VERŜAJNE TEMAS PRI MADRID
PONGAMOS QUE HABLO DE MADRID (en Esperanto)
Joaquín Sabina
Tie kie ŝvarmas vojkruciĝoj
kie revi maron estas defi'
kien revenas ĉiam la fuĝintoj
verŝajne temas pri Madrid'...
Kie liftoj veturigas amoron
restas angulaĉo por laca mi
ŝvitanta la vivon sur betonon
verŝajne temas pri
Madrid'...
Knabinoj ne plu volas princiniĝon
kaj knaboj ludas serĉi kun insist'
maron en plena glas' da ĝino
verŝajne temas pri
Madrid'...
La birdoj ekvizitas psikiatrojn
kaj steloj pigras je suprenir'
la morton veturigas ambulancoj
verŝajne temas pri
Madrid'...
La suno estas lampo en drinkejo
ekironta metroo estas la viv'
estas injektil' en necesejo
verŝajne temas pri
Madrid'...
Kiam morto min viziti venos
ne bonvolu veki min el la lit'
ĉi tie vivis mi kaj restos
verŝajne temas pri
Madrid'...
Verkis Joaquín Sabina; tradukis esperanten
Manolo Pancorbo.