Scienco kaj skeptikismo

Veto por la racio

Ĉefartikolo de la numero 1 de la revuo EL ESCÉPTICO (LA SKEPTIKULO)

Racia Alternativo al la Pseŭdosciencoj

Ĉu eblas diveni la estonton? Ĉu aliplanedaj estaĵoj vizitas la Teron? Ĉu la homo kunvivis kun la dinosaŭroj? Ĉu proksimas la fino de la mondo? Ĉu NASA pruvis ke Jezukristo resurektis? Ĉu estas danĝere vojaĝi tra la Bermuda triangulo? Ĉu Satano havas preferon por la profundo de Hispanio? Ĉu ekzistas homoj kapablaj operacii kaŭzante nek doloron nek ian cikatron? Ĉu estas la estonto skribita en la steloj? Ĉu ekzistas la hantitaj domoj? Ĉu oni povas faldi kulerojn per la povo de la menso? Ĉu eblas komunikiĝi kun la mondo de la spiritoj? Ĉu Dio lasis skribita en la Biblio la pasinton kaj la estonton de la homaro? Ĉu la egiptaj piramidoj estas verko de estaĵoj venintaj el aliaj mondoj? Ĉu la spiritoj manifestiĝas pere de movantaj tabloj?

La kioskoj plenas je publikaĵoj respondantaj jese al ĉiuj ĉi demandoj, kaj asertantaj ke ni loĝas en mondo superŝutita de misteroj, de enigmoj mankaj de logiko. En la librejoj, la frenezaĵoj de nifologoj, parapsiĥologoj, sanigistoj kaj ĉiaj trompvendistoj okupas pli da loko ol la sciencpopularigaj verkoj. En la radio, la sorĉistoj anstataŭis la amkonsilistojn kaj abundas speciala klaso de profesoro, tiu kiu neniam en sia vivo instruis, sed kiu spertas pri kaŝaj sciencoj. Kaj la televido evidente estas la medio kiu plej propagandis la kretenaĵojn disvastigatajn de antaŭ jaroj fare de longa vico da profesiuloj de la kaŝeco. Tiu ĉi estas la malgajiga realo, sed oni ne nepre devas ĝin akcepti.

Memkompreneble, maleblas pruvi la neekziston de la telepatio, la transa mondo, la monstro de la lago Ness, la flugantaj teleroj, la psiĥa kirurgio aŭ la astralaj vojaĝoj; samkiel maleblas pruvi la neekziston de la Tri Magoj, la museto de la dentoj, Paĉjo Kristnasko, la feinoj aŭ la gardanĝelo. La problemo kuŝas en tio ke, ĝis tiu ĉi momento, neniu prezentis evidentaĵojn konfirmantajn la ekziston de iu el la tiel nomataj paranormalaj fenomenoj. Kaj en scienco la ŝarĝo de la pruvo falas sur tiun kiu defendas la realon de io. Malgraŭ tio, granda parto de la publika opinio estas konvikita pri la aŭtenteco de faktoj kun multe malpli da fundamento ol la atendata jara vizito de la magoj Melĉoro, Gasparo kaj Baltazaro.

En la revuo "La Skeptikulo", la leganto trovos radiografiojn de kelkaj el la plej komunaj, frenezaj kaj danĝeraj kredoj, kaj ankaŭ akuzajn pruvojn kontraŭ la plej renomitaj ĉarlatanoj. La giganta negoco de la paranormaleco baziĝas, kaj kiu tion neus ne konas la internaĵojn de tiu mondeto, sur la sistema misuzo de la bona fido de la publiko. Vere estas ke iuj esplorantoj de la kaŝeco kredas en tio kion ili predikas, sed ne malpli veras ke la plejmulto konscias ke tio kion ili skribas estas, simple kaj litere, mensogo. La ĉaso de ĉarlatanoj estas do ekologia agado, gardostariganta la socion fronte al la vendistoj de antaŭfabrikitaj misteroj. Endas denonci la mankon de fundamento de la supozitaj paranormalaj faktoj, por klopodi eltiri la esplorantojn el ilia eraro, se ili kredas en tio kion ili diras, aŭ ilin evidentigi antaŭ la publika opinio, se ili estas simplaj vendistoj de la kaŝeco; kaj por favori ke, se oni esploras la paranormalecon, oni tion faru laŭ la scienca metodo, la nura valora meĥanismo por alpreni la realon laŭ objektiva maniero.

