INFANINA LUDO

(Tiu chi pagho uzas la surogatan ho-kodon. Por vidi ghin kun supersignoj kaj kun bildoj kliku tie chi)
(Esta página usa un alfabeto sin los acentos propios del esperanto. Para ver el original, con algunas imágenes, pincha aquí)

La petolajhoj de du fratinoj okazigis antau 110 jaroj la naskighon de la spiritismo, kredo havanta milionojn da partianoj en la tuta mondo.

Ne ekzistas afero en la parapsikologio en kiu iam forestis ebleco de fraudo. Grandmezure, tiu chi stigmato kunefikis por ke la scienca komunumo montrighu skeptika antau la asertoj de la paranormaleco. Lau optimisma vidpunkto eble esperindus ke tiu chi estus etapo jam superita, sed ech hodiau ghian validecon oni ne eblas forrifuzi. Grandaj dozoj da kredemo, naiveco kaj nekono de iuj teknikoj de trompado estas la necesa koktelo por ke petolajho, kelkajn fojojn okaza kaj aliajn ne, faligu en kaptilon la plej akademiecan esploranton de la paranormaleco. Sufichas mallonga historia vojiro tra la abunda parapsikologia literaturo por ke evidentighu la maltrankviliga regulareco de la fraudo, kiu viktimigis sennombrajn esplorantojn.

Neniam malkonvenas memorigi unu el la plej notindaj kazoj en la historio de la psikaj fenomenoj, kiu ne nur naskigis tion kion oni nun konas kiel parapsikologio, sed ankau kunigas la optimajn karakterizajhojn de disvolvo kaj elnodigho de tiu neniam de la parapsikologoj lernita leciono. Al la graveco de tiu chi historio aldonendas la infana chefrolo kiun tiel trouzis la parapsikologoj. La fascino pri la maliceto estis la fenomenologia saltotabulo kiu ne hezitigis ech doktoron Richet aserti: «Ghenerale, la movoj de ajhoj ne montras multe da inteligento. Kvazau la tuta strebo de la aganta energio konsistus en mekanika agado, tiom intensa kaj miriga kiom eblas. Sed alie estas che la mildaj sonoj produktitaj en la tabloj kaj apudaj objektoj, kiujn unuafoje audis la fratinoj Fox kaj kiuj estis la deirpunkto de la tuta metapsiko» [Richet, 1922].

Fine de la jaro 1847, la familio Fox enloghighis en novan domon situantan en Hydesville, eta vilagho de la shtato Novjorkio, Usono. La geedzoj havis kvar filojn, kvankam kun ili loghis nur la du plej junaj: la infaninoj Margaret kaj Kate (Margareta kaj Katinja), 8- kaj 6-jaraj respektive1 .Malmultajn monatojn post la translokigho, en la domo ekaudighis strangaj sonoj, kiuj sin manifestis nur dum la restado de ambau filoj. La 31an de marto 1848, la batoj - poste nomitaj raps (frapoj) - alprenis propran vortprovizon. Tio okazis la nokton kiam la timigita sinjorino Fox partoprenis, kun siaj filoj, la komencon de tio kio poste ighos ega fraudo.

Alarmite de la bruoj, la panjo atestis kiel shia eta Katinja havis la kapablon lauvole igi ke la batoj ripetighu. Shi havis ne pli bonan ideon ol provi taksi la inteligenton de la sonoj. Shi petis ke ili diru la aghon de la infanoj: la sonoj respondis ghuste kaj rapide. Mankis nur identigi la autoron. Kiu estus plej bona demando ol tiu elektita de sinjorino Fox?: «Chu vi estas spirito? Tiukaze batu dufoje». Per du lautaj batsonoj manifestighis la turmentata animo. Tiel simple - uzante la kvalifikaj vortoj de Richet - naskighis «la plej bela fenomeno de la metapsiko» [Richet, 1922].

Post tio chi, la komuniko kun la spiritoj ne plu farighus problemo. Per antaustarigita kodo, estis garantiita flua dialogo. En tiu okazo la batanta spirito estis identigita kiel sinjoro Rosma, kiun estus mortiginta kaj en la doma kelo enteriginta antaua domloghanto, iu sinjoro Bell. Estas kompreneble ke chio chi tuj altiris la scivolemon de la najbararo. Kaj komencis senchesa vicirado de scivolemuloj dezirantaj per siaj propraj oreloj konstati la mirindajn frapojn de la familio Fox. Post nelonge, kaj lau sugesto de sia frato David (Davido), la infaninoj plibonigis sian spiritan komunikon per alfabeta kodo.

Frata entrepreno

Katinja kaj Marginja havis pli aghan fratinon, nomitan Leah (Lea), kiu loghis en alia urbo, Rochester. Sciinte la okazajhojn, shi vojaghis al Hydesville. Konfirminte la mirindajhojn, shi transloghigis siajn fratinojn al Rochester por ke ili montru siajn lertajhojn. Samkiel che la poltergeist, che kiuj -lau la parapsikologoj- la fenomenoj translokighas kune kun la eventuala aganto, chikaze la supozata spirito de Rosma vojaghis al Rochester kun la infaninoj kaj, post malmulta tempo, la populareco de la fratinoj Fox kapturnige kreskis.

