Eseoj

PLEDO POR LA EVITO DE SEKSISMO EN ESPERANTO

Trajto de multaj lingvoj, respegulanta la karakteron mem de la plimulto de la socioj, estas la neegaleco ĉe la gramatika traktado de la seksoj. Esperanto, bedaŭrinde, malgraŭ sia plia reguleco kaj simpleco, ne estas escepto.

De antaŭ iom da tempo pli kaj pli da personoj konscias pri tiu ĉi trajto de la ĝisnuna uzado de nia lingvo, kaj komencas uzi ĝin evitante la plej ĝenajn erojn. Ankaŭ mi. Do, permesu ke mi ekspliku tiun tendencon, almenaŭ kia ĝin mi vidas el mia pure persona vidpunkto. Fakte, jam aliaj verkis similajn tekstojn, sed mi esperas ke tiu ĉi paĝo taŭgos kiel resumo de iom modera vidpunkto, kiun oni povu montri specife al la multaj lernantoj kiuj demandas pri tiu ĉi strangaĵo en la esperanta gramatiko.

Ĝeneralaj konsideroj

Unue, kelkajn konsiderojn pri la evoluo ke tiu uzo devas sekvi, kaj probable sekvos, en la proksima estonto:

» La evoluo akompanas la socian postulon al sama aŭ ekvivalenta rilato inter la seksoj, kiu estas nehaltigebla (aŭ almenaŭ nehaltiginda). Ne temas nur pri tempa kaprico, nek pri modo importita el Usono, ofte mokata en aliaj landoj sub la etikedo "politika ĝusteco". Estas vere ke tiu tendenco estas facile mokinda en siaj plej ekstremaj trajtoj, sed mi opinias ke la mala tendenco, kiu ĉerpas forton el tiu kelkfoja ridindeco, estas ankoraŭ pli repuŝinda.

» Kelkafoje estas menciate ke la troa substreko de la vortaj kaj simbolaj ecoj superas la faktajn subpremojn. Veras. Sed ni jam estas (ni ŝatu tion aŭ ne) en socio en kiu la vortoj, la lingvoj, la simboloj, alprenas gravecon multe pli grandan ol en la agrokultura aŭ industriaj socioj. Kaj ne ekzistas vojo retren. La parolo estas simbolo de la sociaj trajtoj kaj ilin influas. Agado super la vortoj ne anstataŭas la rektan agadon super la kaŭzoj, sed ĝin komplementas.

» La menciita evoluo ekzistas en ĉiuj lingvoj (pri kiuj mi havas informoj). En malsamaj manieroj, depende de la trajtoj de la lingvo kaj la stato de la koncernaj socioj, sed tute nature. Kun polemikoj, malsamaj rezultoj kaj diversaj rapidecoj. Kial Esperanto estu aparta?

» La demando ne estas tiom afero lingva, t.e. ne temas pri la evidenta ĥaoseco de la nuna sistemo, kiom socia, de egalrajteco de la seksoj. Ke Esperanto ne estas perfekta lingvo, ni jam scias kaj akceptas; ke ĝi estu diskriminacia, tion ni devus eviti.

» La modifoj en Esperanto devas okazi laŭ la sama maniero kiel ili okazas en la ceteraj lingvoj. Tio estas, ni ne devas elpensi la sistemon denove, kvazaŭ ni nun kreus la lingvon; ne sencas ke ni pensu kial Zamenhof faris tion kaj ne alion, aŭ ke ni faru pli bonan Esperanton. Ne, Esperanto jam havas historion kaj tradicion, jam estas viva lingvo. Same kiel en ekz. la hispana lingvo neniu kuraĝas elpensi novan pronomon, kial ni tion faru en Esperanto?

Sed mi priskribu nun miajn tendencojn. Kelkajn detalajn konsiderojn ni lasu por la fino.

