VERSHAJNE TEMAS PRI MADRID

PONGAMOS QUE HABLO DE MADRID (en Esperanto)

Joaquín Sabina

Tie kie shvarmas vojkrucighoj
kie revi maron estas defi'
kien revenas chiam la fughintoj
vershajne temas pri Madrid'...

Kie liftoj veturigas amoron
restas angulacho por laca mi
shvitanta la vivon sur betonon
vershajne temas pri Madrid'...

Knabinoj ne plu volas princinighon
kaj knaboj ludas serchi kun insist'
maron en plena glas' da ghino
vershajne temas pri Madrid'...

La birdoj ekvizitas psikiatrojn
kaj steloj pigras je suprenir'
la morton veturigas ambulancoj
vershajne temas pri Madrid'...

La suno estas lampo en drinkejo
ekironta metroo estas la viv'
estas injektil' en necesejo
vershajne temas pri Madrid'...

Kiam morto min viziti venos
ne bonvolu veki min el la lit'
chi tie vivis mi kaj restos
vershajne temas pri Madrid'...

(Verkis Joaquín Sabina; tradukis esperanten M. Pancorbo)


(Tiu chi pagho uzas surogatan ho-kodon. Por vidi ghin kun internacia kodigho kliku tie chi)
(Esta página usa un alfabeto sin los acentos propios del esperanto. Para ver el original, pincha aquí)

Novembro 2003.

Otras canciones. Ir al índice en español
Aliaj kantoj. I
ri al la indekso en esperanto