Lea, kun tre bona komerca vidkapablo, konsideris ke tiu chi estis grandioza ebleco fari el tiu chi spirita procezo bonan fonton de materiaj profitoj. Shi komencis arigi fervorajn spiritistojn kaj prezigi la seancojn, tiel ke la kolekto atingis po 100 ghis 180 dolarojn chiunokte. La jhurnalisma diskonigo estis elstara aliancano, kiu ne nur taugis por pligrandigi la enspezojn, sed ankau por plialtigi la nombron de kredantoj de tio kio baldau ighis organizita religia movado2. Tiuaspekte, la plej grandan impulson sendube donis Horace Greeley, posedanto de unu el la plej prestighaj jhurnaloj tiuepokaj, The New York Weekly Tribune. La lokaj kritikoj ne damaghis la favoran informon kiun Greeley publikigis. Lia kredemo faris lin konvinkito pri la «perfekta integreco kaj bona fido» de la fratinoj Fox [Kurtz, 1985].

Ne nur la mono multoblighas

La famkonataj fratinoj estis alvokataj en diversajn lokojn de la lando. Iliaj vojaghoj sumigis grandnombrajn alighojn de publikaj gravuloj - jughistoj, poetoj, historiistoj, politikistoj, ktp -; la famo igis ilin seanci ech en la Blanka Domo kaj por la reghino Viktoria en Londono. Sed kio shajnis esti ekskluziva havajho de la fratinoj Fox baldau etendighis al aliaj personoj. Kaj chiujn kapablajn komunikighi kun la spiritoj oni eknomis mediumoj. Lau kelkaj taksoj, en 1852 estis du mil mediumoj en Usono kaj en 1854 la cifero superis kvardek mil [Rodríguez Soler, 1984].

La fenomenoj ankau multoblighis: «Post tempo, la spiritoj ekanoncis sian cheeston per ech pli mirindaj faktoj. Movoj de tabloj, levitacioj de ajhoj, vochoj kaj blovoj el nekonata origino kaj ech pere de la apero de fantasmagoriaj imagoj au materiighoj de mistera substanco nomita ektoplasmo, kiu alprenadis la formon de homaj membroj» [Fantoni, 1974]. La fratinoj Fox ne estis fremdaj al tiu chi modo kaj aldonis kelkajn tiujn manierojn, kvankam la frapoj estis chiam ilia vizitkarto.

Apenau estis pasintaj du jaroj kiam doktoro E. P. Langworthy, kuracisto de Rochester, informis en The New York Excelsior (2an de februaro 1850) ke lia esploro montris ke la piedoj de la infaninoj, en kontakto kun iuj ajhoj, respondecis pri la bruoj. La saman jaron, dum reverendo John M. Austin alvenis al la sama konkludo en The New York Tribune kaj la ankau reverendo Potts ripetis la frapojn en publika elmontro en la Corinthian Hall (Korinta Salono), reverendo Charles Chauncey Burr kaj lia frato publikigis la unuan senmaskigan libron, Knocks for the knocking, kie ili priskribis dek sep malsamajn manierojn reprodukti la frapojn, inkludante la krakon de la piedfingroj [Kurtz, 1985].

En 1851 publikighis esploro farita de tre kuracistoj de la Universitato de Buffalo, doktoroj Austin Flint, Charles A. Lee kaj C. B. Coventry. La originala informo aperis la 17an de februaro en The Buffalo Commercial Advertiser kaj en marto, kun kelkaj modifoj, en The Buffalo Medical Journal. Post pluraj provoj al Lea kaj Margareta, kaj post la forjheto de aliaj hipotezoj - kashitaj mekanismoj, vochaj bruoj, komplicoj, ktp - la akademia teamo alvenis al la konkludo ke la frapoj originis el la genuartikoj. Ili aldonis al la evidentajho aliajn kazojn de personoj kiuj, sen spiritismaj pretendoj, atingis la saman efekton per similaj teknikoj. Post tiu chi informo neniel favora por la fratinoj Fox, tiuj chi ne permesis pluajn esplorojn ghis la fino de siaj karieroj. [Bullough, 1985].

Kelkaj aliaj malagordaj vochoj atentigis pri la evidento. Sed, kiel preskau chiam okazas, la minoritatajn malkonkordajn vochojn silentigis au ignoris tiu granda plimulto da fanatikuloj kies okulshirmiloj malpermesas al ili vidi la realon. Necesis do atendi ghis 1888 por la fina sinko, eble ne de la spiritismo, sed ja de la granda fraudo de la fratinoj Fox.

