BIOGRAFIO DE PIONIRO DE ESPERANTO

EMILIO HERRERA

(Tiu chi pagho uzas surogatan ho-kodon. Por vidi ghin kun internacia kodigho kliku tie chi)

En tiu chi biografieto mi prezentos al vi la figuron de unu el la plej eminentaj pioniroj de la hispana Esperanto-movado: Emilio Herrera Linares. Homo tre multfaceta, sed tre malmulte konata hodiau. Li okupighis pri tre diversaj fakoj, kaj en chiuj li brilis kaj famighis siatempe, sed la ombro de la ekzilo post la hispana civila milito vualis lian figuron, kaj ech tiun de liaj chirkauuloj.

Kiu poste estos konata kiel Generalo Herrera naskighis la 13an de februaro de 1879, en Granado, filo de militisto tre interesita en la scienco, kiu komunikis al sia filo du ties chefajn trajtojn: la scivolemon kaj la honorsenton.

Li sekvis la familian karieron, kaj 22-jara, li ighis ingheniera militisto en Guadalahharo (Guadalajara), kie li konis sian estontan edzinon Irene Aguilera.

Aviado

Ankau en Guadalahharo naskighas lia intereso al aviado. Tiu estis la tempo de la unuaj uzoj de la flugbalonoj, kiel ankau de la naskigho de la aviado, kaj Herrera tre baldau interesighis pri ambau eblecoj, ne nur el militista sed ankau el sporta kaj scienca vidpunktoj. Li partoprenis kelkajn gravajn konkurojn de flugado per balonoj, inter ili la tiam fama Grand Prix de Parizo, kie li veturis el tiu chi urbo ghis nuna Chehhio, gajnante la duan premion kaj akirante grandan popularecon. Li ankau faris la unuajn sciencajn esplorojn en kiuj uzighis balonoj, studante la t.n. sunajn ombrojn okaze de la eklipso okazinta en 1905. Krome, li uzis en la maroka milito la eblecojn esplori pere de tiuj aparatoj.

Li baldau konatighis kun la aviadaj avancoj de la fratoj Wright, kiujn li konis dum iliaj vojaghoj al Europo, kaj, kun sia amiko, la poste ankau tre konata Alfredo Kindelán trovighis inter la unuaj oficiale agnoskitaj hispanaj pilotoj, chirkau 1911.

Li estis la unua aviadisto kiu superflugis la Ghibraltaran Markolon, en 1914, pro kio li ricevis la honortitolon de regha ghentilhomo fare de Alfonso la XIIIa. Tiu chi honoro ebligis al li tre poste montri tiun jam pli frue menciitan econ, lian honorsenton: kiam alvenis la Respubliko, kaj li devis jhuri fidelecon al ghi, li vojaghis al la estinta regho por peti ke tiu chi forigu la devon respekti la antauan jhuron, char li konsideris ke ghis tiu momento li ne povus malrespekti la donitan honorvorton. Cetere, la regho lin liberigis de tiu devo, kaj permesis al li la alighon al la respublika militistaro. Li estis la ununura ghentilhomo (inter multaj aliaj tre famaj) kiu faris tiun chi pashon, kio aldone ne estis plene komprenita de la autoritatoj, kiuj ne plene fidis lin dum la unuaj jaroj, konsiderante lin monarhhema.

Scienco

Post la unuaj iom aventuremaj jaroj, la aviado transiris al pli scienca disciplino, kaj Herrera, konsekvence kun siaj fruaj emoj, ankau pioniris tiun chi transiron. Li organizis en 1918 la konstruadon de la Aeronautika Laboratorio de "Cuatro Vientos", apud Madrido, kie li interalie planis kaj direktis ventan tunelon tre kompletan kompare kun la ekzistantaj en aliaj landoj de Europo. Inter la esploroj tie malvolvitaj trovighas la rilataj al la perfektigo de la autoghiro unue elpensita de Juan de la Cierva, kun kiu li tre proksime kunlaboris. Alia grava partopreno okazis en la esploroj de la flugbalonoj, kiujn gvidis la fama inventisto, ankau esperantisto, Leonardo Torres Quevedo.

