JOHANO DIEGO, LA SANKTULO KIU NENIAM EKZISTIS?

(Tiu chi pagho uzas la surogatan ho-kodon. Por vidi ghin kun supersignoj kaj kun bildoj, kliku tie chi)
(Esta página usa un alfabeto sin los acentos propios del esperanto. Para ver el original, con algunas imágenes, pincha aquí)

La reala ekzisto de la viziulo de Guadalupo, kiun la Papo kanonizis en 2002, apartigas la historiistojn kaj la hierarhhion de la meksika Eklezio.

"Survoje al kanonizado trovighas plie mitulo kaj simbolo ol karna estajho", diris pastro Manuel Olimón. Profesoro de la Pontifika Universitato de Meksiko, li publikigis en sia lando "La sercho de Johano Diego" (La búsqueda de Juan Diego, eldonejo Plaza & Janés, 2002), libron skribitan el "la konvinko ke la plenagho de la meksikiaj katolikoj postulas la malferman kaj seriozan pritrakton" de la historieco de la viziulo antau kiu, lau la legendo, sin aperigis la Virgulino en la altajho Tepejako (Tepeyac) en 1531. Olimón estas unu el la historiistoj kiuj, en kaj ekster la Eklezio, rigardas kun zorgo la kanonizadon de Johano Diego.

Estis en 2002 kiam Johano Paulo II levis al la altaroj kiel sanktulon - oni estis lin beatiginta en 1990 - indianon pri kies ekzistado "ne ekzistas historiaj pruvoj", asertas David Brading. La katedra profesoro de la Kembrigha Universitato substrekas ke, malgrau la fakto ke la unua referenco al la bildo adorata en la baziliko de Guadalupo datighas de 1555 au 1556, la viziulo ne surscenighas ghis meze de la 17a jarcento. "Ghis 1648, nenion oni scias pri Johano Diego", koincidas el Losangheleso la pastro kaj historiisto Stafford Poole. Estas tiam kiam la kreola presbitero Miguel Sánchez mencias unuafoje la indighenon kaj la viziojn en sia libro Bildo de la Virgulino Maria.

La historiaj fontoj

"Tiu de Sánchez estas verko hispanlingva kaj plena je citoj. Ni ne trovighas antau pia rakonto, sed antau teologia libro en kiu trovighas la tuta guadalupa tradicio" eksplikas Brading. Unu jaron poste, en 1649, publikighas alia verko kies centra parto, konata kiel Nican mopohua, rakontas la samajn faktojn. Temas pri reverko, chikaze en la nahuatla, pri tio rakontita de Sánchez, atribuata al la kreola pastro Luis Laso de la Vega. La stilo estas "simpla sed tre altira", asertas la eksdirektoro de la kembrigha Centro pri Latinamerikaj Studoj.

La historio estas la sama en ambau verkoj. En decembro de 1531, dek jarojn post la konkero de kio hodiau estas Meksikurbo, fare de Hernán Cortés, Johano Diego (Juan Diego), indiano konvertita al kristanismo, pashadis sur la Tepejako kiam che li sin aperigis la Virgulino kaj lin petis konsekri al shi preghejon en la altajho. Kiam li tion rakontis al Juan de Zumárraga, la franciskano kaj unua episkopo de Nova Hispanio [unua nomo de Meksikio post la konkero] ne kredis lin kaj postulis pruvojn. La indiano vidis la Virgulinon plurajn fojojn kaj dum la lasta tiu chi petis lin pluki florojn en sia mantelo. Kiam Johano Diego revenis che la episkopon kaj montris al li la rozojn, che la malfaldo de la tolo, aperis la bildo de la Virgulino. La sama kiun, lau la tradicio, oni adoras en la guadalupa baziliko, la dua sanktejo de la kristanaro post Sankta Petro de Vatikano.

Inter 1531 kaj 1648 ekzistas granda dokumenta vakuo rilate la aperadojn. Frato Juan de Zumárraga, atestanto de la miraklo kaj unu el la chefroluloj de la rakonto, ech ne mencias ilin en siaj memorajhoj. Ech plie, en katekismo kiun li publikigas en 1547, li diras: "Ne plu deziras la monda Savanto ke farighu mirakloj, char ne necesas". "La silento de la episkopo estas tre signifoplena", diras Poole, kiu aldonas ke, fakte, neniu skribas pri la aperadoj dum pli ol cent jaroj. "La unuaj franciskanoj alvenas en Novan Hispanion en 1524 kaj entreprenas la evangelizadon en la indighenaj lingvoj. Ghis 1648 oni publikigas multajn tekstojn por konverti la indianojn, sed en neniu ili estis citataj".

