Skeptikismo

INFANINA LUDO

La petolaĵoj de du fratinoj okazigis antaŭ 110 jaroj la naskiĝon de la spiritismo, kredo havanta milionojn da partianoj en la tuta mondo.

Ne ekzistas afero en la parapsiĥologio en kiu iam forestis ebleco de fraŭdo. Grandmezure, tiu ĉi stigmato kunefikis por ke la scienca komunumo montriĝu skeptika antaŭ la asertoj de la paranormaleco. Laŭ optimisma vidpunkto eble esperindus ke tiu ĉi estus etapo jam superita, sed eĉ hodiaŭ ĝian validecon oni ne eblas forrifuzi. Grandaj dozoj da kredemo, naiveco kaj nekono de iuj teĥnikoj de trompado estas la necesa koktelo por ke petolaĵo, kelkajn fojojn okaza kaj aliajn ne, faligu en kaptilon la plej akademiecan esploranton de l' paranormaleco. Sufiĉas mallonga historia vojiro tra la abunda parapsiĥologia literaturo por ke evidentiĝu la maltrankviliga regulareco de la fraŭdo, kiu viktimigis sennombrajn esplorantojn.

Neniam malkonvenas memorigi unu el la plej notindaj kazoj en la historio de l' psiĥaj fenomenoj, kiu ne nur naskigis tion kion oni nun konas kiel parapsiĥologio, sed ankaŭ kunigas la optimajn karakterizaĵojn de disvolvo kaj elnodiĝo de tiu neniam de l' parapsiĥologoj lernita leciono. Al la graveco de tiu ĉi historio aldonendas la infana ĉefrolo kiun tiel trouzis la parapsiĥologoj. La fascino pri la maliceto estis la fenomenologia saltotabulo kiu ne hezitigis eĉ doktoron Richet aserti: «Ĝenerale, la movoj de aĵoj ne montras multe da inteligento. Kvazaŭ la tuta strebo de la aganta energio konsistus en meĥanika agado, tiom intensa kaj miriga kiom eblas. Sed alie estas ĉe l' mildaj sonoj produktitaj en la tabloj kaj apudaj objektoj, kiujn unuafoje aŭdis la fratinoj Fox kaj kiuj estis la deirpunkto de l' tuta metapsiĥo» [Richet, 1922].

Fine de la jaro 1847, la familio Fox enloĝiĝis en novan domon situantan en Hydesville, eta vilaĝo de la ŝtato Novjorkio, Usono. La geedzoj havis kvar filojn, kvankam kun ili loĝis nur la du plej junaj: la infaninoj Margaret kaj Kate (Margareta kaj Katinja), 8- kaj 6-jaraj respektive1 .Malmultajn monatojn post la translokiĝo, en la domo ekaŭdiĝis strangaj sonoj, kiuj sin nur manifestis dum la restado de ambaŭ filoj. La 31an de marto 1848, la batoj — poste nomitaj raps (frapoj) — alprenis propran vortprovizon. Tio okazis la nokton kiam la timigita sinjorino Fox partoprenis, kun siaj filoj, la komencon de tio kio poste iĝos ega fraŭdo.

Familio Fox

Alarmite de l' bruoj, la panjo atestis kiel ŝia eta Katinja havis la kapablon laŭvole igi ke la batoj ripetiĝu. Ŝi havis ne pli bonan ideon ol provi taksi la inteligenton de la sonoj. Ŝi petis ke ili diru la aĝon de l' infanoj: la sonoj respondis ĝuste kaj rapide. Mankis nur identigi la aŭtoron. Kiu estus plej bona demando ol tiu elektita de sinjorino Fox?: «Ĉu vi estas spirito? Tiukaze batu dufoje». Per du laŭtaj batsonoj manifestiĝis la turmentata animo. Tiel simple — uzante la kvalifikaj vortoj de Richet — naskiĝis «la plej bela fenomeno de l' metapsiĥo» [Richet, 1922].