Rezulto

Ĝeneralaj principoj kiujn mi sekvas en mia uzado:

» La granda plimulto de substantivaj radikoj estas neŭtraj rilate sekson/genron. Do, se la genro ne aparte gravas en la kunteksto, oni ne uzu sufikson, eĉ se ĝi estas konata. sufikso ICH Kontraŭe al la ĝenerala uzo (kvankam en tiu aspekto la evoluo ĝenerala estas klara) oni ne uzu la sufikson -in- se ni ne deziras substreki ke temas pri ino. Ekzemple, "venis la profesorino de matematiko" signifas ke inter pluraj profesoroj, venis ĝuste tiu (aŭ unu el tiuj, depende de la kunteksto) kiu estas ina. Kaj se oni deziras substreki ke temas pri masklo, oni uzu la prefikson -iĉ-, jam uzatan de multaj esperantistoj por tiu rolo. La uzado de -in- kaj -iĉ- estu simetria. Kaj ne temas pri plia uzado de novaj balastaj sufiksoj; tute male, la fina rezulto estas ke oni malpli uzu la sufikson -in- (kaj ankaŭ -iĉ-).

» Ĉe pronomoj, la uzado povas esti pli libera: se oni konas la sekson de la koncernato, oni uzu la respondan li, ŝi ĝi. Sed oni ne uzu la pronomon li kiel anstataŭilon por ĝeneralaj kazoj aŭ nekonata genro. En tiu kazo, ekzistas pluraj manieroj elturniĝi, "ŝi aŭ li", "ĝi", "tiu", "oni", "ili", ktp, depende de la kunteksto, la eleganteco en la esprimo aŭ la klareco. Mi volonte uzas por tio la ĝeneralan "ĝi"; multaj pensas ke tiu pronomo nur taŭgas por aĵoj aŭ bestoj, aŭ ke ĝi estas iom distanca, sed la uzado de Zamenhof ne pravigas tion: li uzis ĝin por sin referi al infanoj, en karesaj kuntekstoj (legu "Marta"). Mi ne uzas la proponitan pronomon "ri" (vidu la manifeston pledantan por tiu uzo), pro tio ke mi konas neniun kazon de nacia lingvo en kiu oni elpensis tute novan pronomon, kaj Esperanto ne devus sekvi tiun solvon, ĉefe ĉar jam ekzistas sufiĉaj rimedoj.

» La prefikso ge- substrekas simple ke temas pri ambaŭ seksoj, ĉu pare, ĉu plurope.

Specialaj kazoj

» Kelkaj radikoj plu restos neneŭtraj rilate sekson, ekzemple: damo, masklo, soprano, tenoro, ktp. Tiel estu, ili ne modifas la ĝeneralan regulon.

» Specialan konsideron meritas la familiaj nomoj. Ĉe kelkaj la sekso/genro ja gravas, eĉ gravegas, sed ĝi ne estas esenca kaj nepreterlasebla, kaj do ĝi povas sekvi la saman sistemon. Do, oni povas paroli pri "filo" (ĝenerale), "filiĉo/filino" (substreke) kaj same pri "onklo", "nepo", ktp; eble oni uzos pli ofte la sufiksojn ol ĉe aliaj radikoj, sed la sistemo povas resti sama.

Tamen, por aliaj vortparoj la sekso (en ambaŭ sencoj de la vorto) estas vere esenca, kaj oni devas fari specialajn konsiderojn:

» Ĉe "patro", mi preferas uzi la sistemon karesan; tio estas, mi emas uzi nek la vorton "patro", nek "patriĉo", nek "patrino", sed "paĉjo" kaj "panjo"; por ĝenerala uzado mi kutime pluraligas la vorton kaj la esprimon, al "patroj""gepatroj". Aliajn vortojn kiel "generinto""gepatro" (singulare) mi ne uzas aŭ mi pretus uzi nur por burokrata lingvaĵo. Pri tiu ĉi radiko, mi aŭdis aŭ legis la konsideron ke temas pri tre stabilaj vortoj, kiuj ne permesus novaĵojn; mi tamen deziras komenti ke tio ne tiel estas en mia persona sperto: fakte, la uzado en la hispana lingvo ŝanĝiĝis ĉe mi tre konsiderinde: mia paĉjo alnomis sian, "padre"; mi mian, "papa"; kaj miaj gefiloj min, "papá". Se mi aldonas la uzadon de mia bofamilio, tio aldonus du pliajn manierojn, se ne paroli pri la familio loĝanta en Latinameriko. Kaj same pri panjo. Do, ĝi estas ĝuste la plej evoluanta vortuzado kiun mi konas en la hispana lingvo. Krome, la uzado de la karesaj formoj sekvas ĝeneralan evoluon kiun mi observas almenaŭ en Hispanio.

