŭa situacio ja povus esti neeltenebla, kaj mi povas akcepti kial mem la loĝantoj de la suda teritorio trovis tiun kiel la solan akcepteblan solvon. Sed mi taksas tion kiel granda fiasko kaj kiel grava minaco.

Fiasko evidenta, ĉar ne tiu estis la solvo antaŭvidata eĉ de la iama ĉefgvidanto de la sendependiga movado John Garang (vidu pri ĉio ĉi la multe pli klerajn kaj detalojn artikolojn en la esperanta eldono de Le Monde Diplomatique fare de Marc Lavergne kaj Gérard Prunier). Sed ĉefe ĝi estas minaco, kiun oni facile povas antaŭvidi, konsiderante la precedenttojn. Oni kompreneble lasis minoritatojn, iamajn aŭ novajn, en la novaj ŝtatoj (kiu lando eliranta el secesio estas unuetna?), oni lasis dubojn pri la landlimoj, oni fortigis la apartecon, por fari la procezon pli neevitebla. Ni jam vidis kio okazis kaj plu okazas post la divido inter Pakistano kaj Barato (kiun mi konsideras la plej granda katastrofo kaj malfeliĉo en la mondo post la Dua Mondmilito, kaj kies miskonsekvencojn ni ankoraŭ ne ĉesis observi), kaj eĉ pli proksime, en la iam same salutata divido inter Etiopio kaj Eritreo (kiun mi jam komentis iam kiam mi konsideris tie ĉi mian ofte nekomprenatan oponon al la sendependeco de la Okcidenta Saharo). La demokratio kaj la kreado de novaj ŝtatoj ne nur ne estas garantio de paca disvolviĝo, kaj pli ofte ĝi havas malajn konsekvencojn.

Nu, mi mi ja ŝatus erari, almenaŭ pri la proksima estonto de la Sudanoj. Mi ne sufiĉe bone konas la surlokan situacion kaj ne specialiĝas pri la temo. Eĉ pli, mi nun devas konfesi ke mi nur parte legis la libron kiun mi menciis, “La malhela flanko de la demokratio”. La kialon mi eksplikas pli detale en mia hispanlingva blogo: la versio kiun mi havigis al mi en mia denaska lingvo, estis tiel aĉa ke mi sentis min devigita forlasi ĝin post la unua ĉapitro (tiu estas bedaŭrinde tro ofta fenomeno, kiun mi tie diskutas pli longe: ke la libroj pri ne-fikcio bezonas du tradukantojn: unun specialiĝintan pri la lingvo kaj alian pri la enhavo, kion tre malofte eldonejoj emas favori, por eviti aldonajn kostojn, kaj do tiaj libroj mulfoje esti tute nelegeblaj). Do, povas ja okazi ke mi iom misreprezentas la opinion de la aŭtoro, aŭ eble li ne sufiĉe praviginde defendas sian vidpunkton. Tion mi dubas, sed ĉiukaze mi povos pli forte scii kiam mi legos la originalon, kion mi certe faros ne malbaldaŭ.

Sed mi almenaŭ esperas ke mi semis iajn dubojn, pri aferoj kiujn oni lastatempe tro ofte emas simpligi. Ke etnismo ne estas facile solvebla simple per demokratio, nek per secesio. Eble se ni konscias pri tio ĉi, ni kapablos disvolvi taktikojn por mastrumi konfliktojn pli pace. Ĉu ne por tio ĉiam batalis Zamenhof?

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (3) | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share



Finiĝis unu laboro, venis alia

5 Julio 2011 19:38

Bone, jam finiĝis la kongreso! Vi jam konas la diraĵon: aŭ oni organizas kongreson, aŭ oni ĝuas ĝin. Ĉikaze ankoraŭ restis tempo kaj fortoj por ĝui multajn programerojn, kaj do mi estas relative kontenta, ne nur pro la parto pri kiu mi respondecis, sed pri la persona travivado. Oni ĉiam pensas ke multajn mankojn oni devus esti evitintaj, kaj ke ne ĉio funkciis kiel antaŭvidite, sed tamen ŝajnas ke la fina rezulto estis sufiĉe kontentiga por ĉeestantoj.