Kulpo kaj konfeso

«Mi estas chi-tie chi-nokte, kiel unu el la fondintoj de la spiritismo, por ghin denonci kiel absoluta fraudo de komenco ghis fino, kiel la plej malsaneca el la superstichoj kaj la plej fia blasfemo konita en la mondo. Mi petegas ke vi min atentu kaj pardonu, se mi povas dignighi per la pasho kiun mi estas ironta. Mi ankau petegas ke vi etendu viajn manojn kaj min helpu por daurigi la bonan vojon kiun mi ekmarshas». Tiuj chi estas nur kelkaj el la kortushaj vortoj kiujn elparolis Margareta Fox antau abunda auskultantaro la nokton de la 21a de oktobro de 1888 en la Muzika Akademio de Novjorko.

Malgrau tio ke la 15an de oktobro Margareta kaj Katinja estis jam subskribintaj al Reuben Davenport la permeson riveli la veran historion pri la origino de la spiritismo, Marginja ne konsideris tion suficha kaj decidis pretigi tion kion hodiau ni nomus preskonferenco, farante detalan rakonton pri chio okazinta kaj kun fina spektaklo kiun nur surdulo povus pridubi. Kvankam la komenco estis alia, en la nekoruptebla silento kiu ornamis la chambron, Marginjo Fox senshuigis sian dekstran piedon kaj, per la sola helpo de ligna skabelo kiel sonamplifilo, krakigis siajn haluksajn falangojn, reproduktante la allogajn frapojn, kiuj estis plenigintaj la poshojn de sennombraj trompantoj kaj elcherpintaj tiujn de tiom da kompatindaj viktimoj.

Por kelkaj, aspektas eble ridinde, au nur amuze, pensi ke infana petolajho povas transformighi en historian chapitron. Sed sufichas fari mallongan bibliografian ekskurson por vidi ke multaj kazoj dauras kaj aliaj novaj plu aldonighas kontrau la plenkreskula naiveco. Lau la atesto mem de la fratinoj Fox, estis la simpla ludo ruli pomon kaj batigi ghin kontrau la plankon per fadeno, kio komence fascinis kaj timigis ilian panjon, naskante la konvenan etoson por posta rilato kun la spiritoj. Kiam ili vidis ke ili akiris la saman sukceson reproduktante similan sonon per la knaro de siaj manaj fingrartikoj, ili ekprovis ghin per siaj piedoj, uzante kiel apogon kaj resonilon la litdorson. Kaj tiel naskighis la frapoj. La konstanta praktikado kondukis al la perfekteco kaj, kelkfoje, al la uzo de iliaj maleoloj kaj genuoj.

La chefa kulpigito estis ilia pliagha fratino Lea, kiu dekomence sciis kiel ili plenumis la trompon, kaj tamen decidis transformi la fraudon en profitdonan negocon [Fox, 1888]. Fine, kio multajn fine seniluziigis, ighis por aliaj religio, kaj por tria grupo studcelo.

Notoj

NOTO 1: Konsiderante ke ne ekzistas konsento inter la diversaj autoroj koncerne la agon de la infanoj, mi prenas kiel referencon la ateston de Margareta Fox mem en 1888. (reen)

NOTO 2: En 1858, en Usono, la nombro de partianoj estis taksita je du milionoj el popolanaro de dudek kvin milionoj [Nelson, 1969]. (reen)

Referencoj

Bullough, V.L. [1985]: "Spirit rapping unmasked: An 1851 investigation and its aftermath". The Skeptical Inquirer, Vol. 10, 60-67.

Fantoni, B.A.L. [1974]: Magia y parapsicología. Eldonejo Troquel. Bonaero.

Fox, Margaret [1888]: "Spiritualism exposed: Margaret Fox Kane confesses to fraud". En Kurtz, Paul (Eldonisto): A skeptic's handbook of parapsychology. Prometheus Books, Buffalo. 225-233.

Kurtz, P. [1985]: "Spiritualists, mediums, and psychics: some evidence of fraud". En Kurtz, Paul (Eldonisto): A skeptic's handbook of parapsychology. Prometheus Books, Buffalo. 177- 223.

Nelson, G.K. [1969]: Spiritualism and society. Schoken Books. Novjorko.

Richet, C. [1922]: Traité de metapsychique. Eldonejo Alcan, Parizo.

Rodríguez Soler, M. [1934]: El espiritismo y los fenómenos psíquicos. Biblioteko de Katolika Doktrino, vol. IX. Bonaero.

Verkis: Ladislao Enrique Márquez, iluziisto, autoro kaj esploristo pri la supozaj paranormalaj fenomenoj, estas fondinto kaj prezidinto de la antikva Fondajho CAIRP (Argentina Centro por la Esploro kaj Refuto de la Pseudoscienco).
Publikigita en "El Escéptico" ("La Skeptikulo"), revuo de la hispana asocio Racia Alternativo al la Pseudosciencoj, numero 3, vintro 1998-1999.
Tradukis: TdB


Majo 2003

Volver al índice en español
Reveni al la indekso en Esperanto