PLEDO POR LA EVITO DE SEKSISMO EN ESPERANTO

(Tiu chi pagho uzas la surogatan ho-kodon. Por vidi ghin kun supersignoj kliku tie chi)
(Esta página usa un alfabeto sin los acentos propios del esperanto. Para ver el original, pincha aquí)

Trajto de multaj lingvoj, respegulanta la karakteron mem de la plimulto de la socioj, estas la neegaleco che la gramatika traktado de la seksoj. Esperanto, bedaurinde, malgrau sia plia reguleco kaj simpleco, ne estas escepto.

De antau iom da tempo pli kaj pli da personoj konscias pri tiu chi trajto de la ghisnuna uzado de nia lingvo, kaj komencas uzi ghin evitante la plej ghenajn erojn. Ankau mi. Do, permesu ke mi ekspliku tiun tendencon, almenau kia ghin mi vidas el mia pure persona vidpunkto. Fakte, jam aliaj verkis similajn tekstojn, sed mi esperas ke tiu chi pagho taugos kiel resumo de iom modera vidpunkto, kiun oni povu montri specife al la multaj lernantoj kiuj demandas pri tiu chi strangajho en la esperanta gramatiko.

Gheneralaj konsideroj

Unue, kelkajn konsiderojn pri la evoluo ke tiu uzo devas sekvi, kaj probable sekvos, en la proksima estonto:

» La evoluo akompanas la socian postulon al sama au ekvivalenta rilato inter la seksoj, kiu estas nehaltigebla (au almenau nehaltiginda). Ne temas nur pri tempa kaprico, nek pri modo importita el Usono, ofte mokata en aliaj landoj sub la etikedo "politika ghusteco". Estas vere ke tiu tendenco estas facile mokinda en siaj plej ekstremaj trajtoj, sed mi opinias ke la mala tendenco, kiu cherpas forton el tiu kelkfoja ridindeco, estas ankorau pli repushinda.

» Kelkafoje estas menciate ke la troa substreko de la vortaj kaj simbolaj ecoj superas la faktajn subpremojn. Veras. Sed ni jam estas (ni shatu tion au ne) en socio en kiu la vortoj, la lingvoj, la simboloj, alprenas gravecon multe pli grandan ol en la agrokultura au industriaj socioj. Kaj ne ekzistas vojo retren. La parolo estas simbolo de la sociaj trajtoj kaj ilin influas. Agado super la vortoj ne anstatauas la rektan agadon super la kauzoj, sed ghin komplementas.

» La menciita evoluo ekzistas en chiuj lingvoj (pri kiuj mi havas informoj). En malsamaj manieroj, depende de la trajtoj de la lingvo kaj la stato de la koncernaj socioj, sed tute nature. Kun polemikoj, malsamaj rezultoj kaj diversaj rapidecoj. Kial Esperanto estu aparta?

» La demando ne estas tiom afero lingva, t.e. ne temas pri la evidenta hhaoseco de la nuna sistemo, kiom socia, de egalrajteco de la seksoj. Ke Esperanto ne estas perfekta lingvo, ni jam scias kaj akceptas; ke ghi estu diskriminacia, tion ni devus eviti.

» La modifoj en Esperanto devas okazi lau la sama maniero kiel ili okazas en la ceteraj lingvoj. Tio estas, ni ne devas elpensi la sistemon denove, kvazau ni nun kreus la lingvon; ne sencas ke ni pensu kial Zamenhof faris tion kaj ne alion, au ke ni faru pli bonan Esperanton. Ne, Esperanto jam havas historion kaj tradicion, jam estas viva lingvo. Same kiel en ekz. la hispana lingvo neniu kuraghas elpensi novan pronomon, kial ni tion faru en Esperanto?

Sed mi priskribu nun miajn tendencojn. Kelkajn detalajn konsiderojn ni lasu por la fino.