La reta partoprenado pri kiu mi informis en pasinta blogero suferis kelkajn problemojn teknikajn, ĉefe en la komenco, kio pruvas ke informadikon kaj retteknikaĵojn oni neniam devas fidi, kaj estas necese multe provi kaj duobligi sistemojn antaŭ ol ĉion lanĉi, sed en la ĉefaj vespervendredaj kaj sabataj programeroj, ĝuste la plej adekvataj por tio, ni sukcesis partoprenigi homojn el la tuta mondo. Inaŭguro de la 70-a Hispana Esperanto-Kongreso; fotis Paŭlo BrancoPluraj programeroj estas ankoraŭ spekteblaj en la retejo de la elsendo. Aliaj, inter kiuj la debato Korseta-Kamaĉa, ne konserviĝis, sed ŝajnas ke alia amiko ĝin registris, kaj ĝi do estos spektebla rete post iom da prilaborado. (POSTNOTO: Jen ĝi)

Pri la enhavo mem mi ne rakontas multe pli. Vi povas ĝui iam aromon per la fotoj de Paŭlo (tie kaj tie ĉi)

Vekis mian atenton unu aspekto de tiu ĉi kongreso, nome la aĝostrukturo de la partoprenantaro. Kontraŭe al tiu pli kutima en la esperanta movado ĝenerale, en kiu superregas ĉu junaj ĉu maljunaj homoj, ĉar ofte ili havas iom pli da tempo por tiaj aktivadoj, en tiu ĉi hispana kongreso mi kalkulas ke pli ol 90 procentoj aĝis inter 35 kaj 60 jarojn. Aliflanke, la proporcio de inoj estis bedaŭrinde ege malgranda. Evidente, parto de la instigo por aliĝi al tiuj ĉi renkontiĝoj estas trovi siajn amikojn aŭ renkonti aliajn similulojn, kio tute ne estas negativa trajto, sed kion oni devas konsideri en organizado. En tiu ĉi kazo, la manko de veteranoj probable ŝuldiĝis parte al la interna situacio de la Federacio, kaj la problemoj de informado per la bulteno, kaj tion oni evidente devas solvi. Aliflanke, ni ne sukcesis altiri junulojn, ĉefe tiujn devenantajn el la retaj lernmedioj, malgraŭ kelkaj alvokoj, kaj ankaŭ tio estas tre grava afero, por kiu la tradicia movado tutmonde devas trovi solvojn, se ni ne volas ke la unua elano de novvenantoj povu perdiĝi pro manko de kontakto. Sed tio estas pli ĝenerala problemo kiu certe meritas multe pli profundan pripensadon en alia momento.

Ĉefa novaĵo por mi alvenis la tagon de la postkongreso, kiam okazis la generala kunveno de Hispana Esperanto-Federacio. Legantoj kiuj iom konas la movadon en Hispanio (pri tio ĝuste nun publikiĝis artikolo en Eŭropa Bulteno, kiun mi mem verkis, kvankam ĝi traktas la aferon iom pli ĝenerale) probable scias ke Pedro Hernández, la antaŭa prezidanto, devis demisii pro sankialoj. Oni devis elekti novan provizoran prezidanton, ĝis kiam finiĝos la statuta tempolimo venontjare, kaj post iom da baraktado mi mem akceptis tiun postenon. Mi multe insistis ke HEF devas pli montri tiun federacian karakteron, kaj du pliaj amikoj ekstermadridaj akceptis akompani min, inter kiuj la konata verkisto Miguel Gutiérrez Adúriz kiel vicprezidanto. Krome, plu daŭrigos en siaj respondecoj la antaŭaj estraranoj. Fakte, la konscio pri ilia laboremego kaj kompetenteco, kiun mi povis denove konstati dum tiu ĉi renkontiĝo, estas unu el la ĉefaj kialoj pro kiuj mi akceptis la respondecon en la estraro.