Lia okupigho pri scienco estis ankorau pli kompleta. Li ekinteresighis pri matematikaj kaj teorifizikaj aferoj, en kiuj li kontribuis precipe per disvastigaj aktivajhoj. Tiele, li estis unu el la pli fruaj enkondukantoj en Hispanion de la teorio de relativeco de Einstein, kun kiu li intertraktis okaze de ties vizito al Madrido en 1923.

Li partoprenis internaciajn kunvenojn, chefe pri aeronautiko. Ekz. li grave rolis en la fondado de internacia aeronautika organizo CIANA, kaj ties posta kunfandigho kun la internacia.

Li estis vicprezidanto de la Akademio de Matematiko, kaj en 1932 li estos ankau elektita ano de la Akademio de Sciencoj. Jam antaue estis membroj de tiu institucio la jam menciita Leonardo Torres Quevedo kaj alia elstara esperantisto Vicente Inglada Ors, kun kiuj li estis partopreninta en 1925 la Internacian Konferencon por la Aplikado de Esperanto en la Sciencoj, okazintan en Parizo en 1925, kiun oni poste pritraktos.

Lia partopreno en sciencaj aktivajhoj ne limigis sin al la teorio. Li helpis fondi en 1929 la Aeroteknikan Altlernejon, nun Altlernejon por Aeronautikaj Inghenieroj de la Madrida Politeknika universitato, kies unua direktoro li estis.

Li plu vojaghis per aviadiloj kaj balonoj, kaj precipe li tre penis por la starigo de regulaj linioj, komunikantaj per direktbalonoj Europon kaj Amerikon. Li planis vojaghlinion el Sevilo al Bonaero, kiu fine ne sukcesis pro financaj kauzoj. Sed li partoprenis en 1928 la unuan transatlantikan vojaghon per zepelinoj, el Germanio ghis Novjorko, kie li kaj liaj kunuloj estis ricevitaj kvazau herooj, kiel ankau poste en pluraj lokoj de Sudameriko.

Post la alveno de la Respubliko, li daurigis sian sciencan karieron. Li estis politike suspektata de la nova reghimo, pro sia rilato al la estinta regho, kaj siaj konservativaj ideoj; fakte, li ech iom rilatis al kelkaj dekstrulaj figuroj de la unua tempo. Sed nome de la registaro li kunlaboris en la hispana delegitaro al la Internaciaj Konferencoj pri Malarmado, kiel teknika apogo al la diplomato Salvador de Madariaga. Tiu chi lasta poste dedichos al li chapitron de sia libro "Hispanoj miatempaj", kiel ankau al alia nia samideano, Julio Mangada.

Dum la jaroj tridekaj li planis ankorau pli kuraghan esploron: la vojaghon en la stratosferon per malfermita balono. Jam antaue la fama franco Picard estis vojaghinta per fermita balono, sed Herrera planis gravan avancon: la uzon de malfermita balonkorbo, kio permesus mezuradon de fizikaj parametroj. Tio postulis la uzon de skafandro, kiun Herrera mem elpensis kaj ekkonstruis. La ascendo estis planita por oktobro de 1936... sed la tutajn klopodojn malhelpis la eksplodo de la hispana interna milito. Ghuste tiu komenco trafis lin en Santander, kie kun Picard li eksplikis liajn planojn pri la esploro en la Internacia Somera universitato de Santander.

Milito kaj ekzilo

Tiam trafis lin la neceso difini kion li faros dum la milito. Lia idearo estis katolika kaj monarhhema - ni memoru tion diritan pri liaj rilatoj al Alfonso la XIIIa -, tre proksima al tiu de lia amiko Kindelán unu el la chefaj ribelintoj, kaj multaj pensis ke li ankau alighos al tiu flanko. Sed li ne havis dubojn: li estis doninta sian honorvorton al la legha reghimo, kaj li serchis sian vojon al Madrido, kie li kunlaboris en la organizado de la respublikana milita aviado. Li estis nomumita Direktoro de la Teknikaj Servoj de la Aviado. Tie li atingis la gradon de generalo, pri kiu li poste tre fieris, ech se la posta reghimo ne agnoskos.