Rezulto

Gheneralaj principoj kiujn mi sekvas en mia uzado:

» La granda plimulto de substantivaj radikoj estas neutraj rilate sekson/genron. Do, se la genro ne aparte gravas en la kunteksto, oni ne uzu sufikson, ech se ghi estas konata. sufikso ICH Kontraue al la ghenerala uzo (kvankam en tiu aspekto la evoluo ghenerala estas klara) oni ne uzu la sufikson -in- se ni ne deziras substreki ke temas pri ino. Ekzemple, "venis la profesorino de matematiko" signifas ke inter pluraj profesoroj, venis ghuste tiu (au unu el tiuj, depende de la kunteksto) kiu estas ina. Kaj se oni deziras substreki ke temas pri masklo, oni uzu la prefikson -ich-, jam uzatan de multaj esperantistoj por tiu rolo. La uzado de -in- kaj -ich- estu simetria. Kaj ne temas pri plia uzado de novaj balastaj sufiksoj; tute male, la fina rezulto estas ke oni malpli uzu la sufikson -in- (kaj ankau -ich-).

» Che pronomoj, la uzado povas esti pli libera: se oni konas la sekson de la koncernato, oni uzu la respondan li, shi au ghi. Sed oni ne uzu la pronomon li kiel anstatauilon por gheneralaj kazoj au nekonata genro. En tiu kazo, ekzistas pluraj manieroj elturnighi, "shi au li", "ghi", "tiu", "oni", "ili", ktp, depende de la kunteksto, la eleganteco en la esprimo au la klareco. Mi volonte uzas por tio la gheneralan "ghi"; multaj pensas ke tiu pronomo nur taugas por ajhoj au bestoj, au ke ghi estas iom distanca, sed la uzado de Zamenhof ne pravigas tion: li uzis ghin por sin referi al infanoj, en karesaj kuntekstoj (legu "Marta"). Mi ne uzas la proponitan pronomon "ri" (vidu la manifeston pledantan por tiu uzo), pro tio ke mi konas neniun kazon de nacia lingvo en kiu oni elpensis tute novan pronomon, kaj Esperanto ne devus sekvi tiun solvon, chefe char jam ekzistas sufichaj rimedoj.

» La prefikso ge- substrekas simple ke temas pri ambau seksoj, chu pare, chu plurope.

Specialaj kazoj

» Kelkaj radikoj plu restos neneutraj rilate sekson, ekzemple: damo, masklo, soprano, tenoro, ktp. Tiel estu, ili ne modifas la gheneralan regulon.

» Specialan konsideron meritas la familiaj nomoj. Che kelkaj la sekso/genro ja gravas, ech gravegas, sed ghi ne estas esenca kaj nepreterlasebla, kaj do ghi povas sekvi la saman sistemon. Do, oni povas paroli pri "filo" (ghenerale), "filicho/filino" (substreke) kaj same pri "onklo", "nepo", ktp; eble oni uzos pli ofte la sufiksojn ol che aliaj radikoj, sed la sistemo povas resti sama.

Tamen, por aliaj vortparoj la sekso (en ambau sencoj de la vorto) estas vere esenca, kaj oni devas fari specialajn konsiderojn:

» Che "patro", mi preferas uzi la sistemon karesan; tio estas, mi emas uzi nek la vorton "patro", nek "patricho", nek "patrino", sed "pachjo" kaj "panjo"; por ghenerala uzado mi kutime pluraligas la vorton kaj la esprimon, al "patroj" au "gepatroj". Aliajn vortojn kiel "generinto" au "gepatro" (singulare) mi ne uzas au mi pretus uzi nur por burokrata lingvajho. Pri tiu chi radiko, mi audis au legis la konsideron ke temas pri tre stabilaj vortoj, kiuj ne permesus novajhojn; mi tamen deziras komenti ke tio ne tiel estas en mia persona sperto: fakte, la uzado en la hispana lingvo shanghighis che mi tre konsiderinde: mia pachjo alnomis sian, "padre"; mi mian, "papa"; kaj miaj gefiloj min, "papá". Se mi aldonas la uzadon de mia bofamilio, tio aldonus du pliajn manierojn, se ne paroli pri la familio loghanta en Latinameriko. Kaj same pri panjo. Do, ghi estas ghuste la plej evoluanta vortuzado kiun mi konas en la hispana lingvo. Krome, la uzado de la karesaj formoj sekvas gheneralan evoluon kiun mi observas almenau en Hispanio.