Ni vidos kiel ĉio disvolviĝos dum tiu ĉi jaro. Mia labora situacio estas iom mistera, kaj eble ne tiom stabila kiom necesas por tia sindevontigo (por resumi: mia entrepreno, multnacia, kaj la plej granda en Hispanio, anoncis restrukturiĝon, kaj retirigon de kvarono de la laborantoj en la lando; mi fidas ke tio ne tuŝos min rekte, sed oni neniam povas certi pri tio). Pri familiaj postuloj ne estas granda problemo, sed mi promesis al mi mem ne forpreni pli da tempo al ili ol ĝis nun. Tial, mi tuj rezignos pri pluraj el la aliaj aktivadoj pri kiuj mi nun kutime zorgas, por ke tiu nova respondeco estu adekvate plenumata, sed samtempe ne signifu ekscesan forprenon de la ceteraj personaj devoj.

Eble eĉ tiu ĉi persona blogo povos iom suferi pri tio. Ekzemple, mi devus pli zorgi pri la retejo esperanto.es, kiu baldaŭ trapasos restrukturiĝon, ol pri mia persona retpaĝaro. Sed mi ne volas rezigni pri tiu ĉi, kaj certe de tempo al tempo plu komentos tie ĉi. Nur atentu ke mi faros penon por apartigi ambaŭ rolojn: kion mi skribos tie ĉi, aŭ en aliaj blogoj, forumoj kaj sociaj retejoj, ne estos la opinioj de la prezidanto de HEF, sed nur miaj personaj vidpunktoj. Mi scias ke tio ne ĉiam estas disigebla, kaj ke Pedro mem suferis pro kritikoj pri tiu duobla rolo. Mi do klopodos esti prudenta, sed ankaŭ ne rezignos je mia libera esprimado. Do, mi uzos du malsamajn forumojn por tion substreki, la institucian kaj la personan retejon, kaj ankaŭ malsamajn retadresojn, ktp. Kaj mi pensis ke eble eĉ du nomojn: probable mi subskribos la oficialajn deklarojn per José Antonio, kaj la personajn per Toño Tonjo, kvankam mi ne scias ĉu eblas tion sekvi tute regule, kaj mi konscias ke neniu homo povas fari tiajn klarajn distingojn.

Nu, mi jam informos pli en la estonto. Dume mi ricevis kelkajn gratulojn. Sed en nia movadeto, mi ne scias ĉu tio estas gratulinda aŭ kondolencinda. Simple deziru al mi bonŝancon kaj volonton.

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (10) | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share



Partoprenu, eĉ el malproksime

28 Junio 2011 15:36

Antaŭ kelkaj tagoj mi jam rakontis pri la pretigado de la Hispana Esperanto-Kongreso en Eskorialo, kaj mi antaŭinformis ke temus pri moderna renkontiĝo, en kiu ni esplorus la eblecojn de la Reto. Post tio ni decidis fari ankoraŭ unu pluan paŝon: la kongreso mem profitu tiujn ret-eblojn. Do, ni decidis esplori ĉu eblos ke homoj ekster la kongresejo povu ĝin partopreni.

Mi ne rakontos nun plu: mi ĵus faris tion en Libera Folio.

Kaj se ĉio funkcias, vi ekde nun devus vidi la rezulton tie ĉi malsupre:

(sed por komenti kaj legi, iru al la viva video de 70ahispanakongresodeesperanto ĉe livestream.com)

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Comentarios desactivados | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share



En loka televido

8 Junio 2011 20:55

Kiel mi rakontis en pasinta blogero, okaze de la ekspozicio kiun ni organizis en mia urbo, Alkorkono, mi estis intervjuita en loka televido Sur Madrid TV.

La intervjuo estis sufiĉe longa, kaj mi pensas ke interesa por interesiĝantoj pri la lingvo, kaj eblas ĝin spekti ankaŭ per la reto. Fakte, mi enŝutis ĝin en la hispanlingva blogero, sed ne konsideris necesa fari tion ankaŭ en la esperanta. Tamen, laŭ komentoj de amikoj, ŝajnas ke ĝi ankaŭ povas esti interesa por iuj nehispanlingvanoj, eble kiel kuriozaĵo. Do, jen ĝi:

Sed nun mi konfesu alian aperon, certe iom malpli fierindan. Kiel mi diris, la ekspozicion ni komplementis per prelego. Ĝi ne estis multe anoncata, kaj okazis en nova kulturejo, kaj do ĝi estis sufiĉe fiaska, laŭ la partopreno de homoj. Sed meze de la parolado, tute neatendite aperis tre juna filmisto de la sama televido, kaj komencis registri por raporto.