» Ĉe "edzo" kaj "fianĉo", mi koncedas ke ja povas ekzisti tuberoj en la unua alkutimiĝo al nova vortuzo, sed eble pli pro stetikaj kialoj: tie ĉi -in- estas preskaŭ nepra por eviti strangaĵojn, kaj -iĉ- ne bone sonas pro la antaŭe lokitaj konsonantoj. Tamen, tiuj ĉi estas laŭ mi malpli gravaj problemoj, kompare kun la lingvouzo de la radikoj mem pro la ŝanĝiĝanta socia kutimo, almenaŭ en la okcidentaj socioj. En tiu ĉi kazo, malpli gravas la formala karaktero de la vortoj, kompare kun la neceso enkonduki pli ampleksajn stabilajn nociojn, kiuj celas la korinklinon kaj la aman rilaton, eĉ ĉe samseksemuloj. Mi tie proponas nenion novan, eble nur la iompostioman forigon de la radikoj mem, kaj nur konstatas la uzon de "vivkunulo", "koramiko" aŭ la sprita propono de Camacho "umiko". Dum la uzo stabiliĝas, ni almenaŭ forgesu pri vortoj kiel "edziniĝi" (edziĝi geedziĝi sufiĉas, nupti estas plejofte oportuna), eksgeedziĝi (divorci estas sufiĉe disvastigita).

» La vorto "viro" ĉesu marki la masklan genron, kiel malo de "virino". Ĝi tamen plu povas esti uzata kiel opono al besto aŭ al infano; do, kiel sinonimo de homo aŭ de plenkreskulo, depende de la kunteksto.

» Ni forgesu la uzon de la sufikso -in- ĉe propraj nomoj. La nomoj de inoj povas havi iun ajn finaĵon, depende de la grado de esperantiĝo de la vorto; kaj ĉe plena esperantigo oni uzu la finaĵon -a, kiel Zamenhof mem faris en la lastaj tempoj.

Aliaj konsideroj

La procezo de adapto estos ĉiuokaze poioma. Ne antaŭvideblas dume ŝanĝoj tre rapidaj, sed oni jam vidas la evoluvojon. Tial, dum iom da tempo, hezitoj kaj miksoj de ambaŭ sistemoj estos neeviteblaj. Probable en ĉiuj kazoj la kunteksto markos la evidentan signifon.

Ni memoru ke jam en la unuaj tempoj de Esperanto okazis similan, kvankam malpli ampleksan, transiron, ĉe la paso de la elemento -vir- por masklaj bestoj, el sufikso al prefikso. Do, ni jam transiris el kaproviro al virkapro; nova transiro al kapriĉo ne estos stranga (parenteze, kiam mi legas la vorton virkapro, mi ne povas ne pensi pri la dio Pajno).

Apenaŭ okazos drastaj modifoj ĉe vortoj; la ĵus menciata kapriĉo estas preskaŭ la ununura kazo, en kiu oni alvenos al jam ekzistanta vorto; sed ĉar ĝi nuntempe nur uziĝas en muzika kunteksto, la risko de miskompreno estos minimuma.

Mi vidas la evoluon en tiu kampo, tre simila al tiu kiu okazis rilate la uzon de -i- por landonomoj, anstataŭ aŭ apud -uj-. Ĝi estis konsiderita siatempe kiel kontraŭfundamenta, kaj malrekomendata de la Akademio, sed finfine oni konstatis ke ĝi estas pli oportuna, ĝuste pro la evoluo mem de la socio. 

La evoluo povas konduki al novaj eblecoj de esprimado, kaj aliaj vortoj povas preni novajn signifojn. Mi nun pensas pri la kutima uzo de "Li" por paroli pri Dio, pri kio mi mem apenaŭ havas preferojn. Ankaŭ eblas antaŭvidi modifojn en la uzado de la sufikso -ul-, kiu povas maloftiĝi (fakte, tiu tendenco ekzistis ekz. ĉe Lanti), aŭ ĉe la memstara vorto ulo, kiu eble modifos nuancojn. Aŭ oni povas antaŭvidi la aperon de vorto kiel putiĉo, aŭ simila.

Sed pri ĉio ĉi mi mem ne kuraĝas fari prognozojn. Pri tio decidu vi mem.

Toño del Barrio, aprilo 2004.