VETO POR LA RACIO

Chefartikolo de la numero 1 de la revuo EL ESCÉPTICO (LA SKEPTIKULO)

Racia Alternativo al la Pseudosciencoj

Chu eblas diveni la estonton? Chu aliplanedaj estajhoj vizitas la Teron? Chu la homo kunvivis kun la dinosauroj? Chu proksimas la fino de la mondo? Chu NASA pruvis ke Jezukristo resurektis? Chu estas danghere vojaghi tra la Bermuda triangulo? Chu Satano havas preferon por la profundo de Hispanio? Chu ekzistas homoj kapablaj operacii kauzante nek doloron nek ian cikatron? Chu estas la estonto skribita en la steloj? Chu ekzistas la hantitaj domoj? Chu oni povas faldi kulerojn per la povo de la menso? Chu eblas komunikighi kun la mondo de la spiritoj? Chu Dio lasis skribita en la Biblio la pasinton kaj la estonton de la homaro? Chu la egiptaj piramidoj estas verko de estajhoj venintaj el aliaj mondoj? Chu la spiritoj manifestighas pere de movantaj tabloj?

La kioskoj plenas je publikajhoj respondantaj jese al chiuj chi demandoj, kaj asertantaj ke ni loghas en mondo supershutita de misteroj, de enigmoj mankaj de logiko. En la librejoj, la frenezajhoj de nifologoj, parapsihhologoj, sanigistoj kaj chiaj trompvendistoj okupas pli da loko ol la sciencpopularigaj verkoj. En la radio, la sorchistoj anstatauis la amkonsilistojn kaj abundas speciala klaso de profesoro, tiu kiu neniam en sia vivo instruis, sed kiu spertas pri kashaj sciencoj. Kaj la televido evidente estas la medio kiu plej propagandis la kretenajhojn disvastigatajn de antau jaroj fare de longa vico da profesiuloj de la kasheco. Tiu chi estas la malgajiga realo, sed oni ne nepre devas ghin akcepti.

Memkompreneble, maleblas pruvi la neekziston de la telepatio, la transa mondo, la monstro de la lago Ness, la flugantaj teleroj, la psihha kirurgio au la astralaj vojaghoj; samkiel maleblas pruvi la neekziston de la Tri Magoj, la museto de la dentoj, Pachjo Kristnasko, la feinoj au la gardanghelo. La problemo kushas en tio ke, ghis tiu chi momento, neniu prezentis evidentajhojn konfirmantajn la ekziston de iu el la tiel nomataj paranormalaj fenomenoj. Kaj en scienco la shargho de la pruvo falas sur tiun kiu defendas la realon de io. Malgrau tio, granda parto de la publika opinio estas konvikita pri la autenteco de faktoj kun multe malpli da fundamento ol la atendata jara vizito de la magoj Melchoro, Gasparo kaj Baltazaro.

En la revuo "La Skeptikulo", la leganto trovos radiografiojn de kelkaj el la plej komunaj, frenezaj kaj dangheraj kredoj, kaj ankau akuzajn pruvojn kontrau la plej renomitaj charlatanoj. La giganta negoco de la paranormaleco bazighas, kaj kiu tion neus ne konas la internajhojn de tiu mondeto, sur la sistema misuzo de la bona fido de la publiko. Vere estas ke iuj esplorantoj de la kasheco kredas en tio kion ili predikas, sed ne malpli veras ke la plejmulto konscias ke tio kion ili skribas estas, simple kaj litere, mensogo. La chaso de charlatanoj estas do ekologia agado, gardostariganta la socion fronte al la vendistoj de antaufabrikitaj misteroj. Endas denonci la mankon de fundamento de la supozitaj paranormalaj faktoj, por klopodi eltiri la esplorantojn el ilia eraro, se ili kredas en tio kion ili diras, au ilin evidentigi antau la publika opinio, se ili estas simplaj vendistoj de la kasheco; kaj por favori ke, se oni esploras la paranormalecon, oni tion faru lau la scienca metodo, la nura valora mehhanismo por alpreni la realon lau objektiva maniero.