Ĝuste nun mi rimarkis ke ili prezentis la rezulton en sia retejo. Ĝi estas nekredeble fuŝa: ili apenaŭ muntis la pecojn, kaj post ne tre kvalita, sed almenaŭ spektebla enkonduko, montriĝas pluraj minutoj kun mia parolado… sen sono! Nu, mi enmetas la raporton tien ĉi, por ke restu registriĝo, sed mi ne rekomendus ke vi spektu ĉion, krom se vi estas mia panjo ;-)

Por ke vi vidu ke ne nur esperantistoj estas fuŝuloj. Mi nur esperas ke oni ne elsendis ĝin televide… aŭ almenaŭ ke neniu najbaro spektis ĝin.

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Comentarios desactivados | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share



Moderna kongreso en historia medio

5 Junio 2011 21:15

Vendrede, kun aliaj kunorganizantoj, mi vizitis la lokon kie post malpli ol unu monato okazos la 70-a Hispana Kongreso de Esperanto, kaj mi revenis kun fiksa ideo: ni nepre devas tion pli disvastigi!

Nome, kvankam la decido kaj la unuaj paŝoj por la kongreso jam estis faritaj antaŭ sufiĉe da tempo, kaj kvankam ni jam multe laboris pri la enhavo, diversaj organizaj problemoj, inter kiuj la forlaso de la ĉeforganizanto pro sankialoj, kaj manko de informado inter la membroj de la movado en Hispanio pro prokrasto de la interna bulteno de HEF, iom timigis min pri malsufiĉa ĉeesto de kongresanoj. Kaj tio estus granda bedaŭro, ĉar ni havas du tre gravajn atutojn por tiu ĉi kongreso: la lokon kaj la programon.

La loko estas apenaŭ plibonigebla. Ĝi okazos tute fronte al la fama Monaĥejo de Eskorialo, la historia konstruaĵo komisiita de Filipo la 2-a en la pinto de lia imperio, en la t.n. Domo de Metioj, el kie direktiĝis tiu konstruado. Ĝi estas historia monumento per si mem, adaptita por servi kiel urba Kulturdomo. La aŭtoritatoj, kiuj nun estas iom pli liberigitaj de laboro post ĵusaj municipaj elektoj, montriĝis tre helpemaj, kaj ni disponos je ĉiuj eblecoj de bone adaptita centro. Ampleksa salono, ĉambroj, biblioteko, bonaj koridoroj por ekspozicioj… Kaj la ĉirkaŭaĵo estas tiom altira, kun monumentoj, sed ankaŭ kun amaso da trinkejoj kaj terasoj en tre turisma dumsomera urbo, ke mi nur timas ke multaj homoj preferos promeni ol kongresi.

Afiŝo de la 70-a Hispana Kongreso de EsperantoPri la programo, ni ĉifoje preferis partoprenigan perspektivon. Do, anstataŭ multaj prelegoj, ni organizis gviditajn atelierojn kaj debatojn, klopodante reliefigi la nunan ĉefan agadmanieron de nia movado. Jen tial la moto: “Esperanto 3.0 – E-agado en la 21a jc”. Ni kalkulas je la partopreno de pluraj verkistoj de la Ibera Skolo por gvidi seminariojn. Ni ankaŭ havos kelkajn prelegojn, sed ĉefa parolado okazos per tiu partopreniga metodo, pri kiu mi jam iam rakontis, la peĉakuĉo, kiu certe povas fariĝi distra maniero aŭskulti interesaĵojn. Ĝuste post tio, sabate vespere, mi antaŭvidas tre sukan programeron: debato kun Jorge Camacho kaj Renato Corsetti, du  inteligentaj homoj, kun tre malsamaj vidpunktoj pri lingvo kaj movado.

Kompreneble, ankaŭ programiĝis muziko, teatro, filmoj, libroservo, ktp, kaj ankaŭ estas antaŭvidata interesa turisma programo, ne nur en San Lorenzo, sed ankaŭ en Madrido kaj Avilo, sed pri ĉio ĉi pli bone rigardu la oficialan retejon.

Eĉ por novuloj la renkonto povas esti altira. Ni antaŭvidas specifan kunvenon por homoj neniam partoprenintaj tiajn kongresojn, ĉefe devenantaj el lernoretoj kiel Lernu!, kaj ankaŭ estas programita progresiga kurso.