Post tio ĉi, la komuniko kun la spiritoj ne plu fariĝus problemo. Per antaŭstarigita kodo, estis garantiita flua dialogo. En tiu okazo la batanta spirito estis identigita kiel sinjoro Rosma, kiun estus mortiginta kaj en la doma kelo enteriginta antaŭa domloĝanto, iu sinjoro Bell. Estas kompreneble ke ĉio ĉi tuj altiris la scivolemon de l' najbararo. Kaj komencis senĉesa vicirado de scivolemuloj dezirantaj per siaj propraj oreloj konstati la mirindajn frapojn de la familio Fox. Post nelonge, kaj laŭ sugesto de sia frato David (Davido), la infaninoj plibonigis sian spiritan komunikon per alfabeta kodo.

Frata entrepreno

Katinja kaj Marginja havis pli aĝan fratinon, nomitan Leah (Lea), kiu loĝis en alia urbo, Rochester. Sciinte la okazaĵojn, ŝi vojaĝis al Hydesville. Konfirminte la mirindaĵojn, ŝi transloĝigis siajn fratinojn al Rochester por ke ili montru siajn lertaĵojn. Samkiel ĉe la poltergeist, ĉe kiuj —laŭ la parapsiĥologoj— la fenomenoj translokiĝas kune kun la eventuala aganto, ĉikaze la supozata spirito de Rosma vojaĝis al Rochester kun la infaninoj kaj, post malmulta tempo, la populareco de la fratinoj Fox kapturnige kreskis.

La domo de familio Fox en Hydesville

Lea, kun tre bona komerca vidkapablo, konsideris ke tiu ĉi estis grandioza ebleco fari el tiu ĉi spirita procezo bonan fonton de materiaj profitoj. Ŝi komencis arigi fervorajn spiritistojn kaj prezigi la seancojn, tiel ke la kolekto atingis po 100 ĝis 180 dolarojn ĉiunokte. La ĵurnalisma diskonigo estis elstara aliancano, kiu ne nur taŭgis por pligrandigi la enspezojn, sed ankaŭ por plialtigi la nombron de kredantoj de tio kio baldaŭ iĝis organizita religia movado2. Tiuaspekte, la plej grandan impulson sendube donis Horace Greeley, posedanto de unu el la plej prestiĝaj ĵurnaloj tiuepokaj, The New York Weekly Tribune. La lokaj kritikoj ne damaĝis la favoran informon kiun Greeley publikigis. Lia kredemo faris lin konvinkito pri la «perfekta integreco kaj bona fido» de la fratinoj Fox [Kurtz, 1985].

Ne nur la mono multobliĝas

La famkonataj fratinoj estis alvokataj en diversajn lokojn de la lando. Iliaj vojaĝoj sumigis grandnombrajn aliĝojn de publikaj gravuloj — juĝistoj, poetoj, historiistoj, politikistoj, ktp —; la famo igis ilin seanci eĉ en la Blanka Domo kaj por la reĝino Viktoria en Londono. Sed kio ŝajnis esti ekskluziva havaĵo de la fratinoj Fox baldaŭ etendiĝis al aliaj personoj. Kaj ĉiujn kapablajn komunikiĝi kun la spiritoj oni eknomis mediumoj. Laŭ kelkaj taksoj, en 1852 estis du mil mediumoj en Usono kaj en 1854 la cifero superis kvardek mil [Rodríguez Soler, 1984].

La fenomenoj ankaŭ multobliĝis: «Post tempo, la spiritoj ekanoncis sian ĉeeston per eĉ pli mirindaj faktoj. Movoj de tabloj, levitacioj de aĵoj, voĉoj kaj blovoj el nekonata origino kaj eĉ pere de la apero de fantasmagoriaj imagoj aŭ materiiĝoj de mistera substanco nomita ektoplasmo, kiu alprenadis la formon de homaj membroj» [Fantoni, 1974]. La fratinoj Fox ne estis fremdaj al tiu ĉi modo kaj aldonis kelkajn tiujn manierojn, kvankam la frapoj estis ĉiam ilia vizitkarto.

