Scienco kaj skeptikismo

JOHANO DIEGO, LA SANKTULO KIU NENIAM EKZISTIS?

La reala ekzisto de l' viziulo de Guadalupo, kiun la Papo kanonizis en 2002, apartigas la historiistojn kaj la hierarĥion de l' meksika Eklezio.

«Survoje al kanonizado troviĝas plie mitulo kaj simbolo ol karna estaĵo», diris pastro Manuel Olimón. Profesoro de l' Pontifika Universitato de Meksiko, li publikigis en sia lando "La serĉo de Johano Diego" (La búsqueda de Juan Diego, eldonejo Plaza & Janés, 2002), libron skribitan el «la konvinko ke la plenaĝo de l' meksikiaj katolikoj postulas la malferman kaj seriozan pritrakton» de la historieco de l' viziulo antaŭ kiu, laŭ la legendo, sin aperigis la Virgulino en la altaĵo Tepejako (Tepeyac) en 1531. Olimón estas unu el la historiistoj kiuj, en kaj ekster la Eklezio, rigardas kun zorgo la kanonizadon de Johano Diego.

Estis en 2002 kiam Johano Paŭlo II levis al la altaroj kiel sanktulon - oni estis lin beatiginta en 1990 - indianon pri kies ekzistado «ne ekzistas historiaj pruvoj», asertas David Brading. La katedra profesoro de l' Kembriĝa Universitato substrekas ke, malgraŭ la fakto ke la unua referenco al la bildo adorata en la baziliko de Guadalupo datiĝas de 1555 aŭ 1556, la viziulo ne sursceniĝas ĝis meze de l' 17a jarcento. «Ĝis 1648, nenion oni scias pri Johano Diego», koincidas el Losanĝeleso la pastro kaj historiisto Stafford Poole. Estas tiam kiam la kreola presbitero Miguel Sánchez mencias unuafoje la indiĝenon kaj la viziojn en sia libro Bildo de la Virgulino Maria.

La historiaj fontoj

«Tiu de Sánchez estas verko hispanlingva kaj plena je citoj. Ni ne troviĝas antaŭ pia rakonto, sed antaŭ teologia libro en kiu troviĝas la tuta guadalupa tradicio» eksplikas Brading. Unu jaron poste, en 1649, publikiĝas alia verko kies centra parto, konata kiel "Nican mopohua", rakontas la samajn faktojn. Temas pri reverko, ĉikaze en la nahuatla, pri tio rakontita de Sánchez, atribuata al la kreola pastro Luis Laso de la Vega. La stilo estas «simpla sed tre altira», asertas la eksdirektoro de l' kembriĝa Centro pri Latinamerikaj Studoj.

Johano Diego kaj la Virgulino de GuadalupoLa historio estas la sama en ambaŭ verkoj. En decembro de 1531, dek jarojn post la konkero de kio hodiaŭ estas Meksikurbo, fare de Hernán Cortés, Johano Diego (Juan Diego), indiano konvertita al kristanismo, paŝadis sur la Tepejako kiam ĉe li sin aperigis la Virgulino kaj lin petis konsekri al ŝi preĝejon en la altaĵo. Kiam li tion rakontis al Juan de Zumárraga, la franciskano kaj unua episkopo de Nova Hispanio [unua nomo de Meksikio post la konkero] ne kredis lin kaj postulis pruvojn. La indiano vidis la Virgulinon plurajn fojojn kaj dum la lasta tiu ĉi petis lin pluki florojn en sia mantelo. Kiam Johano Diego revenis ĉe la episkopon kaj montris al li la rozojn, ĉe l' malfaldo de la tolo, aperis la bildo de l' Virgulino. La sama kiun, laŭ la tradicio, oni adoras en la guadalupa baziliko, la dua sanktejo de l' kristanaro post Sankta Petro de Vatikano.

Inter 1531 kaj 1648 ekzistas granda dokumenta vakuo rilate la aperadojn. Frat' Juan de Zumárraga, atestanto de l' miraklo kaj unu el la ĉefroluloj de la rakonto, eĉ ne mencias ilin en siaj memoraĵoj. Eĉ plie, en katekismo kiun li publikigas en 1547, li diras: «Ne plu deziras la monda Savanto ke fariĝu mirakloj, ĉar ne necesas». «La silento de la episkopo estas tre signifoplena», diras Poole, kiu aldonas ke, fakte, neniu skribas pri la aperadoj dum pli ol cent jaroj. «La unuaj franciskanoj alvenas en Novan Hispanion en 1524 kaj entreprenas la evangelizadon en la indiĝenaj lingvoj. Ĝis 1648 oni publikigas multajn tekstojn por konverti la indianojn, sed en neniu ili estis citataj».

