Scienco kaj skeptikismo

Manifesto: kial ni estas skeptikuloj?

Mario Bohoslavsky

Scienca ĵurnalisto. Racia Alternativo al la Pseŭdosciencoj

La ludo de la racio

Unu el la reguloj de la bela ludo de la Scienco tekstas ke la Racio ne devas akcepti ion kiel certa nur ĉar ĝin diras multaj, aŭ ĉar ĝin diras tre gravaj homoj, kaj ke ĉiam endas halti antaŭ iu ajn aserto kaj dubi ĉu ĝi estas certa aŭ ne. Kompreneble, tio devigas iri multe pli malrapide, pesante ĉiun ŝajnan veron.

En la helena lingvo, observanton oni diras skeptikós (skepticos), pro kio personon partianan de la analizo kaj observado oni ankaŭ nomas "skeptika".

La malamikoj de la Racio

La malo de la skeptikismo estas la kredemo, kaj ĝi konsistas en tio ke oni facilanime akceptas kiel certaj la plej eksterordinarajn asertojn, ne antaŭanalizinte ilian solidecon, nur pro intelekta pigreco, manko de preparo, respekto al la aŭtoritato de iuj personoj aŭ aliaj kialoj. En la nuna etapo de la Homaro, granda plejmulto da homoj estas sufiĉe kredemaj, precipe pro siaj nesciado kaj manko de trejniĝo en la scienca metodo, kaj ĝenerale en la raciaj praktikoj; preskaŭ ĉiuj ĉi homoj agadas bonafide, tio estas, pro konvinko kaj ne pro malhonestaj interesoj.

La veraj malamikoj de la racio ne necese estas la homoj kredemaj, sed tiuj persone profitantaj de la fakto ke la ceteraj estas kredemaj. Eĉ kelkaj tiuj trompuloj estas, interne, nekredantoj, skeptikuloj; sed ili stimulas alies kredemon por havigi al si pli da mono per siaj libroj, plenigi siajn konsultejojn per homoj kun problemoj, vendi siajn magiajn kuracilojn aŭ enspezi pro sia partopreno en radio, televido aŭ ĵurnalaro.

La skeptikuloj, kiuj luktis senspire laŭlonge de la jarcentoj por subteni la regadon de la Racio –kelkaj je la prezo de siaj vivoj, plejmulto je kosto de alies moko, de ekonomia malprofito, de soleco– malespere rigardadas kiel, ree kaj ree, senskrupulaj homoj negocas per alies kredemo. Veras ke Scienco antaŭeniris, kaj ke la homaro ne plu kredas je iuj malnovaj mensogaĵoj iam de preskaŭ ĉiuj akceptitaj, sed ĉiun tagon naskiĝas novaj mensogoj, stultaĵoj akceptitaj antaŭ ol esti dufoje pripensitaj. Kaj eĉ pli malbone: la modernaj ĉarlatanoj, konantaj ke la Racio estas pli forta ol ĉio cetera en la universo, fojfoje sin maskas kiel sciencistoj, vestas siajn fitrompojn per ekstera lingvo kiu ŝajnigas la manierojn, la sciencan lingvon. Sed tio ne estas Scienco: ĝi estas pseŭdoscienco.

Racia Alternativo

Ekzistas du klasoj de skeptikuloj: la pasivaj kaj la aktivaj. La skeptikuloj pasivaj limiĝas al la subrideto kiam ili vidas kiel la kredemaj glutas la hokon per kiu ilin logas la ĉarlatanoj. Kun malestimo al tiuj nesciantaj amasoj, kelkfoje apenaŭ instruitaj kaj alifoje suferantaj je "relativa nescio" pri ĉio netuŝanta ilian specialecon aŭ profesion, la pasivaj skeptikuloj ŝultrolevas kaj eble nur bedaŭras ke "la homoj estas tiel stultaj", sed konsideras senutile alfronti la ĉarlatanojn kaj trompistojn.

Aliaj skeptikuloj, male, sin sentas hororigitaj pri la supervivado de tiom da ŝtonepokaj stultaĵoj en plena Atomerao, kaj pensas ke se ili ne agadas laŭ la mezuro de siaj fortoj, ili kunlaboros kun la armeoj de la obskurismo. Ili kredas ankaŭ ke la homoj ne estas stultaj, sed malinformitaj, kaj ke iu devas defii la profesiulojn de la mensogo por ke la kredemaj havu almenaŭ la ŝancon konfronti du malsamajn vidpunktojn, unu racian kaj la alian pseŭdosciencan. Tiuj ĉi estas la skeptikuloj aktivaj, arigitaj en la tutmondaj skeptikaj asocioj, kaj inter ili troviĝas mondaj famuloj kiel la esploristoj Martin Gardner aŭ Carl Sagan, famaj sciencistoj (inklude de pluraj nobelpremiitoj) kaj filozofoj de agnoskita prestiĝo kiel Mario Bunge (Premio Princo de Asturio) aŭ Stephen Toulmin (biologo kaj filozofo de la scienco).

