EL LA KLASIKA HISPANA LITERATURO

¿Qué idioma es éste?

Más literatura

Otros textos

En esperanto

Index

Romanco de la prizonulo

Maje ĝi okazis, maje,
kiam varmas la sezon’,
kaj kaniĝas la tritiko,
kaj sin levas flor-odor’,
kiam kantas najtingalo,
kaj respondas oriol’,
kiam la amantoj iras
fari servojn al Amor’,
sed ne mi, la kompatinda,
kiu sidas en prizon’
kaj ne scias kiam tagas,
kiam estas nokta hor’,
ĉar ne plu birdeto trilas
ĉiufoje ĉe l’ aŭror’,
Ĝin mortigis paf-arkisto:
Di’ lin punu kun rigor’!

Romance anónimo español (el Romance del Prisionero). Traducción al esperanto de Fernando de Diego.
Anonima hispana mezepoka romanco. Traduko al Esperanto farita de Fernando de Diego, en la antologio "Sentempa simfonio".
Vidu aliajn tradukojn de la sama poemo, fare de Toño del Barrio kaj Jorge Camacho.
Vidu eksplikon pri la poemo kaj la diferencoj en teksto en la blogo.
Vidu la originalon en la hispana.