Kvankam la johandiegistoj konsideras la rapidan evangelizadon de la indiĝenoj - oni pasis de 250 000 baptitaj en 1531 al 8 milionoj sep jarojn poste - konsekvenco de la aperadoj kaj pruvo de ĝia realo, patro Poole asertas ke tiu alta ritmo de konvertadoj «estas legendo. La esploroj montras la malon, ke la progreso de la misioj dum tiuj jaroj estis tre malrapida». La historiisto kaj paleografo vidas la figuron de l' viziulo kiel «pia fikcio. El la pli ol kvardek dokumentoj kiuj laŭdire apogas la ekziston de Johano Diego, eĉ ne unu eltenas seriozan historikritikon».Johano Diego kaj la bildo de la Guadalupanino

La mariana kultado en la Tepejako, kie la indiĝenoj antaŭe adoradis la aztekan diinon Tonantzin, datiĝas de meze de la 16a jarcento. «Ni ne povas ekzakte diri kiam la Virgulino anstataŭas Tonantzin-on», agnoskas Brading. Tamen, kio ja scias la historiistoj estas ke la ermitejon oni ne starigis dum la vivo de Zumárraga. La unua arĥiepiskopo de Nova Hispanio mortis en 1548 kaj ne citas ĝin eĉ en sia testamento, kiel estis kutime. La fontoj rivelas ke la templo estis starigita en la jardeko de 1550, dum la tempo de l' posteulo de Zumárraga, frat' Alonso de Montúfar, kiu estus mendinta la bildon al loka pentristo.

La Virgulino de la kreoloj

Kiu estas la celo pri kiu, preskaŭ unu jarcenton poste, klopodas Miguel Sánchez kaj la aŭtoro de la Nican Mopohua parolante pri la aperadoj kaj la viziulo? «Tiu de Sánchez estas libro de teologo, sed ankaŭ de propagandisto», avertas Poole, laŭ kiu la presbitero «ne nur apogas la kreolojn, tiuepoke konsiderataj duaklasaj civitanoj, sed iras pli malproksimen. Li igas ilin la nova elektita popolo: ili estas la ununuraj kiuj havas bildon de l' Virgulino pentritan de Dio».

La celo estis doni identecon al la Eklezio de Nova Hispanio, pruvi ke ĝi estis io plia ol etendaĵo de la hispana. «Sánchez modlas la miton super la Biblio», argumentas Brading. La kembriĝa profesoro reliefigas, ekzemple, la similaĵojn inter la biblia dialogo de Dio kaj Moseo kaj tiu de la Virgulino kaj Johano Diego: «Moseo malsupreniras la Sinajon kun la Tabeloj de la Interligo; Johano Diego la Tepejakon kun la floroj».

«Dum cent jaroj ekde 1648, la guadalupanino estis ekskluzive kreola devotaĵo. Poste, oni ekpredikis inter la indianoj kaj, post la revolucio de 1810, ĝi iĝis nacia simbolo», resumas Poole. La historio de Johano Diego, -«rakonto, kia tiu de Cindrulino», por la patro Olimón - ĉarmis la 17jarcentajn kreolojn kaj nun, laŭ Brading, la meksikia Eklezio levas lin al la altaroj kiel la unuan indiĝenan sanktulon, por alfronti la antaŭenigon de la evangeliaj sektoj ĉe la indianoj.

LA MANTELO DE L' VIZIULO, LA SANKTA MORTOTUKO DE L' NOVA MONDO

La pruvoj montras indianan artiston kiel aŭtoron de la bildo de l' Virgulino presita en la tolo adorita en la baziliko de Guadalupo

«La devoteco kiun tiu ĉi urbo prenis pri iu ermitejo kaj domo de Nia Sinjorino, kiun oni titolis de Guadalupo, estas granda malutilo por la indiĝenaj, tial ke oni supozigas ilin ke faras miraklojn tiu bildo kiun pentris la indiano Marcos». Frat' Francisco Bustamante, provincestro de la franciskanoj, tiel denoncis en prediko, la 8an de septembro de 1556, la naskiĝantan guadalupan devotecon. La historiistoj koincidas en la montrado de frat' Alonso de Montúfar, la dua arĥiepiskopo de Nova Hispanio, kiel la religiulo mendinta la pentraĵon sur la tolo kaj de la indiano Marcos Cipac de Aquino [Markos Sipak' de Akino] kiel ĝia aŭtoro. La atribuado al la Virgulino de Guadalupo suldiĝus al tio ke la originala bildo similis tiun de la patronino de Ekstremaduro.La Virgulino de Guadalupo