Eksterordinaraj asertoj postulas pruvojn ankau eksterordinarajn. Ghuste tion kio mankas en la esotera literaturo, plagita de sensaciaj tezoj, sed en kiu la evidenteco brilas pro sia foresto. La kultivantoj de la kasheco prezentis ankorau neniun pruvon ke iliaj asertoj estas io plia ol produktoj de imagplenaj mensoj au senskrupulaj uloj. La mondo de la paranormaleco estas giganto kotpieda, kiu utiligas la supozatan senmovecon de la oficiala scienco por pravigi sian marghenecon. La praktikantoj de la nifologio, la parapsihhologio, la astrologio kaj chiuj sensencaj logioj kiujn imagi eblas, estas konvinkitaj ke la sciencistoj neniam akceptos iliajn pruvojn char tio subfosus la fundamentojn de la nuntempa scio. Ili trompighas. Samkiel ili trompighas kiam ili akuzas la reprezentantojn de la de ili nomata oficiala scienco –scienco estas nur unu, kaj adjektivoj malmankas– pri la praktikado de perversa endogamio kiu malpermesas al ili alfronti la malveran sciencon, kaj chiajn argumentojn bazitajn en plenaj falsajhoj, kun la sama forto kiun ili uzas kontrau la pseudoscienco. La skeptikuloj ne neas la eblecon – vere estas ke malprobablan– ke ekzistu eksterteranoj nin vizitantaj, au vivo post tiu chi vivo au aliaj surprizaj aferoj, sed ni ne akceptas la senbazajn asertojn. La kredoj estas kredoj kaj nenio plia, dum ne pruvighas la malo. Kaj se iu intencas nin trompi, kiel chiumonate faras la esoterajn revuojn, ni rajtas denonci la fraudon.

Sed oni ne trompighu, oni ne devas limigi la kritikan pensadon al la plej evidente aberacia. Tial ni celas submeti al skeptika analizo ne nur la paranormalecon, sed chiun konon situantan che la limo de la scienca scio kaj chiun aserton kiu bazighas en ghi, en la pseudoscienco au la falsa scienco. Tiu estas tre largha fako, ampleksanta el la ekologio au la medicino ghis la ideologio, ghis la politikaj doktrinoj farantaj uzon partiecan kaj tordigan de la historio, la arhheologio au la antropologio. Char la predikantoj de la malracia supereco de unu homgrupo super la aliaj estas tiel dangheraj kiel la semantoj de malfido al la scienco. Unuj kaj la aliaj pledas por la suspendado de la kritika spirito, por la trivialigo de la publika opinio. Ghuste la malo de niaj celoj.