Eksterordinaraj asertoj postulas pruvojn ankaŭ eksterordinarajn. Ĝuste tion kio mankas en la esotera literaturo, plagita de sensaciaj tezoj, sed en kiu la evidenteco brilas pro sia foresto. La kultivantoj de la kaŝeco prezentis ankoraŭ neniun pruvon ke iliaj asertoj estas io plia ol produktoj de imagplenaj mensoj aŭ senskrupulaj uloj. La mondo de la paranormaleco estas giganto kotpieda, kiu utiligas la supozatan senmovecon de la oficiala scienco por pravigi sian marĝenecon. La praktikantoj de la nifologio, la parapsiĥologio, la astrologio kaj ĉiuj sensencaj logioj kiujn imagi eblas, estas konvinkitaj ke la sciencistoj neniam akceptos iliajn pruvojn ĉar tio subfosus la fundamentojn de la nuntempa scio. Ili trompiĝas. Samkiel ili trompiĝas kiam ili akuzas la reprezentantojn de la de ili nomata oficiala scienco –scienco estas nur unu, kaj adjektivoj malmankas– pri la praktikado de perversa endogamio kiu malpermesas al ili alfronti la malveran sciencon, kaj ĉiajn argumentojn bazitajn en plenaj falsaĵoj, kun la sama forto kiun ili uzas kontraŭ la pseŭdoscienco. La skeptikuloj ne neas la eblecon – vere estas ke malprobablan– ke ekzistu eksterteranoj nin vizitantaj, aŭ vivo post tiu ĉi vivo aŭ aliaj surprizaj aferoj, sed ni ne akceptas la senbazajn asertojn. La kredoj estas kredoj kaj nenio plia, dum ne pruviĝas la malo. Kaj se iu intencas nin trompi, kiel ĉiumonate faras la esoterajn revuojn, ni rajtas denonci la fraŭdon.

Sed oni ne trompiĝu, oni ne devas limigi la kritikan pensadon al la plej evidente aberacia. Tial ni celas submeti al skeptika analizo ne nur la paranormalecon, sed ĉiun konon situantan ĉe la limo de la scienca scio kaj ĉiun aserton kiu baziĝas en ĝi, en la pseŭdoscienco aŭ la falsa scienco. Tiu estas tre larĝa fako, ampleksanta el la ekologio aŭ la medicino ĝis la ideologio, ĝis la politikaj doktrinoj farantaj uzon partiecan kaj tordigan de la historio, la arĥeologio aŭ la antropologio. Ĉar la predikantoj de la malracia supereco de unu homgrupo super la aliaj estas tiel danĝeraj kiel la semantoj de malfido al la scienco. Unuj kaj la aliaj pledas por la suspendado de la kritika spirito, por la trivialigo de la publika opinio. Ĝuste la malo de niaj celoj.