Kvankam la johandiegistoj konsideras la rapidan evangelizadon de la indighenoj -oni pasis de 250 000 baptitaj en 1531 al 8 milionoj sep jarojn poste- konsekvenco de la aperadoj kaj pruvo de ghia realo, patro Poole asertas ke tiu alta ritmo de konvertadoj "estas legendo. La esploroj montras la malon, ke la progreso de la misioj dum tiuj jaroj estis tre malrapida". La historiisto kaj paleografo vidas la figuron de la viziulo kiel "pia fikcio. El la pli ol kvardek dokumentoj kiuj laudire apogas la ekziston de Johano Diego, ech ne unu eltenas seriozan historikritikon".

La mariana kultado en la Tepejako, kie la indighenoj antaue adoradis la aztekan diinon Tonantzin, datighas de meze de la 16a jarcento. "Ni ne povas ekzakte diri kiam la Virgulino anstatauas Tonantzin-on", agnoskas Brading. Tamen, kio ja scias la historiistoj estas ke la ermitejon oni ne starigis dum la vivo de Zumárraga. La unua arhhiepiskopo de Nova Hispanio mortis en 1548 kaj ne citas ghin ech en sia testamento, kiel estis kutime. La fontoj rivelas ke la templo estis starigita en la jardeko de 1550, dum la tempo de la posteulo de Zumárraga, frato Alonso de Montúfar, kiu estus mendinta la bildon al loka pentristo.

La Virgulino de la kreoloj

Kiu estas la celo pri kiu, preskau unu jarcenton poste, klopodas Miguel Sánchez kaj la autoro de la Nican Mopohua parolante pri la aperadoj kaj la viziulo? "Tiu de Sánchez estas libro de teologo, sed ankau de propagandisto", avertas Poole, lau kiu la presbitero "ne nur apogas la kreolojn, tiuepoke konsiderataj duaklasaj civitanoj, sed iras pli malproksimen. Li igas ilin la nova elektita popolo: ili estas la ununuraj kiuj havas bildon de la Virgulino pentritan de Dio".

La celo estis doni identecon al la Eklezio de Nova Hispanio, pruvi ke ghi estis io plia ol etendajho de la hispana. "Sánchez modlas la miton super la Biblio", argumentas Brading. La kembrigha profesoro reliefigas, ekzemple, la similajhojn inter la biblia dialogo de Dio kaj Moseo kaj tiu de la Virgulino kaj Johano Diego: "Moseo malsupreniras la Sinajon kun la Tabeloj de la Interligo; Johano Diego la Tepejakon kun la floroj".

"Dum cent jaroj ekde 1648, la guadalupanino estis ekskluzive kreola devotajho. Poste, oni ekpredikis inter la indianoj kaj, post la revolucio de 1810, ghi ighis nacia simbolo", resumas Poole. La historio de Johano Diego, - "rakonto, kia tiu de Cindrulino", por la patro Olimón - charmis la 17jarcentajn kreolojn kaj nun, lau Brading, la meksikia Eklezio levas lin al la altaroj kiel la unuan indighenan sanktulon, por alfronti la antauenigon de la evangeliaj sektoj che la indianoj.

LA MANTELO DE LA VIZIULO, LA SANKTA MORTOTUKO DE LA NOVA MONDO

La pruvoj montras indianan artiston kiel autoron de la bildo de la Virgulino presita en la tolo adorita en la baziliko de Guadalupo

"La devoteco kiun tiu chi urbo prenis pri iu ermitejo kaj domo de Nia Sinjorino, kiun oni titolis de Guadalupo, estas granda malutilo por la indighenaj, tial ke oni supozigas ilin ke faras miraklojn tiu bildo kiun pentris la indiano Marcos". Frato Francisco Bustamante, provincestro de la franciskanoj, tiel denoncis en prediko, la 8an de septembro de 1556, la naskighantan guadalupan devotecon. La historiistoj koincidas en la montrado de frato Alonso de Montúfar, la dua arhhiepiskopo de Nova Hispanio, kiel la religiulo mendinta la pentrajhon sur la tolo kaj de la indiano Marcos Cipac de Aquino [Markos Sipak' de Akino] kiel ghia autoro. La atribuado al la Virgulino de Guadalupo suldighus al tio ke la originala bildo similis tiun de la patronino de Ekstremaduro.