Apenaŭ estis pasintaj du jaroj kiam doktoro E. P. Langworthy, kuracisto de Rochester, informis en The New York Excelsior (2an de februaro 1850) ke lia esploro montris ke la piedoj de l' infaninoj, en kontakto kun iuj aĵoj, respondecis pri la bruoj. La saman jaron, dum reverendo John M. Austin alvenis al la sama konkludo en The New York Tribune kaj la ankaŭ reverendo Potts ripetis la frapojn en publika elmontro en la Corinthian Hall (Korinta Salono), reverendo Charles Chauncey Burr kaj lia frato publikigis la unuan senmaskigan libron, Knocks for the knocking, kie ili priskribis dek sep malsamajn manierojn reprodukti la frapojn, inkludante la krakon de l' piedfingroj [Kurtz, 1985].

En 1851 publikiĝis esploro farita de tre kuracistoj de la Universitato de Buffalo, doktoroj Austin Flint, Charles A. Lee kaj C. B. Coventry. La originala informo aperis la 17an de februaro en The Buffalo Commercial Advertiser kaj en marto, kun kelkaj modifoj, en The Buffalo Medical Journal. Post pluraj provoj al Lea kaj Margareta, kaj post la forĵeto de aliaj hipotezoj — kaŝitaj meĥanismoj, voĉaj bruoj, komplicoj, ktp — la akademia teamo alvenis al la konkludo ke la frapoj originis el la genuartikoj. Ili aldonis al la evidentaĵo aliajn kazojn de personoj kiuj, sen spiritismaj pretendoj, atingis la saman efekton per similaj teĥnikoj. Post tiu ĉi informo neniel favora por la fratinoj Fox, tiuj ĉi ne permesis pluajn esplorojn ĝis la fino de siaj karieroj. [Bullough, 1985].

Kelkaj aliaj malagordaj voĉoj atentigis pri la evidento. Sed, kiel preskaŭ ĉiam okazas, la minoritatajn malkonkordajn voĉojn silentigis aŭ ignoris tiu granda plimulto da fanatikuloj kies okulŝirmiloj malpermesas al ili vidi la realon. Necesis do atendi ĝis 1888 por la fina sinko, eble ne de la spiritismo, sed ja de la granda fraŭdo de la fratinoj Fox.

Kulpo kaj konfeso

«Mi estas ĉi-tie ĉi-nokte, kiel unu el la fondintoj de la spiritismo, por ĝin denonci kiel absoluta fraŭdo de komenco ĝis fino, kiel la plej malsaneca el la superstiĉoj kaj la plej fia blasfemo konita en la mondo. Mi petegas ke vi min atentu kaj pardonu, se mi povas digniĝi per la paŝo kiun mi estas ironta. Mi ankaŭ petegas ke vi etendu viajn manojn kaj min helpu por daŭrigi la bonan vojon kiun mi ekmarŝas». Tiuj ĉi estas nur kelkaj el la kortuŝaj vortoj kiujn elparolis Margareta Fox antaŭ abunda aŭskultantaro la nokton de la 21a de oktobro de 1888 en la Muzika Akademio de Novjorko.

Malgraŭ tio ke la 15an de oktobro Margareta kaj Katinja estis jam subskribintaj al Reuben Davenport la permeson riveli la veran historion pri l' origino de la spiritismo, Marginja ne konsideris tion sufiĉa kaj decidis pretigi tion kion hodiaŭ ni nomus preskonferenco, farante detalan rakonton pri ĉio okazinta kaj kun fina spektaklo kiun nur surdulo povus pridubi. Kvankam la komenco estis alia, en la nekoruptebla silento kiu ornamis la ĉambron, Marginjo Fox senŝuigis sian dekstran piedon kaj, per la sola helpo de ligna skabelo kiel sonamplifilo, krakigis siajn haluksajn falangojn, reproduktante la allogajn frapojn, kiuj estis plenigintaj la poŝojn de sennombraj trompantoj kaj elĉerpintaj tiujn de tiom da kompatindaj viktimoj.

