MANIFESTO: KIAL NI ESTAS SKEPTIKULOJ? 

Mario Bohoslavsky 

Scienca jhurnalisto. Racia Alternativo al la Pseudosciencoj

La ludo de la racio

Unu el la reguloj de la bela ludo de la Scienco tekstas ke la Racio ne devas akcepti ion kiel certa nur char ghin diras multaj, au char ghin diras tre gravaj homoj, kaj ke chiam endas halti antau iu ajn aserto kaj dubi chu ghi estas certa au ne. Kompreneble, tio devigas iri multe pli malrapide, pesante chiun shajnan veron.

En la helena lingvo, observanton oni diras skeptikós (skepticos), pro kio personon partianan de la analizo kaj observado oni ankau nomas "skeptika".

La malamikoj de la Racio

La malo de la skeptikismo estas la kredemo, kaj ghi konsistas en tio ke oni facilanime akceptas kiel certaj la plej eksterordinarajn asertojn, ne antauanalizinte ilian solidecon, nur pro intelekta pigreco, manko de preparo, respekto al la autoritato de iuj personoj au aliaj kialoj. En la nuna etapo de la Homaro, granda plejmulto da homoj estas sufiche kredemaj, precipe pro siaj nesciado kaj manko de trejnigho en la scienca metodo, kaj ghenerale en la raciaj praktikoj; preskau chiuj chi homoj agadas bonafide, tio estas, pro konvinko kaj ne pro malhonestaj interesoj.

La veraj malamikoj de la racio ne necese estas la homoj kredemaj, sed tiuj persone profitantaj de la fakto ke la ceteraj estas kredemaj. Ech kelkaj tiuj trompuloj estas, interne, nekredantoj, skeptikuloj; sed ili stimulas alies kredemon por havigi al si pli da mono per siaj libroj, plenigi siajn konsultejojn per homoj kun problemoj, vendi siajn magiajn kuracilojn au enspezi pro sia partopreno en radio, televido au jhurnalaro.

La skeptikuloj, kiuj luktis senspire laulonge de la jarcentoj por subteni la regadon de la Racio –kelkaj je la prezo de siaj vivoj, plejmulto je kosto de alies moko, de ekonomia malprofito, de soleco– malespere rigardadas kiel, ree kaj ree, senskrupulaj homoj negocas per alies kredemo. Veras ke Scienco antaueniris, kaj ke la homaro ne plu kredas je iuj malnovaj mensogajhoj iam de preskau chiuj akceptitaj, sed chiun tagon naskighas novaj mensogoj, stultajhoj akceptitaj antau ol esti dufoje pripensitaj. Kaj ech pli malbone: la modernaj charlatanoj, konantaj ke la Racio estas pli forta ol chio cetera en la universo, fojfoje sin maskas kiel sciencistoj, vestas siajn fitrompojn per ekstera lingvo kiu shajnigas la manierojn, la sciencan lingvon. Sed tio ne estas Scienco: ghi estas pseudoscienco.

Racia Alternativo

Ekzistas du klasoj de skeptikuloj: la pasivaj kaj la aktivaj. La skeptikuloj pasivaj limighas al la subrideto kiam ili vidas kiel la kredemaj glutas la hokon per kiu ilin logas la charlatanoj. Kun malestimo al tiuj nesciantaj amasoj, kelkfoje apenau instruitaj kaj alifoje suferantaj je "relativa nescio" pri chio netushanta ilian specialecon au profesion, la pasivaj skeptikuloj shultrolevas kaj eble nur bedauras ke "la homoj estas tiel stultaj", sed konsideras senutile alfronti la charlatanojn kaj trompistojn.

Aliaj skeptikuloj, male, sin sentas hororigitaj pri la supervivado de tiom da shtonepokaj stultajhoj en plena Atomerao, kaj pensas ke se ili ne agadas lau la mezuro de siaj fortoj, ili kunlaboros kun la armeoj de la obskurismo. Ili kredas ankau ke la homoj ne estas stultaj, sed malinformitaj, kaj ke iu devas defii la profesiulojn de la mensogo por ke la kredemaj havu almenau la shancon konfronti du malsamajn vidpunktojn, unu racian kaj la alian pseudosciencan. Tiuj chi estas la skeptikuloj aktivaj, arigitaj en la tutmondaj skeptikaj asocioj, kaj inter ili trovighas mondaj famuloj kiel la esploristoj Martin Gardner au Carl Sagan, famaj sciencistoj (inklude de pluraj nobelpremiitoj) kaj filozofoj de agnoskita prestigho kiel Mario Bunge (Premio Princo de Asturio) au Stephen Toulmin (biologo kaj filozofo de la scienco).