Tiam trafis lin lia plej dolora familia tragedio: lia plej juna filo, Emilio, kiu ighis milita piloto en la lojala flanko, estis morte faligita dumbatale. Lia alia filo, José Herrera, konita kiel Petere, estis poeto kaj romanisto, tre konata tiutempe, gajninta interalie la Nacian Literaturan Premion; li tre amikis kun Miguel Hernández, kun kiu li membris en la Komunista Partio; li plu verkis dum sia posta ekzilo, kaj lian nomon oni facile trovas en la studoj pri la ekzila beletro, sed, samkiel okazas al lia patro, li apenau estas konata nuntempe en Hispanujo.

La fino de la milito trafis generalon Herrera en Sudameriko, kien li estis vojaghinta kun Indalecio Prieto al diplomatia kaj propaganda ceremonio. Li restis en Parizo, kie li loghis de tiam, ekzilita.

Herrera komencis kunlabori en la helpo al la hispanaj rifughintoj, kaj en la organizado de la ekzilaj organizajhoj, kulturaj kaj politikaj. Tiu estis nova flanko de lia aktivado, al kiu ghis tiam li apenau estis atentinta. Interalie, li estis poste nomita ministro de la hispana registaro en la ekzilo.

Li ne povis forgesi siajn sciencajn strebojn, interalie char tio permesis lin, tiam pli ol sesdekjaran, pergajni sian vivon. Li kunlaboris en la franca Astronautika Instituto, ghis kiam direktoro favora al generalo Franco malhelpis liajn postajn esplorojn. Li ankau kontribuis al sciencaj revuoj per artikoloj pri aeronautiko, spacvojaghoj, nuklea energio, kaj aliaj. Li laboris por unesko, el kiu li eksighis kiam la hispana reghimo de Franco estis akceptita en 1955; tiu honesta kaj kuragha ago, tre dolora por li pro sciencaj kialoj, kaj ankau tre grava char li perdis sian chefan enspezfonton, tre famigis lin tutmonde.

En majo de 1960, li estis nomita chefo de la hispana ekzila registaro, ankorau agnoskita de kelkaj progresemaj shtatoj, precipe Meksikio. Li okupis sin pri diplomatiaj klopodoj forigi la disrompon de la hispana unueco, kaj alveni al demokratia reghimo en Hispanio. Li verkis alvokojn, plenajn de fido en la libereco, al la hispanaj internaj militistoj, al la religiaj gvidantoj kaj al la plej gravaj shtatestroj. Komence de 1962 lin anstatauis la historiisto Claudio Sánchez Albornoz.

Li mortis en Ghenevo, kie loghis lia filo, en 1967.

Herrera kaj Esperanto

Kaj kio pri lia rilato al Esperanto? Jam menciighis lia partopreno en la Konferenco de Parizo. Fakte, tiu estas lia plej konata kontribuo al nia movado, sed ne la ununura. Tion ni povis kontroli per la dokumentoj kiujn li postlasis, kaj nun kolektataj en la Fondajho portanta lian nomon. Tie ni trovis faskon da dokumentoj en au pri nia lingvo, kiujn li konservis ech dum siaj pli malfacilaj tempoj.

Kelkaj temas pri la citita Konferenco. Multaj rilatas al liaj kontaktoj kun la scienca asocio ISAE, kun kiu li kunlaboris en la lastaj dudekaj kaj fruaj tridekaj jaroj de la pasinta jarcento.

Aliaj estas korespondajhoj kun diversaj samideanoj tiutempaj. Ekzemple, konservighas gratulletero de Julio Mangada okaze de la akademiigho de Herrera. Ec pli grave, li konservis malneton de sia propra letero, en Esperanto, direktita al la tiama sekretario de ISAE.