Instigi la pripensadon kaj la dubon

La hispana skeptika movado de antau longatempe postuladis pli grandan amplekson. Ghi ekaperis antau deko da jaroj kun la celo alfronti la instigantojn de la supersticho kaj la malracieco pere de la pseudosciencoj, kaj nuntempe ghi firmighis kiel fonto de fidinda kaj rigora informado, kiun la amaskomunikiloj pli kaj pli ofte serchadas kiam ili deziras kontroli la sciencan vershajnecon de io eksterordinara. Nuntempe oftas la okazoj kiam anoj de ARP cheestas televidajn debatojn por meti la punktojn super la i-ojn, por disigi la grenon disde la pajlo kaj ne permesi ke oni senpune trompu la publikon. Sukceso kiun oni ne estus atinginta sen la peno kaj la sindedicho de konataj skeptikuloj kiuj, fojfoje, estis la celo de diskreditigaj kampanjoj organizitaj de la fabrikantoj de paradoksoj, kampanjoj kiuj estis apogataj en la interesita kompliceco de la paranormala preso, kie oni ech akuzis la asocion esti kvazau proksima al perfortaj movadoj au rilata al la sekretaj servoj. Chiuj chi kretenajhoj –oni klare parolu–, chiuj chi atakoj lanchitaj el la trancheoj de la paranormaleco, pruvas la forton kiun dum la lastaj jaroj atingis en Hispanio la organizitaj skeptikuloj. Kaj ech pli, ili montras al ni ke ni iras la ghustan vojon: la denonco de la sistema fraudo en kiun falas la trompvendistoj de la kasheco –ili sin prezentu kiel specialigitaj jhurnalistoj, esploristoj en laboratorioj de neniu konataj au kiel diverspecaj divenistoj– estas, kaj devas plu esti, unu el la chefaj celoj de ARP. Restas tamen ankorau multo farenda. Forigendas la falsajhoj al kiuj sin krochas la pseudosciencaj charlatanoj por defendi sian cheeston en la amaskomunikiloj kaj por ne esti shercocelo, falsajhoj el kiuj la chefa estas argumenti ke chiuj ideoj estas respektindaj kaj havas la samajn rajtojn esti defenditaj. Ne, tio ne veras. Ne chiuj ideoj estas respektindaj. La idiotajhoj ne estas respektindaj; ili estas idiotajhoj. Kaj kelkfoje dangheraj. Kiam pseudoarhheologo aventureme konjektas ke iuj homrasoj devenas el eksterteranoj kaj aliaj ne, ghi faras neniel subtilan ekzercon de rasismo, kaj rasismo ne estas respektinda kaj endas ghin denonci. Same, kiam direktoro de tre disvastigata revuo anoncas al kancerulo ke tiu patologiajho "havas psikoemociecan originon" kaj konsilas ke tiu sin turnu al ulo praktikanta la tiel nomatajn regresajn terapiojn, "sin chirkaui de sferoj –ju pli da ili, des pli bone– sen ke gravu la materialo", au provi "la gemterapion, tial ke la kvarckristaloj estas tre efektivaj", tiam endas informi la sanautoritatojn pri tia barbarajho. Kaj – ni povus daurigi, sed la spaco estas limigita– kiam politika gvidanto manipulas historion au biologion por pravigi la singularecon de homgrupo al kiu tiu apartenas por tiel entuziasmigi sian elektantaron, endas alerti la socion pri la danghero kiun tiu sinteno okazigas: en la nazia Germanio, ghi kondukis en la judan amasmortigon; en eksa Jugoslavio, en la etnan purigon, terminon kies utiligo estas mem perversa.

La tasko kiun ARP-Societo por la Antauenigo de la Kritika Pensado alfrontas en tiu chi etapo de sia historio estas konstateble giganta. La kritika pensado havas multajn kovrindajn flankojn, el la pure folkloraj ghis la plej subtilaj kaj potenciale plej dangheraj, kaj devas forgesi neniun. Tiu chi ampleksa agadhorizonto bezonas engaghitajn skeptikulojn ne dubantajn denonci chiajn sensencajhojn kaj emantajn kune labori por haltigi la senraciecon kaj pushi siajn kuncivitanojn al la pripenso. Char nur publika opinio kun autenta kapablo de distingado povas elekti kun libero sian estonton sen neceso de patrujsalvantoj au spiritaj gvidantoj. Por eviti ke granda parto de la popolanaro falu en la retojn de la senracieco, nepras ke la cheesto de ARP en la universitato kaj la amaskomunikiloj estu pli kaj pli ofta. La chefa aktivo de chiu socio estas la junularo kaj estas esence ghin apartigi disde la drogo de la paranormaleco, de la trafikantoj de misteroj: endas prezenti la sciencan konon kiel io pli altira ol la fikcioj de la fabrikantoj de paradoksoj.

"La Skeptikulo" naskighas kun la alvokigho farighi la esprimmedio de chiuj kiuj en la hispanparolanta medio pledas por la imperio de la racio, por la liberpensado. Ghi volas esti publikajho rigora kaj amuza, kun loko por la scienca analizo, la filozofa rezonado kaj la humuro. Kaj ghi postiras unu celon, resumon de chiuj menciitaj: instigi la pripensadon kaj la dubon, char nur la kritika pensado estigas civitanojn reale liberajn.

Versio de la teksto aperanta en la retpagho de la hispana asocio Racia Alternativo al la Pseudosciencoj.
Tradukis: TdB


Majo 2003

(Tiu chi pagho uzas la surogatan ho-kodon. Por vidi ghin kun supersignoj kliku tie chi)
(Esta página usa un alfabeto sin los acentos propios del esperanto. Para ver el original, pincha aquí)

Volver al índice en español
Reveni al la indekso en Esperanto