Maje ĝi okazis, maje,
kiam varmas la sezon’,
kaj kaniĝas la tritiko,
kaj sin levas flor-odor’,
kiam najtingal’ respondas,
al kalandrina sonor’,
kiam geamantoj iras
fari servojn al Amor’,
sed ne mi, kompatindulo,
kiu sidas en prizon’
ne sciante kiam tagas,
kiam estas nokta hor’,
krom pro birdineta kanto
ĉiufoje ĉe l’ aŭror’,
murdis ŝin arbalestisto:
Di’ lin punu kun rigor’!