Johano Paŭlo II ne hezitis koncedi, en Tepejako mem en 1990, ke tio kion oni adoras en la meksikia baziliko estas artaĵo. Kiel li jam estis farinta kiam pruviĝis ke la t.n. Sankta Mortotuko - la tolaĵo supoze envolvinta la korpon de Jesuo - estis fabrikita en la 14a jarcento, la Papo klarigis, rilate la guadalupan tradicion, ke «la fakto ke homaj manoj kaj mensoj estus partoprenintaj kaj en la pentra realigo de la bildo kaj en la formado de la rakonto de la aperado» ne malhelpis ke, en ambaŭ kazoj, temas pri verkoj frukto de la diaj inspiro kaj revelacio.

Dedukto de ekspertoj

En sia libro La serĉado de Johano Diego, la pastro Manuel Olimón unuafoje publikigas kelkajn el la leteroj kiujn en la lastaj jaroj sendadis al Vatikano la emerita abato de l' meksikia baziliko, Guillermo Schulenburg, la ĉefpastro de l' templo, Carlos Warnholtz, kaj la bibliotekisto, Esteban Martínez de la Serna, inter aliaj. En unu el tiu leteroj, datita la 27an de septembro de 1999, la tri klerikoj ne nur avertas Romon pri la eraro kanonizi «la legendan indianon Johanon Diegon», sed ankaŭ aldonas ke, post la ekzameno de l' bildo fare de «niaj plej bonaj teĥnikistoj pri konservado de artverkoj», deduktiĝas ke ĝi kunigas «ĉiujn ecojn de pentraĵo farita per homa mano, kun la damaĝo propra al la antikveco».

Restaŭristo José Sol Rosales ekspertizis la bildon en 1982, laŭ peto de Schulenburg, kaj raportis ke «la pentraĵo estis elfarita uzante diversajn variantojn de l' teĥniko moderne konata kiel tempero». La teĥnikisto alvenis al la konkludo ke la mantelo - 1,7 metrojn alta kaj 1 metron larĝa - estas mikstolo el lino kaj kanabo, kaj ke la pigmentoj - faritaj el koĉenilo, kalcia sulfato kaj fulgo - estas tiuj uzitaj en la 16a jarcento.

MEKSIKIAJ DISIDENTOJ, CELO DE REPREZALIOJ

«Je unu flanko estas ni, la historiistoj; je la alia, la hierarĥio de l' meksikia Eklezio kaj grupo da klerikoj», eksplikas David el sia domo en Kembriĝo. La gvidanto de l' johandiegistoj estas kardinalo Norberto Rivera, kun kiu ni klopodis paroli sensukcese, samkiel kun monsinjoro José Luis Guerrero, direktoro de la Instituto de Guadalupaj Teologiaj kaj Historiaj Studoj. Ambaŭ malmilde atakis abaton Schulenberg, ĉefpastron Warnholtz kaj bibliotekiston Martínez de la Serna, inter aliajn.

KardinaloTiuj ĉi tri klerikoj ade atentigis Vatikanon pri l' fakto ke la Kongregacio por la Aferoj de la Sanktuloj ne agis kun historia rigoro en la pruvo de la ekzisto de Johano Diego. Kelkaj el la leteroj estis siatempe filtritaj al la amaskomunikiloj kontraŭ la volo de l' subskribintoj, levante gazetaran ŝtormon dum kiu oni kulpigis la religiulojn pri atako al la bazoj de la meksikia nacia sento kaj monsinjoro Guerrero enmetis ilin inter la «kontraŭindianajn rasistojn».

Malgraŭ tio ke la religiuloj kiuj sin deklaris kontraŭ la historieco de l' viziulo samtempe reasertis sian guadalupan fervoron, tio ne liberigis ilin de tio kion proksimuloj al ili konsideras «reprezalioj». Enhospitaliĝoj pro deprimo, deviga demisio de Schulenberg kiel abato de la baziliko kvar monatojn post la unuaj kritikoj kaj la elpelo de l' ĉefpastro el la sacerdota domo, ordonita de la kardinalo Rivera «sekve de la incidento pri la kanonizo de Sankta Diego», eksplikas la silenton en kiun sin rifuĝis la kritika klerikaro en la antaŭtagoj de l' sanktigo.

Verkis: Luis A. Gámez
Publikigita en la ĵurnalo "El Correo Español"
Komparu originalan hispanlingvan tekston en la retpaĝaro de la asocio Racia Alternativo al la Pseŭdosciencoj.
Legu samteman anglalingvan artikolon.
Tradukis: TdB