Do, jen la invito. Se vi ne venas kaj vi poste pentas, ne diru ke mi ne avertis vin! ;-)

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (4) | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share



Esperanto en Alkorkono

26 Mayo 2011 22:16

La ekspozicio pri Esperanto, kiu dum pasintaj monatoj trairis diversajn urbojn de Hispanio, nun alvenis miaurbenMaribel rigardas la alkorkonan ekspozicionAlkorkono (Alcorcón) estas ducentmila urbo tuj apud Madrido, kaj en unu el ĝiaj kulturcentroj estas nun viziteblaj diversaj paneloj pri la lingvo kaj la movado. La teknikaj kondiĉoj ne estas la plej adekvataj, sed mi esperas ke ili altiros scivolemon. Ili certe plaĉis al la virino kiu aperas en la foto, kiu certe estas objektiva pri tio ;-)

Aperis iom da informado en loka ĵurnalo, kaj hodiaŭ mi mem estis intervjuita en loka televido. La programo estos elsendata venontsemajne, kaj tiam mi informos pri la preciza reta adreso. Krome, la ĵaŭdon mi organizis prelegon en la sama kulturcentro. Se vi loĝas proksime, ne hezitu akompani min.

Ŝajnas ke iam antaŭlonge estis grupeto de esperantistoj en la urbo, sed ili malfondiĝis antaŭ mia alveno tien ĉi. Eble tio povas esti okazo revivigi ioman movadon en tiu suda areo de madrida regiono, kie la koncentriĝo de homoj estas tre alta, kaj kie la kultura vivo ĝenerale ne montras altajn ŝancojn, pro la troa dependado de la ĉefurbo mem.

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (1) | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share



Reala demokratio ankoraŭ ne

23 Mayo 2011 22:46

Post la antaŭa blogero, en kiu mi rakontis pri la popolaj movadoj antaŭ la regionaj kaj municipaj en Hispanio, mi ŝuldas pluan informon, ĉefe ĉar la rezulto konfirmis la plej nigrajn aspektojn kiujn mi menciis (iom heziteme) en la lasta paragrafo. Kontraŭe al diversaj esperoj, mia ĉefa konkludo estas ke en epoko de krizo, la patriotismo fariĝas la lasta rifuĝo.

Se vi legas el ekster Hispanio, eble vi jam legis la bazajn rezultojn: aplombe venkis la konservativa partio, kaj sinkis la reganta socialista partio. Tio ĉi ne estas surprizo, kaj oni ja povas aserti ke la nuna registaro tute meritis la punon.

Sed por mi pli signifoplenaj estas aliaj zorgigaj signoj. Rasista partio akiris ankoraŭ tre minoritatajn sed kreskantajn apogojn en la popolaj urboj de Katalunio. La patriotuloj, tio estas la plej naciista koalicio proksima de ETA, fariĝis la dua forto en Eŭskio, kaj la unua en ties teritorio Gipusko. Relative nova hispannaciista partio plifortigis sian bazon en Madrido. Diversaj popolistaj kandidatoj ricevis bonajn rezultojn en Asturio aŭ Kordovo. Kaj eĉ ene de la konservativa partio, ĝenerale ju pli ekstrema la kandidato, des pli apogata.

Evidentiĝis ke la junula movado tre malmulte ŝanĝis la ĝeneralajn tendencojn, krom por profundigi la punon al la reganta partio. Fariĝas ankoraŭ pli malklare kiel daŭrigi la elanon, ĉu per daŭrigo de la kampadoj aŭ per ŝanĝo de la taktiko, kaj mi denove timas (kiel mi diris en tiu antaŭa teksto), ke ne maleblas iom ĥaosa kaj deprimiga fino.

Mi tamen plu pensas ke ĉiukaze la klopodo estas pozitiva. Necesas peti pli realan demokration, ĉar la alternativo estas la kresko de la aŭtoritatemuloj. Kiel ni ĵus povis konstati.

Lingvo / Lengua / Language: en Esperanto | Komentoj / Comentarios / Comments (4) | Autor / Aŭtoro: Tonyo
Bookmark and Share