En Hispanio la aktivaj skeptikuloj arighas en la asocio ALTERNATIVA RACIONAL A LAS PSEUDOCIENCIAS (Racia Alternativo al la Pseudosciencoj, ARP), kiu eldonas kvaronjare revuon antaue nomitan "La alternativa racional" (La Racia Alternativo) kaj nun "El Escéptico" (La Skeptikulo). La asocio ne disponas je la mono nek la personoj sufichaj por plenumi sisteman, objektivan kaj sciencan esploron de chiuj okazajhoj supozite "surprizaj" au "malhavantaj iun ajn eblan eksplikon", kiel oni kutime diras, nek povas alfronti chiujn sentimajn asertojn kiujn oni disaudigas radie au televide au oni publikigas en jhurnaloj, revuoj kaj libroj. Sed ghi ankau ne limighas al dokumenta au bibliografia laboro. En la lokoj de Hispanio kie la anaro de ARP estas pli grandnombra au aktiva, oni ekigas novajn esplorojn, kelkfoje kun surprize sukcesaj rezultoj. En Euskujo, nur kiel ekzemplo, ARP sukcesis pruvi ke la sono elvenanta el supozita ekstertera nifo estis fakte la kanto de iu bufo, prezentis vivan registron de la batrako kaj ech identigis la zoologian specion chefrolintan la okazajhon. Kiel estas nature kaj kompreneble, la charlatanoj kaj profesiaj trompistoj havas plej malbonan opinion pri ARP kaj ghiaj anoj…

Chu vi estas unu el la niaj?

Kelkaj malmultaj anoj de ARP estis chiam skeptikaj, sed la plejmulto en la komenco estis sufiche kredemaj ghis kiam io unuafoje dubigis ilin. Ne pensu ke por alproksimighi al ni vi devas konsenti pri chio: sufichas ke vi konsentu ke antau ekstraordinara aserto, oni plej bone ghin pesu antau ol ghin konsideri certa. Se vi pensas tiele, eble vi povas komenci per la lego de nia revuo, kie vi trovos artikolojn de lokaj autoroj, kaj aliajn tradukitajn el chiuj mondaj skeptikaj revuoj kun kiuj ni havas fratan intershanghon. Se vi jam vin sentas skeptikulo, kaj vi deziras alproksimighi pli aktive, vi povas kontakti la lokajn delegitojn de la asocio. Ili sin sentos felichaj interparoli kun vi persone kaj klarigi iun ajn dubon.

Hispanio, kiel la tuta okcidenta mondo, spertas dum tiu chi epoko ian retroiron de la Racio, ian antaueniron de asertoj kaj kredoj kiuj ne estas nesciencaj kaj malraciaj, sed rekte kontrausciencaj kaj kontrauraciaj. Antaueniro de la obskurismo povas fine tushi chies estonton en tre negativa maniero: antau nelonge rivelighis ke la tiama prezidanto de la plej potenca lando de la Tero prenadis siajn decidojn post astrologia konsulto, kiel en Babilonio antau kvindek jarcentoj. Kaj ankau hodiau, kiel dum la tempo de la ghenerala kredo en sorchistinoj kaj demonoj, atingas nin novajhoj pri krimoj plenumitaj de personoj plene konvinkitaj ke ili solvas problemojn al familianoj "posedataj". Tiu chi ne estas la bildo kiun ni havas pri dezirebla estonto.

Multaj el niaj lokaj centroj estas ankorau tiel malgrandaj ke ili ne povas fronti eksterdirektitajn taskojn, kaj ili estas dedichitaj nur al la kresko. Se vi decidas kunighi al ni, eble morgau ni povos kune senmaskigi mensogon. Sed okazu tio hodiau au morgau, pripensu ghin. Ni ne povas forjheti du milionojn da jaroj de evoluado en la rubejon.

Versio de la teksto aperanta en la retpagho de la hispana asocio Racia Alternativo al la Pseudosciencoj.
Tradukis: TdB


Majo 2003

(Tiu chi pagho uzas la surogatan ho-kodon. Por vidi ghin kun supersignoj kliku tie chi)
(Esta página usa un alfabeto sin los acentos propios del esperanto. Para ver el original, pincha aquí)

Volver al índice en español
Reveni al la indekso en Esperanto