» Che "edzo" kaj "fiancho", mi koncedas ke ja povas ekzisti tuberoj en la unua alkutimigho al nova vortuzo, sed eble pli pro stetikaj kialoj: tie chi -in- estas preskau nepra por eviti strangajhojn, kaj -ich- ne bone sonas pro la antaue lokitaj konsonantoj. Tamen, tiuj chi estas lau mi malpli gravaj problemoj, kompare kun la lingvouzo de la radikoj mem pro la shanghighanta socia kutimo, almenau en la okcidentaj socioj. En tiu chi kazo, malpli gravas la formala karaktero de la vortoj, kompare kun la neceso enkonduki pli ampleksajn stabilajn nociojn, kiuj celas la korinklinon kaj la aman rilaton, ech che samseksemuloj. Mi tie proponas nenion novan, eble nur la iompostioman forigon de la radikoj mem, kaj nur konstatas la uzon de "vivkunulo", "koramiko" au la sprita propono de Camacho "umiko". Dum la uzo stabilighas, ni almenau forgesu pri vortoj kiel "edzinighi" (edzighi au geedzighi sufichas, nupti estas plejofte oportuna), eksgeedzighi (divorci estas sufiche disvastigita).

» La vorto "viro" chesu marki la masklan genron, kiel malo de "virino". Ghi tamen plu povas esti uzata kiel opono al besto au al infano; do, kiel sinonimo de homo au de plenkreskulo, depende de la kunteksto.

» Ni forgesu la uzon de la sufikso -in- che propraj nomoj. La nomoj de inoj povas havi iun ajn finajhon, depende de la grado de esperantigho de la vorto; kaj che plena esperantigo oni uzu la finajhon -a, kiel Zamenhof mem faris en la lastaj tempoj.

Aliaj konsideroj

La procezo de adapto estos chiuokaze poioma. Ne antauvideblas dume shanghoj tre rapidaj, sed oni jam vidas la evoluvojon. Tial, dum iom da tempo, hezitoj kaj miksoj de ambau sistemoj estos neeviteblaj. Probable en chiuj kazoj la kunteksto markos la evidentan signifon.

Ni memoru ke jam en la unuaj tempoj de Esperanto okazis similan, kvankam malpli ampleksan, transiron, che la paso de la elemento -vir- por masklaj bestoj, el sufikso al prefikso. Do, ni jam transiris el kaproviro al virkapro; nova transiro al kapricho ne estos stranga (parenteze, kiam mi legas la vorton virkapro, mi ne povas ne pensi pri la dio Pajno).

Apenau okazos drastaj modifoj che vortoj; la jhus menciata kapricho estas preskau la ununura kazo, en kiu oni alvenos al jam ekzistanta vorto; sed char ghi nuntempe nur uzighas en muzika kunteksto, la risko de miskompreno estos minimuma.

Mi vidas la evoluon en tiu kampo, tre simila al tiu kiu okazis rilate la uzon de -i- por landonomoj, anstatau au apud -uj-. Ghi estis konsiderita siatempe kiel kontraufundamenta, kaj malrekomendata de la Akademio, sed finfine oni konstatis ke ghi estas pli oportuna, ghuste pro la evoluo mem de la socio. 

La evoluo povas konduki al novaj eblecoj de esprimado, kaj aliaj vortoj povas preni novajn signifojn. Mi nun pensas pri la kutima uzo de "Li" por paroli pri Dio, pri kio mi mem apenau havas preferojn. Ankau eblas antauvidi modifojn en la uzado de la sufikso -ul-, kiu povas maloftighi (fakte, tiu tendenco ekzistis ekz. che Lanti), au che la memstara vorto ulo, kiu eble modifos nuancojn. Au oni povas antauvidi la aperon de vorto kiel puticho, au simila.

Sed pri chio chi mi mem ne kuraghas fari prognozojn. Pri tio decidu vi mem.

TdB


Aprilo 2004
Al la indekso.
Al índice en español.