En Hispanio la aktivaj skeptikuloj ariĝas en la asocio ALTERNATIVA RACIONAL A LAS PSEUDOCIENCIAS (Racia Alternativo al la Pseŭdosciencoj, ARP), kiu eldonas kvaronjare revuon antaŭe nomitan "La alternativa racional" (La Racia Alternativo) kaj nun "El Escéptico" (La Skeptikulo). La asocio ne disponas je la mono nek la personoj sufiĉaj por plenumi sisteman, objektivan kaj sciencan esploron de ĉiuj okazaĵoj supozite "surprizaj" aŭ "malhavantaj iun ajn eblan eksplikon", kiel oni kutime diras, nek povas alfronti ĉiujn sentimajn asertojn kiujn oni disaŭdigas radie aŭ televide aŭ oni publikigas en ĵurnaloj, revuoj kaj libroj. Sed ĝi ankaŭ ne limiĝas al dokumenta aŭ bibliografia laboro. En la lokoj de Hispanio kie la anaro de ARP estas pli grandnombra aŭ aktiva, oni ekigas novajn esplorojn, kelkfoje kun surprize sukcesaj rezultoj. En Eŭskujo, nur kiel ekzemplo, ARP sukcesis pruvi ke la sono elvenanta el supozita ekstertera nifo estis fakte la kanto de iu bufo, prezentis vivan registron de la batrako kaj eĉ identigis la zoologian specion ĉefrolintan la okazaĵon. Kiel estas nature kaj kompreneble, la ĉarlatanoj kaj profesiaj trompistoj havas plej malbonan opinion pri ARP kaj ĝiaj anoj…

Ĉu vi estas unu el la niaj?

Kelkaj malmultaj anoj de ARP estis ĉiam skeptikaj, sed la plejmulto en la komenco estis sufiĉe kredemaj ĝis kiam io unuafoje dubigis ilin. Ne pensu ke por alproksimiĝi al ni vi devas konsenti pri ĉio: sufiĉas ke vi konsentu ke antaŭ ekstraordinara aserto, oni plej bone ĝin pesu antaŭ ol ĝin konsideri certa. Se vi pensas tiele, eble vi povas komenci per la lego de nia revuo, kie vi trovos artikolojn de lokaj aŭtoroj, kaj aliajn tradukitajn el ĉiuj mondaj skeptikaj revuoj kun kiuj ni havas fratan interŝanĝon. Se vi jam vin sentas skeptikulo, kaj vi deziras alproksimiĝi pli aktive, vi povas kontakti la lokajn delegitojn de la asocio. Ili sin sentos feliĉaj interparoli kun vi persone kaj klarigi iun ajn dubon.

Hispanio, kiel la tuta okcidenta mondo, spertas dum tiu ĉi epoko ian retroiron de la Racio, ian antaŭeniron de asertoj kaj kredoj kiuj ne estas nesciencaj kaj malraciaj, sed rekte kontraŭsciencaj kaj kontraŭraciaj. Antaŭeniro de la obskurismo povas fine tuŝi ĉies estonton en tre negativa maniero: antaŭ nelonge riveliĝis ke la tiama prezidanto de la plej potenca lando de la Tero prenadis siajn decidojn post astrologia konsulto, kiel en Babilonio antaŭ kvindek jarcentoj. Kaj ankaŭ hodiaŭ, kiel dum la tempo de la ĝenerala kredo en sorĉistinoj kaj demonoj, atingas nin novaĵoj pri krimoj plenumitaj de personoj plene konvinkitaj ke ili solvas problemojn al familianoj "posedataj". Tiu ĉi ne estas la bildo kiun ni havas pri dezirebla estonto.

Multaj el niaj lokaj centroj estas ankoraŭ tiel malgrandaj ke ili ne povas fronti eksterdirektitajn taskojn, kaj ili estas dediĉitaj nur al la kresko. Se vi decidas kuniĝi al ni, eble morgaŭ ni povos kune senmaskigi mensogon. Sed okazu tio hodiaŭ aŭ morgaŭ, pripensu ĝin. Ni ne povas forĵeti du milionojn da jaroj de evoluado en la rubejon.

Versio de la teksto aperanta en la retpaĝo de la hispana asocio Racia Alternativo al la Pseudosciencoj.
Tradukis: TdB