Por kelkaj, aspektas eble ridinde, aŭ nur amuze, pensi ke infana petolaĵo povas transformiĝi en historian ĉapitron. Sed sufiĉas fari mallongan bibliografian ekskurson por vidi ke multaj kazoj daŭras kaj aliaj novaj plu aldoniĝas kontraŭ la plenkreskula naiveco. Laŭ la atesto mem de la fratinoj Fox, estis la simpla ludo ruli pomon kaj batigi ĝin kontraŭ la plankon per fadeno, kio komence fascinis kaj timigis ilian panjon, naskante la konvenan etoson por posta rilato kun la spiritoj. Kiam ili vidis ke ili akiris la saman sukceson reproduktante similan sonon per la knaro de siaj manaj fingrartikoj, ili ekprovis ĝin per siaj piedoj, uzante kiel apogon kaj resonilon la litdorson. Kaj tiel naskiĝis la frapoj. La konstanta praktikado kondukis al la perfekteco kaj, kelkfoje, al la uzo de iliaj maleoloj kaj genuoj.

La ĉefa kulpigito estis ilia pliaĝa fratino Lea, kiu dekomence sciis kiel ili plenumis la trompon, kaj tamen decidis transformi la fraŭdon en profitdonan negocon [Fox, 1888]. Fine, kio multajn fine seniluziigis, iĝis por aliaj religio, kaj por tria grupo studcelo.

Notoj

NOTO 1: Konsiderante ke ne ekzistas konsento inter la diversaj autoroj koncerne la aĝon de l' infanoj, mi prenas kiel referencon la ateston de Margareta Fox mem en 1888.(reen)

NOTO 2: En 1858, en Usono, la nombro de partianoj estis taksita je du milionoj el popolanaro de dudek kvin milionoj [Nelson, 1969].(reen)

Referencoj

Bullough, V.L. [1985]: "Spirit rapping unmasked: An 1851 investigation and its aftermath". The Skeptical Inquirer, Vol. 10, 60-67.

Fantoni, B.A.L. [1974]: Magia y parapsicología. Eldonejo Troquel. Bonaero.

Fox, Margaret [1888]: "Spiritualism exposed: Margaret Fox Kane confesses to fraud". En Kurtz, Paul (Eldonisto): A skeptic's handbook of parapsychology. Prometheus Books, Buffalo. 225-233.

Kurtz, P. [1985]: "Spiritualists, mediums, and psychics: some evidence of fraud". En Kurtz, Paul (Eldonisto): A skeptic's handbook of parapsychology. Prometheus Books, Buffalo. 177- 223.

Nelson, G.K. [1969]: Spiritualism and society. Schoken Books. Novjorko.

Richet, C. [1922]: Traité de metapsychique. Eldonejo Alcan, Parizo.

Rodríguez Soler, M. [1934]: El espiritismo y los fenómenos psíquicos. Biblioteko de Katolika Doktrino, vol. IX. Bonaero.

Verkis: Ladislao Enrique Márquez, iluziisto, aŭtoro kaj esploristo pri la supozaj paranormalaj fenomenoj, estas fondinto kaj prezidinto de la antikva Fondaĵo CAIRP (Argentina Centro por la Esploro kaj Refuto de l' Pseŭdoscienco).
Publikigita en "El Escéptico" ("La Skeptikulo"), revuo de l' hispana asocio Racia Alternativo al la Pseudosciencoj, numero 3, vintro 1998-1999.
Tradukis: TdB.