EL LA KLASIKA HISPANA LITERATURO

¿Qué idioma es éste?

Más literatura

Otros textos

En esperanto

Pliaj poemoj

Aliaj tekstoj

Índice general

Romanco de la prizonulo

Maje estis, estis maje,
kiam sentiĝas la varm',
kiam tritiko tigiĝas
kaj jam floras la kampar',
kiam kantas la alaŭdo
kaj respondas najtingal',
kiam la enamiĝintoj
okupiĝas pri la am',
sed ne mi trista loĝanta
prizonule en domaĝ',
ne sciante kiam noktas,
nek kiam venas la tag',
nur ĉe sunelir' min vekis
birdeto per sia kant',
mortigis ĝin sagpafisto,
punu Di' per maldonac'.

Romance anónimo español. Traducción de Toño del Barrio.
Anonima hispana romanco. Tradukis Tonyo del Barrio