Johano Paulo II ne hezitis koncedi, en Tepejako mem en 1990, ke tio kion oni adoras en la meksikia baziliko estas artajho. Kiel li jam estis farinta kiam pruvighis ke la t.n. Sankta Mortotuko - la tolajho supoze envolvinta la korpon de Jesuo - estis fabrikita en la 14a jarcento, la Papo klarigis, rilate la guadalupan tradicion, ke "la fakto ke homaj manoj kaj mensoj estus partoprenintaj kaj en la pentra realigo de la bildo kaj en la formado de la rakonto de la aperado" ne malhelpis ke, en ambau kazoj, temas pri verkoj frukto de la diaj inspiro kaj revelacio.

Dedukto de ekspertoj

En sia libro La serchado de Johano Diego, la pastro Manuel Olimón unuafoje publikigas kelkajn el la leteroj kiujn en la lastaj jaroj sendadis al Vatikano la emerita abato de la meksikia baziliko, Guillermo Schulenburg, la chefpastro de la templo, Carlos Warnholtz, kaj la bibliotekisto, Esteban Martínez de la Serna, inter aliaj. En unu el tiu leteroj, datita la 27an de septembro de 1999, la tri klerikoj ne nur avertas Romon pri la eraro kanonizi "la legendan indianon Johanon Diegon", sed ankau aldonas ke, post la ekzameno de la bildo fare de "niaj plej bonaj tehhnikistoj pri konservado de artverkoj", deduktighas ke ghi kunigas "chiujn ecojn de pentrajho farita per homa mano, kun la damagho propra al la antikveco".

Restauristo José Sol Rosales ekspertizis la bildon en 1982, lau peto de Schulenburg, kaj raportis ke "la pentrajho estis elfarita uzante diversajn variantojn de la tehhniko moderne konata kiel tempero". La tehhnikisto alvenis al la konkludo ke la mantelo - 1,7 metrojn alta kaj 1 metron largha - estas mikstolo el lino kaj kanabo, kaj ke la pigmentoj - faritaj el kochenilo, kalcia sulfato kaj fulgo - estas tiuj uzitaj en la 16a jarcento.

MEKSIKIAJ DISIDENTOJ, CELO DE REPREZALIOJ

"Je unu flanko estas ni, la historiistoj; je la alia, la hierarhhio de la meksikia Eklezio kaj grupo da klerikoj", eksplikas David el sia domo en Kembrigho. La gvidanto de la johandiegistoj estas kardinalo Norberto Rivera, kun kiu ni klopodis paroli sensukcese, samkiel kun monsinjoro José Luis Guerrero, direktoro de la Instituto de Guadalupaj Teologiaj kaj Historiaj Studoj. Ambau malmilde atakis abaton Schulenberg, chefpastron Warnholtz kaj bibliotekiston Martínez de la Serna, inter aliajn.

Tiuj chi tri klerikoj ade atentigis Vatikanon pri la fakto ke la Kongregacio por la Aferoj de la Sanktuloj ne agis kun historia rigoro en la pruvo de la ekzisto de Johano Diego. Kelkaj el la leteroj estis siatempe filtritaj al la amaskomunikiloj kontrau la volo de la subskribintoj, levante gazetaran shtormon dum kiu oni kulpigis la religiulojn pri atako al la bazoj de la meksikia nacia sento kaj monsinjoro Guerrero enmetis ilin inter la "kontrauindianajn rasistojn".

Malgrau tio ke la religiuloj kiuj sin deklaris kontrau la historieco de la viziulo samtempe reasertis sian guadalupan fervoron, tio ne liberigis ilin de tio kion proksimuloj al ili konsideras "reprezalioj". Enhospitalighoj pro deprimo, deviga demisio de Schulenberg kiel abato de la baziliko kvar monatojn post la unuaj kritikoj kaj la elpelo de la chefpastro el la sacerdota domo, ordonita de la kardinalo Rivera "sekve de la incidento pri la kanonizo de Sankta Diego", eksplikas la silenton en kiun sin rifughis la kritika klerikaro en la antautagoj de la sanktigo.

Verkis: Luis A. Gámez
Publikigita en la jhurnalo "El Correo Español"
Komparu originalan hispanlingvan tekston en la retpagharo de la asocio Racia Alternativo al la Pseudosciencoj.
Legu samteman anglalingvan artikolon.
Tradukis: TdB


Oktobro 2003

Volver al índice en español
Reveni al la indekso en Esperanto