EL LA KLASIKA HISPANA LITERATURO

ROMANCO DE ABENAMAR

EN ESPERANTO

Abenamar, Abenamar,
maŭro de la maŭrolando,
tagon, kiam ci naskiĝis
estis grandaj la signaloj!
Maro estis ja serena,
lun' laŭ tuta sia grando
pro naskiĝ' sub tia signo
ne mensogon diros maŭro.

Ĵus aŭdinte, maŭro diris
kaj vi aŭdos, jen la fakto:
– Mi ne diros ĝin, sinjoro,
al mi spite de mortfalo,
ĉar mi fil' de maŭro estas
kaj sklavino el kristanoj;
al mi la patrino diris
kiam mi infan' kaj knabo:
diru veron, ĉar mensogi
estas agi laŭ kanajlo:
tial, vi demandu, reĝo,
ver' de miaj lipoj falos.

– Pro la ĝentileco cia,
ci akceptu mian dankon.
Ĉu kasteloj tiuj? Kiuj?
Brilaj estas, havas alton!

– La Moskeo, do, sinjoro,
kaj alia la Alhambro;
ankaŭ jen la Alixares,
ĉiuj kvazaŭ mirindaĵoj.
Maŭra konstruisto havis
ĉiutagan oran gajnon,
cent monerojn, kiujn perdis
kiam ne laboris, tagon.

Ankaŭ la Ĥeneralife
kun ĝardeno sen komparo;
same Torres la Bermeĥas (1),
altvalora fortikaĵo.–

Ĵus aŭdinte, ja parolis
tiel reĝo Don Johano:
– Mi edziĝus, se ci volus,
kun ci bela, ha!, Granado;
mi Kordobo'n kaj Seviljo'n
al ci, kiel edz', donacos.

– Mi edzino estas nune,
ne vidvino, reĝ' Johano,
kaj la maŭr', min posedante,
havas al mi grandan amon.
 

EN CASTELLANO

¡Abenámar, Abenámar,
moro de la morería,
el día que tú naciste
grandes señales había!
Estaba la mar en calma,
la luna estaba crecida:
moro que en tal signo nace
no debe decir mentira.

Allí respondiera el moro,
bien oiréis lo que decía:
– No te la diré, señor,
aunque me cueste la vida,
porque soy hijo de un moro
y una cristiana cautiva;
siendo yo niño y muchacho
mi madre me lo decía:
que mentira no dijese,
que era grande villanía;
por tanto, pregunta, rey,
que la verdad te diría.

–Yo te agradezco, Abenámar,
aquesa tu cortesía.
¿Qué castillos son aquéllos?
¡Altos son y relucían!

– El Alhambra era señor,
y la otra la Mezquita;
los otros los Alixares,
labrados a maravilla.
El moro que los labraba
cien doblas ganaba al día,
y el día que no los labra
otras tantas se perdía.

El otro es Generalife,
huerta que par no tenía;
el otro Torres Bermejas,
castillo de gran valía.

Allí habló el rey Don Juan,
bien oiréis lo que decía
– Si tú quisieses, Granada,
contigo me casaría;
darete en arras y dote
a Córdoba y a Sevilla.

– Casada soy, rey Don Juan;
casada soy, que no viuda;
el moro que a mí me tiene
muy grande bien me quería.
 


Ĉi tiun romancon, de nekonita aŭtoro, oni konsideras unu el cent plej bonaj versaĵoj de hispana lirika poezio
(1) Torres Bermejas (Bermeĥas): Ruĝaj Turoj.

Esperantigis: Julio Mangada Rosenörn

Ambaŭ versioj, kune kun la titolo, komento kaj noto aperis en Hispana Esperanto-Gazeto, numero 45, februaro 1935.
Ambas versiones, junto con el comentario y la nota, aparecieron en la revista Hispana Esperanto-Gazeto, 45, febrero 1935.

Ver otra traducción al esperanto, por Antonio Marco Botella.
Vidu alian tradukon al Esperanto fare de Antonio Marco Botella.