Aliajn informojn pri la esperanta agado de Herrera ni konas per la esploroj de samideano Antonio Marco Botella. Ekzemple, en septembro 1929 li partoprenis la hispanan kongreson de Esperanto en Oviedo, kie li prelegis pri sia vojagho en zepelino, antaue menciita. Li estis nomumita ano de la Honora Komitato de la Instituto de Esperanto, fondita por arigi eminentajn esperantistojn en scienco au arto. Li ankau estis nomumita Honora Vicprezidanto de Hispana E-Asocio.

Li propagandis Esperanton en diversaj prelegoj, kaj publikigis du artikolojn en popularaj revuoj, unu pri E-o kaj la scienco kaj la alia pri E-o kaj la aerlinioj.

Entute la dokumentoj kaj ceteraj informoj ghis nun konataj kovras tre limigitan tempoperiodon, el ch. 1924 ghis ch. 1933. Kion pri la cetero de la tempo, de tiu longa vivo (li mortis 88jara)?

unue, restis la mistero de la esperantistigho. Ne restis spuroj, kaj ni unue konjektis ke li eble lernis Esperanton en la Madrida Ateneo, malmulte antau tiu periodo. Sed poste ni malkovris ke samideano Herrera lernis Esperanton multe pli frue: lia kono de Esperanto aperas en lia oficiala karieratesto, konservita en la Oficiala Armea Arkivo, en la jaro 1.911! Li vere estis frua pioniro de nia lingvo.

Kaj kio post tiu periodo? Neniom ni sciis post la jaro 1.933; chu li forgesis nian lingvon au forlasis nian movadon?. Tio estus ja ech komprenebla, konsiderante la cirkonstancojn de nia lando kaj de lia vivo. Sed ne estis tiel: li malpliigis sian aktivadon, sed tute ne forgesis nian lingvon. Ni sciis pro la informoj de unu lia nepo, ke lia avo parolis al la nepoj pri Esperanto en sia ekzilo. Sed nun ni havas ech pruvojn: en la oficiala Arkivo de la Ekzilita Respublika Registaro trovighas dokumentoj en Esperanto. Temas chefe pri korespondajhoj de ekzilitaj samideanoj en Meksikio, precipe Emilio Hazán kaj Francisco Azorín. Ekzistas ech malneto de letero skribita de li mem en 1.953, lige kun la klopodoj de la E-movado cele al la agnosko fare de Unesko. La lasta estas la gratulo fare de la Meksika Federacio, estrita tiam de Azorín, okaze de la nomumo kiel prezidanto de la registaro, en 1.960. Ech en tiuj malgajaj kaj malfacilaj momentoj, s-ano Herrera ne chesis konsideri sin tia, samideano.

Herrera nun

Post la reakiro de demokratia reghimo en Hispanio, lia figuro tre malrapide komencas ighi pli konata. En la aeronautika medio estas pli agnoskitaj liaj sciencaj kaj organizaj atingoj, interalie per la Fondajho Emilio Herrera, au per la starigo de la samnoma Premio fare de la Fondajho AENA (de la hispana organizo por aernavigado). Li estis omaghita en Granado okaze de la rehejmigo de liaj postmortaj restoj en la okdekaj jaroj.

Mankas ankorau plena agnosko fare de la socia popola medio, sed restu chi tiuj linioj kiel omagho de la esperanta movado al unu el ghiaj plej elstaraj kaj meritaj anoj. Kaj ankau kiel ekzemplo de tiom da pioniroj preskau forgesitaj, al kiu nia movado shuldas memoron kaj dankon.

Tońo del Barrio


Tiu chi teksto estas adapto de la prelego farita dum la Hispana E-Kongreso de la jaro 2002, kaj de artikolo aperinta en revuo "Boletín" de Hispana Esperanto-Federacio. La fotoj apartenas al la arkivo de la Fondajho Emilio Herrera. Dankon al Antonio Marco Botella pro lia helpo.

Al la indekso
Al la versio kun supersignoj