LA ROMANCO DE LA PRIZONULO

(Tiu chi pagho uzas surogatan ho-kodon. Por vidi ghin kun internacia kodigho kliku tie chi)
(Esta página usa un alfabeto sin los acentos propios del esperanto. Para ver el original, pincha
aquí)

Maje estis, estis maje,

kiam sentighas la varm',

kiam tritiko tigighas

kaj jam floras la kampar',

kiam kantas la alaudo

kaj respondas najtingal',

kiam la enamighintoj

okupighas pri la am',

sed ne mi trista loghanta

prizonule en domagh',

ne sciante kiam noktas,

nek kiam venas la tag',

nur che sunelir' min vekis

birdeto per sia kant',

mortigis ghin sagpafisto,

punu Di' per maldonac'.


Romance anónimo español. Traducción de Toño del Barrio.
Anonima hispana romanco. Traduko de Tonyo del Barrio

Volver al índice en español
Reveni al la indekso en Esperanto