Instigi la pripensadon kaj la dubon

Johano Diego kaj la Virgulino de GuadalupoLa hispania skeptika movado de antaŭ longatempe postuladis pli grandan amplekson. Ĝi ekaperis antaŭ deko da jaroj kun la celo alfronti la instigantojn de la superstiĉo kaj la malracieco pere de la pseŭdosciencoj, kaj nuntempe ĝi firmiĝis kiel fonto de fidinda kaj rigora informado, kiun la amaskomunikiloj pli kaj pli ofte serĉadas kiam ili deziras kontroli la sciencan verŝajnecon de io eksterordinara. Nuntempe oftas la okazoj kiam anoj de ARP ĉeestas televidajn debatojn por meti la punktojn super la i-ojn, por disigi la grenon disde la pajlo kaj ne permesi ke oni senpune trompu la publikon. Sukceso kiun oni ne estus atinginta sen la peno kaj la sindediĉo de konataj skeptikuloj kiuj, fojfoje, estis la celo de diskreditigaj kampanjoj organizitaj de la fabrikantoj de paradoksoj, kampanjoj kiuj estis apogataj en la interesita kompliceco de la paranormala preso, kie oni eĉ akuzis la asocion esti kvazaŭ proksima al perfortaj movadoj aŭ rilata al la sekretaj servoj. Ĉiuj ĉi kretenaĵoj –oni klare parolu–, ĉiuj ĉi atakoj lanĉitaj el la tranĉeoj de la paranormaleco, pruvas la forton kiun dum la lastaj jaroj atingis en Hispanio la organizitaj skeptikuloj. Kaj eĉ pli, ili montras al ni ke ni iras la ĝustan vojon: la denonco de la sistema fraŭdo en kiun falas la trompvendistoj de la kaŝeco –ili sin prezentu kiel specialigitaj ĵurnalistoj, esploristoj en laboratorioj de neniu konataj aŭ kiel diverspecaj divenistoj– estas, kaj devas plu esti, unu el la ĉefaj celoj de ARP. Restas tamen ankoraŭ multo farenda. Forigendas la falsaĵoj al kiuj sin kroĉas la pseŭdosciencaj ĉarlatanoj por defendi sian ĉeeston en la amaskomunikiloj kaj por ne esti ŝercocelo, falsaĵoj el kiuj la ĉefa estas argumenti ke ĉiuj ideoj estas respektindaj kaj havas la samajn rajtojn esti defenditaj. Ne, tio ne veras. Ne ĉiuj ideoj estas respektindaj. La idiotaĵoj ne estas respektindaj; ili estas idiotaĵoj. Kaj kelkfoje danĝeraj. Kiam pseŭdoarĥeologo aventureme konjektas ke iuj homrasoj devenas el eksterteranoj kaj aliaj ne, ĝi faras neniel subtilan ekzercon de rasismo, kaj rasismo ne estas respektinda kaj endas ĝin denonci. Same, kiam direktoro de tre disvastigata revuo anoncas al kancerulo ke tiu patologiaĵo "havas psikoemociecan originon" kaj konsilas ke tiu sin turnu al ulo praktikanta la tiel nomatajn regresajn terapiojn, "sin ĉirkaŭi de sferoj –ju pli da ili, des pli bone– sen ke gravu la materialo", aŭ provi "la gemterapion, tial ke la kvarckristaloj estas tre efektivaj", tiam endas informi la sanaŭtoritatojn pri tia barbaraĵo. Kaj –ni povus daŭrigi, sed la spaco estas limigita– kiam politika gvidanto manipulas historion aŭ biologion por pravigi la singularecon de homgrupo al kiu tiu apartenas por tiel entuziasmigi sian elektantaron, endas alerti la socion pri la danĝero kiun tiu sinteno okazigas: en la nazia Germanio, ĝi kondukis en la judan amasmortigon; en eksa Jugoslavio, en la etnan purigon, terminon kies utiligo estas mem perversa.

La tasko kiun ARP-Societo por la Antaŭenigo de la Kritika Pensado alfrontas en tiu ĉi etapo de sia historio estas konstateble giganta. La kritika pensado havas multajn kovrindajn flankojn, el la pure folkloraj ĝis la plej subtilaj kaj potenciale plej danĝeraj, kaj devas forgesi neniun. Tiu ĉi ampleksa agadhorizonto bezonas engaĝitajn skeptikulojn ne dubantajn denonci ĉiajn sensencaĵojn kaj emantajn kune labori por haltigi la senraciecon kaj puŝi siajn kuncivitanojn al la pripenso. Ĉar nur publika opinio kun aŭtenta kapablo de distingado povas elekti kun libero sian estonton sen neceso de patrujsalvantoj aŭ spiritaj gvidantoj. Por eviti ke granda parto de la popolanaro falu en la retojn de la senracieco, nepras ke la ĉeesto de ARP en la universitato kaj la amaskomunikiloj estu pli kaj pli ofta. La ĉefa aktivo de ĉiu socio estas la junularo kaj estas esence ĝin apartigi disde la drogo de la paranormaleco, de la trafikantoj de misteroj: endas prezenti la sciencan konon kiel io pli altira ol la fikcioj de la fabrikantoj de paradoksoj.

"La Skeptikulo" naskiĝas kun la alvokiĝo fariĝi la esprimmedio de ĉiuj kiuj en la hispanparolanta medio pledas por la imperio de la racio, por la liberpensado. Ĝi volas esti publikaĵo rigora kaj amuza, kun loko por la scienca analizo, la filozofa rezonado kaj la humuro. Kaj ĝi postiras unu celon, resumon de ĉiuj menciitaj: instigi la pripensadon kaj la dubon, ĉar nur la kritika pensado estigas civitanojn reale liberajn.

Versio de la teksto aperanta en la retpaĝo de la hispana asocio Racia Alternativo al la Pseudosciencoj.
Tradukis: TdB, majo 2003.